Al la enhavo

Malnova internacia lingvo

de Terurĉjo, 2007-marto-23

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-23 22:36:10

Kion vi atendis?

Mi nur povas scii pri la hispana lingvo.

Ĉiuj scias, ke dum kelkaj jarcentoj en Latina Ameriko (krom Brazilio, certe) jam ekzistas la reala internacia lingvo - tio estas la hispana. Neniu kontraŭdiros, ke loĝantoj de diversaj latinamerikaj landoj estas diversaj nacioj. Aŭ iu kontraŭdiros?
Min interesas, ĉu estas diferencoj inter la lingvoj, parolataj en la diversaj landoj? Ĉu, ekzemple, Mendacapote, alveturinte Venesuelon de Kubo, renkontis sian gepatran lingvon aŭ li ne komprenis eĉ duonon de vortoj? Kiom la lingvoj diferencas? Ĉu meksikano komprenas ĉilianon aŭ ekvadorano paragvajanon?

Insulanoj!
Ĝis nun vi ne decidis, kie loĝas la plej belaj junulinoj! Mi certigas vin, ke en Rusio! (Eblas ankaŭ, ke en Hungario).

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-23 23:04:37

Terurĉjo:Kion vi atendis?

Mi nur povas scii pri la hispana lingvo.

Ĉiuj scias, ke dum kelkaj jarcentoj en Latina Ameriko (krom Brazilio, certe) jam ekzistas la reala internacia lingvo - tio estas la hispana. Neniu kontraŭdiros, ke loĝantoj de diversaj latinamerikaj landoj estas diversaj nacioj. Aŭ iu kontraŭdiros?
Min interesas, ĉu estas diferencoj inter la lingvoj, parolataj en la diversaj landoj? Ĉu, ekzemple, Mendacapote, alveturinte Venesuelon de Kubo, renkontis sian gepatran lingvon aŭ li ne komprenis eĉ duonon de vortoj? Kiom la lingvoj diferencas? Ĉu meksikano komprenas ĉilianon aŭ ekvadorano paragvajanon?

Insulanoj!
Ĝis nun vi ne decidis, kie loĝas la plej belaj junulinoj! Mi certigas vin, ke en Rusio! (Eblas ankaŭ, ke en Hungario).
Terurcĵo ! rido.gif

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-24 00:25:54

Mi konsentas kun ambaŭ, sed mi sciigas, ke Latvia virinoj estas la plej bela.
Kiu povas konfirmi?
okulumo.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-24 01:02:43

Ĉiuj scias, ke dum kelkaj jarcentoj en Latina Ameriko (krom Brazilio, certe) jam ekzistas la reala internacia lingvo - tio estas la hispana.
Vi devus scii ke dum kelkaj jarcentoj en plej da mondparto jam ekzistas la reala internacia lingvo kiu estis la franca. Ĝi estis parolita en Eŭropo, en Ameriko, en Afriko kaj en Asio. Dum iom da tempo, ĝi eĉ estis parolita en la anglia reĝkorto.
Insulanoj!
Ĝis nun vi ne decidis, kie loĝas la plej belaj junulinoj! Mi certigas vin, ke en Rusio! (Eblas ankaŭ, ke en Hungario).
Unue, estas Insulano kaj ne Insulanoj. Havas nur unu da mi! lango.gif
Due, vi devus scii ke ĉiuj virinoj estas belaj...

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-24 06:13:03

Mi pensas ke la Latino (certe malnova, missupoze morta, sed laŭ mi tute vigla) tra la latinidaj lingvoj ankoraŭ estas la plej disvastigita internacia lingvo. Ni latinidaj lingvoj parolantoj povas sufiĉe facile interkompreniĝi sen antaŭstudo. Ekzemple: mi neniam studis la Portugalan, la Katalanan, aŭ la Italan sed mi ege bone komprenas tiujn lingvojn kvankam verdire ne povus aktive (kaj dece) paroli ĝin. Eĉ la franca, iomete pli malfacila, ne estas tute nekomprenebla… almenaŭ skribita. Kial tio eblas? Ĉar tiuj lingvoj estas la Latino maskita, sed ne tro por esti ne rekonocebla!!!

Belapo (Montri la profilon) 2007-marto-24 14:07:17

Mi havas amikojn brazilianajn kaj, per koni kelke da lingvo latina, inteligas peco de portugalo.

La plej benaj junulinoj loĝas certe en Norvegio, kaj ankaŭ en Brazilo. rideto.gif
Sed in ĉiu lando beletaj junulinoj loĝas.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-24 14:54:53

Tute ne! Mi konsentas ke ĉiuj landoj havas belajn junulinojn, sed nenie vi trovus pli belajn virinojn ol la venezuelinojn! Mi estas el Kubo, do mi ne diras tion pro troa patria amo; Estas simpla fakto!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-marto-24 16:43:38

Ne, la plejbelaj virinoj estas... en Usono! Kial? Ĉar la pragepatroj de usonaj virinoj estas de... Norvegio, Venezuelo, Latvio, Brazilo... ktp. rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-24 22:41:24

Islander:Vi devus scii ke dum kelkaj jarcentoj en plej da mondparto jam ekzistas la reala internacia lingvo kiu estis la franca. Ĝi estis parolita en Eŭropo, en Ameriko, en Afriko kaj en Asio. Dum iom da tempo, ĝi eĉ estis parolita en la anglia reĝkorto.
Ĉio forpasos!
Iam la latina estis la internacia lingvo, ie nun tia lingvo estas la araba.
Multaj certigas nin, ke la angla fariĝis tiu lingvo. Mi ja interesiĝas pri la hispana.
Islander:
Insulanoj!
Ĝis nun vi ne decidis, kie loĝas la plej belaj junulinoj! Mi certigas vin, ke en Rusio! (Eblas ankaŭ, ke en Hungario).
Unue, estas Insulano kaj ne Insulanoj. Havas nur unu da mi! lango.gif
Due, vi devus scii ke ĉiuj virinoj estas belaj...
Ankaŭ Mendacapote estas. Aŭ estis. Mi subkomprenis vin ambaŭ.rideto.gif
Ĉiu rano sian marĉon laŭdas.
sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-24 22:46:02

pastorant:Mi konsentas kun ambaŭ, sed mi sciigas, ke Latvia virinoj estas la plej bela.
Kiu povas konfirmi?
okulumo.gif
lango.gif Mi dum kelkaj horoj serĉis sur la Usona mapo la ŝtaton Latvia, sed nenion trovis. demando.gifrideto.gif

Reen al la supro