Al la enhavo

Kial du "o" ?

de crescence, 2010-januaro-09

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:00:40

Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?

Dominique (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:14:55

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Kial ne? Krome, "metr/o" estas jam alia vorto (mezurunuo).

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:17:33

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Metro = unuo (individuo) de mezuro.

Metro = fr.mètre

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-09 17:21:52

Mi komprenas. Dankon !

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-10 00:49:35

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
KAj kial ne?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-10 02:38:38

Ŝak:
crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
KAj kial ne?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?
Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto. sal.gif

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-10 05:43:30

Hispanio:Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto. sal.gif
Duobla o povas esti ie ajn. Ĉu la duobla o, parte radiko kaj parte finaĵo, estas io mirinda?

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-10 09:11:29

Ŝak:
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?
Jes, sed mia nacia lingvo (la franca) estas lingvo malfacila, ĉar ĝi estis konstruata neregule. Esperanto nepre estas simpla. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 09:12:49

Krome, en "metroo" konserviĝas la origina franca akcento (me-TRO-o).

Ni ne forgesu la gravan frazon: Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas. Ne tro da senco, sed bona montrilo, ke radikfinaj vokaloj estas ja oftaj.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-10 10:50:19

darkweasel:Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas.
Dankon pro tiu fraso mnemonika.

Reen al la supro