Al la enhavo

landaj substantivoj

de crescence, 2010-januaro-21

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-21 20:36:17

Saluton,

Mi vidis en tiu forumo temon laŭ Kubo.
Kial tiu landa substantivo ne estas Kubujo, kiel oni diras Francujo aŭ Hispanujo ?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-21 20:52:56

Saluton, crescence.

Ĉi tiu dokumento eksplikas tion tre bone: Klarigo pri lando-nomoj

sal.gif

Espi (Montri la profilon) 2010-januaro-21 21:24:24

Saluton crescence,

ĉi tie vi trovas gravajn aktualajn informojn.

Amike
Klaus-Peter

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-21 21:29:31

Tio tiel facilas ! senkulpa.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-22 06:29:55

Tio ja estas facila, sed nur se oni uzadas NUR -uj- (nek -i- nek -land-) en nomoj gentobazaj!

Lernu uzi -uj- kaj jen vi ne plu havas iun ajn problemon!

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-januaro-22 08:46:03

crescence:Saluton,

Mi vidis en tiu forumo temon laŭ Kubo.
Kial tiu landa substantivo ne estas Kubujo, kel oni diras Francujo aŭ Hispanujo ?
Saluton, Crescence:

Belan problemegon vi ekvidigis!.
Mi solvis ĝin dank'al tiun konsilon por la suferanta komencanto:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Do, Kubo = kuba, Kubalando, kubano.
franca, Francalando, francano.
hispana, Hispanalando, hispanano.
brita, Britalando, britano.
germana, Germanalando, germanano.
itala, Italalando, italano.
usona, Usonalando, usonano.
rusa, Rusalando, rusano.
svisa, Svisalando, svisano.
ktp.

Amike.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-22 10:02:19

Kiel enkonduki plian sistemon helpas iel ajn?

Sxak (Montri la profilon) 2010-januaro-22 10:39:06

antoniomoya:
Belan problemegon vi ekvidigis!.
Mi solvis ĝin dank'al tiun konsilon por la suferanta komencanto:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Do, Kubo = kuba, Kubalando, kubano.
franca, Francalando, francano.
Entute estas neniu problemego, nek eĉ problemeto
Mi vidas en tio nur nekomrenon de eĉ ne Esperanto aŭ lingvistiko, sed la nekomprenon de evidentegaj faktoj
La faktoj estas, ke ekzistas nacioj. Por ili estas bezonataj radikoj almenaŭ por nomi iliajn lingvojn. Do se vi rifuzas naciajn radikojn (kiel vi faris en via propono), vi ne havos radikon por priskribi la ciganan lingvon, ĉar tiu etno eĉ ne havas sian regionon.
Do la naciaj radikoj estas nepre bezonataj
Plue oni vidu, ke unue ne estus bona solvo havi apartajn radikojn por franco kaj Francujo, do Francujo ne bezonas apartan radikon, ĝi povas esti derivata de la vorto franco.
Kaj certe ekzistas landoj sen ia ĉefa nacio (precipe ofte tio okazas inter la iamaj kolonioj), kie loĝas multaj nacioj kaj tiuj nacioj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Kaj la oficiala lingvo en tiu lando povas esti eĉ la lingvo de la iamaj koloniistoj, do la lingvo de la lando, kiu jam nomiĝas ~io. Do jes, certe, estas bezonataj ankaŭ la landaj radikoj.
Do el la evidentega realo sekvas, ke la landonomoj devas esti el ambaŭ klasoj, kaj la demandon, kial ĝuste tiu landonomo apartenas al tiu klaso mi opinias stulta. Ĝi ja devas aparteni al iu klaso ĉu ne? kaj la sola klaso ne eblas, kiel mi diris supre.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-22 11:26:04

Dankon al ĉiuj !

En la franca, ni diras : "Kial simple fari, dum oni povas malsimple fari ?"

Eblas ankaŭ simpligi Esperanton !

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-22 17:57:40

darkweasel:Tio ja estas facila, sed nur se oni uzadas NUR -uj- (nek -i- nek -land-) en nomoj gentobazaj!

Lernu uzi -uj- kaj jen vi ne plu havas iun ajn problemon!
Mi ne konsentas kun vi. restas ĉiam la baza problemo ke kelkaj radikoj estas landoj kaj aliaj estas loĝantoj. (mi devas agnoski, mi malamas la nomojn de landoj!)

ridulo.gif,

Reen al la supro