Al la enhavo

Restrikto de la vorto "de"

de Roberto12, 2010-januaro-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-januaro-19 10:28:25

Rigardu ĉi tiun frazon:

Mi estas ĉasita de la teamo al la manaĝisto.

Ĉu ĝi signifas (Angle)

"I was chased from the team to the manager."
(La teamo estas ĉe ejo-A, la manaĝisto estas ĉe ejo-B, kaj la ĉasanto(j) estas alia(j) ulo(j).)



"I was chased by the team to the manager."
(La uloj en la teamo estas la ĉasantoj.)

?

Mi opinias ke la 2a estas la prava. Pro ĉi tio, se oni volas diri "from" en tiaj frazoj, oni ne povas uzi la vorton "de". Do, kiu(j) vorto(j) povas esti uzataj? Eble "for"?

Kun vorto kiu signifas "by", oni ne havus problemon ĉi tie...

sergejm (Montri la profilon) 2010-januaro-19 10:38:02

"de" kun signifo "from" vi povas anstataŭi per "elde", "ekde" "deloke de", "de ĉe" k.t.p.
"de" kun signifo "by" vi povas anstataŭi per "fare de" kaj "per (de)".

"de" post pasiva patricipo sen precizigo per aliaj prepozicioj signifas "by", t. e. "fare de"

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-19 12:07:09

Ĉu oni povas uzi "ekde" por loka signifo (ne por la tempa signifo)?

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-19 12:21:54

niko-tina:Ĉu oni povas uzi "ekde" por loka signifo (ne por la tempa signifo)?
La afikso ek havas tempan signifon. Por de kun loka signifo, taŭgas el (ekz Ŝi venas el Madrido) aŭ for de (ekz Ili kuris for de la brulanta domo).

sergejm (Montri la profilon) 2010-januaro-19 12:24:54

niko-tina:Ĉu oni povas uzi "ekde" por loka signifo (ne por la tempa signifo)?
En tiu kondiĉo, kiam estas kombino de loka kaj tempa signifoj. Aŭ nur tempa signifo.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-19 12:36:14

Jen listo de studindaj ekzemploj, kiuj montras altenativojn al de (prenitaj el Teach yourself Esperanto).

1. La problemo pri/k] la senarmiĝo
2. Li venas el Germanio.
3. Li kuris for de la loko (aŭ, li forkuris de la loko)
4. La vazo falis de sur la tablo.
5. Li laboras tie ekde januaro.
6. Li suferis pro febro.
7. Ni ne povas distingi liajn ŝafojn disde la niaj.
8. En 1066 okazis la venko de Anglio fare de la Normandanoj.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-januaro-19 13:23:09

Dankon. Mi vidas ke multaj opcioj ekzistas.

Reen al la supro