Al la enhavo

Al unu homaro - unu lingvo?

de magnifico94, 2010-januaro-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-13 19:09:43

Esperanto - la plej bona artefarita lingvo kaj la plej facila artefarita lingvo en mondo.

Jen ekzistas nun eĉ 900 kaj eble 1000 artefaritaj lingvoj.

Mi komprenas, ke iuj volus fari lingvajn eksperimentojn, ekz. venediko.

Sed mi demandas por kio ekzistas ekz. slovio?

Vi opiniu!

PS: Tasko de esperanto estas "al unu homaro - unu HELPA lingvo".

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:19:16

magnifico94:[....]

PS: Tasko de esperanto estas "al unu homaro - unu HELPA lingvo".
Bona idealo, sed legu la fadenoj pri "plibonigoj" de Esperanto, kaj vi komprenos kial tiu idealo estas tiom malfacile plenumebla.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:30:23

Ĉar laŭ kelkaj homoj, estas pli efike fari helpan lingvon el lingvoj lingvofamilie riliataj.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-13 22:37:50

Ĉar kelkajn homojn pli interesas krei mem lingvon ol lerni alian lingvon, kaj helpi ĝian disvastiĝon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-14 17:12:22

magnifico94:
Sed mi demandas por kio ekzistas ekz. slovio?
Lingvoj kiel slovio povus esti utilaj por helpe lerni fremdajn lingvojn (do por slovio, la slavajn) samkiel esperanto estas propedeŭtika rilate al latinaj kaj ĝermanaj.

ridulo.gif,

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-14 17:39:29

jan aleksan:
magnifico94:
Sed mi demandas por kio ekzistas ekz. slovio?
Lingvoj kiel slovio povus esti utilaj por helpe lerni fremdajn lingvojn (do por slovio, la slavajn) samkiel esperanto estas propedeŭtika rilate al latinaj kaj ĝermanaj.

ridulo.gif,
Mi provis lerni slovion por poste lerni iun slavan lingvon. Tamen tio neeblis. La rimedoj por koni la slovian movadon estas tre malmultaj. Oni diris al mi ke eble estas farita por parolantoj de slavaj lingvoj, kaj mi trovas tion bedaŭrinde.

nikko (Montri la profilon) 2010-januaro-14 18:45:56

>Sed mi demandas por kio ekzistas ekz. slovio?

Por intereso. Kiam mi laciĝis de latinidaj artefaritaj lingvoj mi lernis Slovion kaj Nordienon. Nemalbona sperto. Esperanto ne estas unua artefarita lingvo kaj evidente, ke ne estas lasta.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-14 19:29:18

nikko:>Por intereso. Kiam mi laciĝis de latinidaj artefaritaj lingvoj mi lernis Slovion kaj Nordienon. Nemalbona sperto. Esperanto ne estas unua artefarita lingvo kaj evidente, ke ne estas lasta.
Tre interese!
Mi ĵetis rigardon sur slovio, kaj mi multe komprenis el mia komencanta kono de la rusa..!

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-16 01:18:43

magnifico94:Esperanto - la plej bona artefarita lingvo kaj la plej facila artefarita lingvo en mondo.
Mi ne konsentas. Esperanto estar nur la plej parolata artefarita lingvo el mondo. Evidente, krei milojn da aliaj lingvoj ne estas solvo.

Por solvi problemon de internacia komunikado necesas ke registaroj de mondo decidus apogi unu artefaritan lingvon, kiu estas sufiĉe facila por la plejmulto de popoloj. Eble tiu lingvo ne estas Esperanto.

nikko (Montri la profilon) 2010-januaro-23 08:59:11

Registaroj de mondo feliĉe paŝtas siajn popolojn, kaj apenaŭ volas, ke internacia kominikado fariĝu masa, disvastigita kaj facila. Tial... tiu varianto apenaŭ revendas.

Reen al la supro