Al la enhavo

ĉe !> akuzativo

de crescence, 2010-januaro-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-10 12:36:50

Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?

dimichxp (Montri la profilon) 2010-januaro-10 12:48:35

crescence:Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Tio eblas, "ĉe umon" montras iun direkton, kiu proksimigas al umo.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:07:11

Ĝi eblas, sed estas iom malpli ofta. Oni povas certe diri 'venu ĉe min'.

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:10:11

crescence:Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Eblas
Sidiĝi ĉe la tablon - ĉi tie akuzativo eĉ devas esti

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:27:31

Do, la korektisto de Livemocha eraris. Li ne akceptis "Mi iras ĉe la benzinejon por preni benzinon".

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:30:43

Rogir:Ĝi eblas, sed estas iom malpli ofta. Oni povas certe diri 'venu ĉe min'.
Pardonu, ĉu "ĉe -n" estas la samo kiel la angla vortoj "towards" aŭ "at" (ekz: come at me)?
Mi bedaŭras por la angla ridulo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:41:20

Mi trovis tion en la PMEG:

Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:43:41

ĉe + akuzativo povas signifi plurajn aĵojn, ĉar jam la vorto "ĉe" ne estas tre klara (ĉu "proksime de", "apud", aŭ "tuŝanta"?). Plej ofte oni supozeble uzas "al" por tiu signifo.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:53:04

Mi trovis ĉi tion en lernado > gramatiko > la tuta esperanto, sekcio pri senakuzativaj prepozicioj (en Lernu!):

Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter[/i].

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:31:53

Jen rilata citaĵo el la PMEG (Sekcio "Ĉe + direktaj rolmontriloj"):

"Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. La tuta afero ŝajnas bagatela. Ĉiu agu laŭplaĉe."

Estas multaj aferoj, pri kiu oni povus diri la lastajn du frazojn!

Reen al la supro