Al la enhavo

kunmetita vortoj

de joho, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

joho (Montri la profilon) 2010-januaro-11 00:08:44

Laŭ mia sperto pri lernado de esperanto en pli malpli uno jaro, tio ĉi estas mia sento. La prononco estas simple lerni eĉ al mi, kiu estas de Azia origino. Kvankam la gramatiko estas tre simpla: ĝi enhavas nur dekses regulojn kaj ne nereguleco kia ajn; lernado de la lingvo estas nepre ne facila. En esperanto, estas radikaj vortoj, kiuj estas uzata formi diversajn vortojn per afiksoj aldonita antaŭ aŭ post sin. La signifoj de tia kunmetita vortoj estas ne ĉiam evidenta kaj oni ne kutime povas trovi ilin en vortaroj. Ĝi estas la plej malfacila aspekto en mia klopodo. Ĉu estas io bonaj metodoj, kiuj povas min helpi?

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 00:31:16

joho:Laŭ mia sperto pri lernado de esperanto en pli malpli unou jaro, tio ĉi estas mia sento. La prononco estas simple por lerni eĉ al mi, kiu estas de Azia origino. Kvankam la gramatiko estas tre simpla: ĝi enhavas nur dek_ses regulojn kaj ne neregulecon kian ajn; lernado de la lingvo estas nepre ne facila. En esperanto, estas radikaj vortoj, kiuj estas uzataj por formi diversajn vortojn per afiksoj aldonitaj antaŭ aŭ post sinĝi. La signifoj de tiaj kunmetitaj vortoj estas ne ĉiam evidentaj kaj oni ne kutime povas trovi ilin en vortaroj. Ĝi estas la plej malfacila aspekto en mia klopodo. Ĉu estas iouj bonaj metodoj, kiuj povas min helpi?
Eble helpos vin serĉi aron da vortoj enhavantaj la saman afikson, kaj kompari ilin. Espereble tiel vi pli bone komprenos la afikson.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-11 01:15:38

joho:
Jen mia sugestita korektita versio de via mesaĝo:
Jen mia opinio, bazita sur mia sperto de lernado de Esperanto dum plimalpli unu jaro. Lerni la prononcon estas simpla eĉ por mi, kiu devenas de Azio. Kvankam la gramatiko estas tre simpla, enhavante nur dekses regulojn kaj nenian ajn neregulecon, lerni la lingvon nepre ne estas facile. Esperanto havas radikojn, kiujn oni uzas por formi diversajn vortojn per la aldono de afiksoj antaŭe aŭ poste. La signifoj de tiaj kunmetitaj vortoj ne ĉiam estas evidentaj, kaj ofte ne troviĝas en vortaroj. Tio estas la plej malfacila aspekto de mia klopodo. Ĉu estas iu bona metodo, kiu povus helpi min?

Dankon por kundividi vian sperton! Do, kion fari? Ŝajne temas pri la plibonigado de via vortprovizo. Jen kelkaj sugestoj kiuj eble helpos vin.

1. Akiru bonan vortaron. Mi rekomendas la novan eldonon de tiu de John Wells. Vi povos mendi ĝin pli multekoste antaŭ la oficiala eldondato; jen la rilata retpaĝo.

2. Komencu vortaran notlibron kaj notu en ĝi la novajn vortojn, kiujn vi eltrovis el via legado.

3. Legadu. Se vi trastudis Gerda Malaperis!, mi sugestas ke vi poste tralegu Vere aŭ Fantazie? Post tio, komencu aboni al revuo kiel Juna Amiko. Post unu aŭ du jaroj de tio, vi estos preta eklegi revuon kiel Monato (uzante vortaron). Eble tiam vi ankaŭ estos preta por komenci Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton.

4. Aŭskultadu bonan radio-stacion, ekz Radio Pollando kaj KDjn (ekz Tiel Sonis).

Kaj nun, mi volas al vi bonan ŝancon!

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 17:40:36

Miland, ankoraŭ restas eraroj en via korekto.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-11 20:41:38

Rogir:Miland, ankoraŭ restas eraroj en via korekto.
Dankon, reviziita - ĉu vi aludis al i-vorto kiel subjekto, kiu bezonis e-vorton priskriban?

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-12 00:39:29

Jes, oni devas ĉiam atentegi tradukante anglajn verbojn, certe kiam ili enhavas 'to'.

joho (Montri la profilon) 2010-januaro-12 03:44:13

Multan dankon al ambaŭ da vi pro la korektoj kaj la konsiloj. La signifoj de vortoj kunmetitaj per du vortoj estas eĉ pli malfacilaj al mi; ekzemple, "konscii" estas prete komprenebla; sed la vorton "scivoli" mi ne povas konjekti! Kompreneble, estas neniuj kurtvojoj en la lernado de lingvoj, naturaj aŭ artfaritaj. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-12 14:56:03

joho:ekzemple, "konscii" estas prete komprenebla; sed la vorton "scivoli" mi ne povas konjekti!
Vi trafis gravan punkton: oni ne ĉiam povas diveni la signifon de kunmetita vorto sen kunteksto, kaj pro tio, oni ne troigu la facilecon lerni eĉ lingvo kiel Esperanto. Efektive scivoli estas en la vortaro: "to want to know". Do, en la filmo Gerda Malaperis (kiun mi rekomendas!), kiam viro diras al heroino, respondante al ŝia demando, Vi estas scivolema, ĉu ne?, ne surprizos vin ke scivolema signifas "inquisitive".
Do certe notu tiujn kunmetitajn vortojn, kiujn vi ofte renkontas!

joho (Montri la profilon) 2010-januaro-12 22:19:00

Mi ĵus finis unufoje la libron the Esperanto Teacher. Nun mi elŝutas Gerda Malperis kun mp3 dosieroj laŭ via kunsilo. Dandon!

Reen al la supro