Al la enhavo

Lernu en Esperanto-urbo! Kurso kun aktivigaj ludoj en Herzberg am Harz 12-14.02.2010

de esperantourbo, 2010-januaro-29

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

esperantourbo (Montri la profilon) 2010-januaro-29 23:59:32

Kursoj por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj. Ankaŭ individua helpo, konsilado pri gramatiko. Intensa lernado en veraj viv-situacioj. rideto.gif Lernado, konversaciado dum farado. rideto.gif Plibonigo de parolkapablo, lernado de vortoj per ludoj! rideto.gif
Dato : 12-14.02.2010, 16 instruhoroj
Kurskotizo : 40 EUR, rabato por asociaj membroj kaj gejunuloj.
Loĝado : Favore en la Esperanto-domo aŭ en Esperanto-volontulejo (moderna, bone ekipita loĝejo), aŭ ni povas helpi trovi por vi feriodomon, hotelĉambron en la urbo.
Laŭeble kunportu dormosakon.
Kursmaterialoj ne kostos. Libroservo kun favoraj prezoj je dispono.
Kursgvidantoj : Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy (diplomita Esperanto-instruistino, estrarano de ILEI)
Reta aliĝilo : http://ic-herzberg.de
Vesperaj, libertempaj amuzaĵoj, muziko, filmoj en Esperanto. Urborigardado en Esperanto-urbo: http://herzberg.de
Informoj: http://esperanto-urbo.de
Kontakto : esperanto-zentrum@web.de

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-30 11:37:49

Interese, tio estus bona ŝanco fuĝi de la karnavalo.
Mi vizitis vian paĝaron, sed mi ne trovis la kurson. La unua lingvokurso tie anoncite estos en marto.
Kion vi rekomendas por komforta loĝado?

PS: La Esperanto Urbo estas virina! okulumo.gif

Reen al la supro