Al la enhavo

plej

de crescence, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-11 11:29:05

Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-11 12:43:35

crescence:Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ? Kial tiu elekto ?
Ne temas pri plurala finaĵo, adverboj ne havas pluralan formon. "Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo. okulumo.gif

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-11 16:51:32

AlfRoland:"Kaj" ankaŭ finas per "j". Ankaŭ ĝi ne estas pluralo. okulumo.gif
Jes. Mi opinias, ke tiu finaĵo estis malbone elektata.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 17:42:51

Eble por malsimiligi ĝin de pli? Tiu j neniam donis iun ajn problemon al mi.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-12 23:26:09

La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj! Mi ne kunopinias kun vi. Mi pensas, ke la joj en "plej" kaj "kaj" ne kaŭzas miskomprenon.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-13 09:12:19

Saluton!

crescence:Saluton,

Kial la finaĵo de la pluralo "j" en la adverbo "plej" ?
La vorto plej ne estas pluralo de *ple.
Kial tiu elekto ?
Same kiel la vorton kaj, Z. verŝajne ĉerpis ankaŭ plej el la malnova greka lingvo.

Eble mi estas strangulo, sed mi neniam perceptis vortojn kiaj kaj, plejtuj kiel pluralojn.

Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-13 12:51:25

niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-13 13:02:13

Saluton!

crescence:
niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Por kiu krom vi?

Mi ne memoras, kiam mi lastfoje konfuziĝis pro tio, ke oni povus esti ankaŭ on-i kaj ili povus analiziĝi kiel il-i.

Kolonjano

patrik (Montri la profilon) 2010-januaro-13 13:56:58

Memoru, "plej" kaj la pronomoj estas radikoj senfinaĵaj. La "j" en "plej" kaj la "i" en la pronomoj estas NE la finaĵoj "-j" kaj "-i", sed estas parto de la radiko mem. Do, ne konfuziĝu pri tiuj.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-13 14:20:57

crescence:
niko-tina:La personaj pronomoj finiĝas per -i, kaj ili ne estas verboj!
Ankaŭ por mi, malbona elekto.
Tio veras ke ne ŝajnas logike :

Verbo : -i krom la personaj pronomoj
Adverbo : -e krom ...
Adjektivo : -a krom posedaj pronomoj
Pluralo : -j krom iuj vortoj ...

Eĉ ĉu tiuj ĉi ne "konfuzas" nin (krom eble komencantoj), tiuj estas esceptoj.

Reen al la supro