Malnova internacia lingvo
de Terurĉjo, 2007-marto-23
Mesaĝoj: 39
Lingvo: Esperanto
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-03 13:46:29
Mendacapote:
Kaj Mielo: mi ne scias kio "kotnyeles" signifas... ĉu ne eblus ke vi estus venezuelino???
La "kotnyeles" virino estas scivolema, parolas pri io ĉiam, kvankam ŝi ne estas kompetenta. Eble, miaj hungaraj samlandanoj, provos traduki. Bedaŭrinde, mi ne estas venezuelino, almenaŭ laŭ miaj gepatroj. Ĉu estas tre malbona ?
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-03 15:18:22
joco (Montri la profilon) 2007-aprilo-03 16:45:39
Islander:Ĉu ankau por la virinoj? Kaj ĉiaj viroj estas malbelaj? Demandu edzinon kaj filinojn viajn!Ĉiuj scias, ke dum kelkaj jarcentoj en Latina Ameriko (krom Brazilio, certe) jam ekzistas la reala internacia lingvo - tio estas la hispana.Vi devus scii ke dum kelkaj jarcentoj en plej da mondparto jam ekzistas la reala internacia lingvo kiu estis la franca. Ĝi estis parolita en Eŭropo, en Ameriko, en Afriko kaj en Asio. Dum iom da tempo, ĝi eĉ estis parolita en la anglia reĝkorto.Insulanoj!Unue, estas Insulano kaj ne Insulanoj. Havas nur unu da mi!
Ĝis nun vi ne decidis, kie loĝas la plej belaj junulinoj! Mi certigas vin, ke en Rusio! (Eblas ankaŭ, ke en Hungario).
Due, vi devus scii ke ĉiuj virinoj estas belaj...
Ja, mi legis, ke vi ŝatas ŝerci...
joco (Montri la profilon) 2007-aprilo-03 17:04:29
pastorant:Kial estas stranga viro, kiu estas bela?Terurĉjo:Mi multfoje estis en Latvio, Litovio, Estonio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Pollando, Germanio, Moldavio, Bulgario, kelkfoje en Grekio kaj t.p. Bedaŭrinde, mi neniam estis en Hungario. Sed mi scias, pri kio mi skribas.Mi estis en Latvio dum 2000, en Riga. Mi direktis teamon de programistoj.
Formiko, mia amiko, kiam vi lastfoje estis en Latvio?
Mi volas veturi Usonon kaj Venezuelon.
Sed mi ankaŭ volas scii pri la hispana!!!
Nur mi estis tie, dum 3 tagoj.
ĈIU estis tre bela. Eĉ la malbelaj geviroj estis belaj! (Neniu estas vere malbela. Sed kiam mi, kiu estas sekvenco, vidis belajn VIROJN, estis tre stranga!)
Ĝi estas nur mia opinio. Sed kompreneble, hungaraj virinoj estas delicaj!
Ofte mi audis - ĉefe el gemaljunuloj - ke ĉiaj gejunuloj estas belaj (ĉu sekve ĉiaj gemaljunuloj estas malbelaj?).
Mi tute ne konsentas kun tiu opinio.
Mi vidis ankau malbelajn gejunulojn - ili povas rapide malbeligi per malbelega parolo kaj konduto.
Mi amegis miajn geavojn kaj ne nur mia avinjo, sed ankau mia avo plaĉis al mi kiel belega viro. Neniam sentis, pensis, ke tiu povas esti stranga...
Eble ankau tia vojkurbo de la diskuto rekondukas al la ĉeftemo: Ĉu la beleco (precipe la homa!) ne estas "internacia lingvo" kion (almenau?) ĉiu povas kompreni?
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 07:05:13
Mendacapote:Ne, ne gravas, nur ke se vi transloĝiĝus ĉi tien, la hungaraj estus la kvaraj plej belaj!Kiel ??? Ĉu mi vojaĝu tra la mondo kaj mi estu la kvaraj plej belaj ??? Mendaĉjo !!! Kion vi imagas ? Hejme, mi estas la plej bela virino pro mia amanto en la tutmondo. (Kaj ankaŭ pro aliaj. )Mi devas iri al nenie kaj mi ricevas florojn, ĉokoladojn....amon. Kion mi ricevus de vi, se mi estus la kvaraj plej belaj ĉe vi ? Mi pensas, mi devus purigi, kuiri, labori ol sklavoj de mateno ĝis vespero.
Mi, bedaŭras, ke miaj virinkunuloj ne skribas plurfoje en tiun forumon. Ni interparolus pri la viroj.
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 15:48:51
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 16:35:50
Mendacapote:vi tute miskomprenis! Se vi alvenus la restantaj hungarulinoj estus "kvaraj plej belaj" ĉar vi estus nia! Ĉu vi komprenas nun?Ne Mi ne komprenas. Vi ruzas, nun diras belajn vortojn, kaj se ni hungaraj virinoj alvenus, vi sendus nin purigi, kuiri. .
Ĉu vi povas manĝi la famajn paprikajn hungarajn manĝaĵojn ?
Jujujjjj ! Ni parolu ankaŭ pri la hispana lingvo rapide. Mia amikino dankas por vi la hispanajn librojn, kiujn ŝi elŝutis interreto.
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 17:05:08
Niaj virinoj nomiĝas ili mem: “Cuaimas” (ege danĝeraj venenaj serpentoj) kaj fakte tiel ili estas!
Kaj pri la praprikaj manĝaĵoj: kial ne?
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 19:31:44
Mendacapote:Kion vi pensas pri Venezuelo??? Tute ne! Venezuelo estas moderna lando kaj niaj belulinoj estas pli edukitaj ol la viroj mem! Ili enspezas same… aŭ eĉ pli da mono.Mi ne pensas pri Venezuelo malbonan. Mi pensis pri vi tion.
Niaj virinoj nomiĝas ili mem: “Cuaimas” (ege danĝeraj venenaj serpentoj) kaj fakte tiel ili estas!
Kaj pri la praprikaj manĝaĵoj: kial ne?
(Mi esperas, vi ne insultiĝas, mi ŝercas nur)
Estas kompreneble, ke la virinoj faras samforman laboron ol viroj. (Kvankam, laŭ mi, mi ne povus haki arbon) Ankaŭ mi estas sekciestro, mi havas subalternoj. Ankaŭ viroj. Sed mi ne estas danĝeraj. Mi esperas.
Eble, se vi manĝus ruĝpaprikan hungaran gulaŝon, vi blovus fajron el via buŝo. Oni nomas la hungarajn virinojn tiel "tűzről pattant". Mi ne povas traduki bone, eble "hopi el fajro"