Al la enhavo

Ĉu "dum" esprimas lokon ?

de crescence, 2010-januaro-22

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-22 17:49:12

Saluton,

Mi lernis en Livemocha.com la frazon :

Iru antaŭen dum du blokoj.

Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-22 17:53:57

crescence:Saluton,

Mi lernis en Livemocha.com la frazon :

Iru antaŭen dum du blokoj.

Ĉu eblas uzi la prepozicion "dum" por esprimi lokon ? Ĉu tiu vorto ne esprimas nur tempon ?
Laŭ mi kaj PMEG, ne. Estas eraro.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-22 17:59:21

Plena leciono (leciono 201a) proponas tiajn frazojn !

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-22 18:46:50

Mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo...

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-22 18:54:59

niko-tina:Mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo...
Ĝi signifus :

" Iru rekte laŭlonge de du domblokoj. "

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-22 21:11:30

Miaopinie bloko estas slangtermino devante de Usono, kies urbaj stratoj ofte kuniĝas ortangule. Bloko estas la plej malgranda rektangula urba areo ĉirkauita de stratoj, eble cent aŭ ducent metrojn longe (en suda Manhatano). Sekve, bloko estas uzita kiel malpreciza unuo de distanco.

Anstataŭ uzi dum por distanco, ni povas uzi la akuzativon, ekz Iru du blokojn orienten (aŭ norden, dekstren, tien, ktp). Alternative ni uzu je du blokoj.

Parenteze (crescence), se "livemocha" kurso vere uzas dum por distancoj, mi sugestas ke vi skribu al la teamo de lernu! pri la afero, kaj sciigu nin pri la respondo!

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-23 12:02:29

Dankon Miland, mi nun komprenas la frazon. Estas iom malfacile devi pensi kiel fremdlandano por diveni tion, kion li volas diri rido.gif

Taciturn_ (Montri la profilon) 2010-januaro-24 19:06:14

Ne, la teksto estas korekta. Ĝi volas diri: Iru tiom da tempon, kiom vi bezonas por pasi preter aŭ trans du blokoj, ĝis ke ili finiĝos.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-25 14:46:56

Taciturn_:Ne, la teksto estas korekta. Ĝi volas diri: Iru tiom da tempon, kiom vi bezonas por pasi preter aŭ trans du blokoj, ĝis ke ili finiĝos.
Do la frazo devus esti

Iru antaŭen dum du blokoj longe.



Iru antaŭen dum du blokoj da tempo.

Sed tiuj ĉi signifoj ne estas evidentaj.

nikko (Montri la profilon) 2010-januaro-25 20:57:55

Ordinara elipso.

Reen al la supro