Al la enhavo

akuzativo kaj propraj nomoj

de crescence, 2010-februaro-01

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-01 11:49:19

Saluton !

Ĉu la marko -n de la akuzativo estas uzata en la propraj nomoj ?

Ekz :

Mi amas Anan.
Mi vizitas Francujon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-februaro-01 12:02:41

crescence:Saluton !

Ĉu la marko -n de la akuzativo estas uzata en la propraj nomoj ?

Ekz :

Mi amas Anan.
Mi vizitas Francujon.
Mi estas certa ke jes, Crescence. Almenaŭ mi uzas ĝin. rideto.gif

Amike.

tommjames (Montri la profilon) 2010-februaro-01 13:35:25

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-01 14:25:34

Se oni ne volas uzi la markon "n" de la akuzativo kun la propraj nomoj oni povas meti iun titolon antaŭ ĝi (sinjoro, doktoro, profesoro,ktp) aŭ alian similan vorton (urbo,lingvo, ktp).
Ekzemple : D-roN Zamenhof. LingvoN Esperanto.
ĈefurboN Varsovio.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-01 16:42:59

Dankon al ĉiuj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-01 21:37:30

Oni devas uzi la akuzativon kun Esperantaj vortoj (kiuj akceptas ĝin), ĉu propraj nomoj, ĉu ne. Do ĉe Francujo aldono de -n estas deviga, se ĝi estas en objekta rolo.

Tamen, en Esperantaj tekstoj povas troviĝi ne-Esperantigitaj propraj nomoj. Ekzemple, mia nomo estas Paul - ne-Esperanta vorto, kiun mi povas tamen skribi en Esperanta teksto.

Pri tiaj ne-Esperantaj vortoj, ne ekzistas klaraj reguloj. Oni povas uzi Paul(-)on, Paul(-)n, aŭ simple Paul laŭplaĉe.

Iuj uzas la neoficialan prepozicion *na por marki la objektecon de vortoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon. Ne uzu ĝin.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-01 22:03:30

darkweasel:
Iuj uzas la neoficialan prepozicion *na por marki la objektecon de vortoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon. Ne uzu ĝin.
kial ne uzi na ĝi ;P?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-01 22:49:49

jan aleksan:
darkweasel:
Iuj uzas la neoficialan prepozicion *na por marki la objektecon de vortoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon. Ne uzu ĝin.
kial ne uzi na ĝi ;P?
Ĉar la Fundamento diras, ke la akuzativon oni formas per aldono de n. Do, ĉiu alia objektmarkilo estas kontraŭfundamenta reformaĵo.

Mi pensas, ke oni teorie povus, por iuj el la uzkampoj de *na, uzi an. an estas akuzativa (-n) adjektivo (a-) sen antaŭa radiko, do sen signifo. Ĝi nur ĉeestas por montri la objektecon de la koncerna frazero.

Tio tamen funkcius nur ĉe frazeroj, kiujn priskribas adjektivoj. Oni sekve ne povas diri *an multe da homoj, ĉar oni ne povas priskribi multe per adjektivo.

Tamen, mi ne estas tute konvinkita koncerne la ĝustecon de tiu an, ĉefe ĉar ĝia plurala formo ajn jam uziĝas por io alia.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-februaro-02 00:40:26

darkweasel:Ne uzu ĝin.
Mi nur unufoje uzis la vorton "na". Mi parolis pri ulo, kiu havis maloftan nomon (mi nun forgesas). Eble Chang. Do mi diris "Ĉu vi konas na Ĉang?". La persono komprenis min, kaj uzis la 'na'-formon ankaŭ kun alia, kurioza nomo.
Se oni ne trouzas tiun vorton, mi kredas, ke ĝi estas en ordo.

Anonimulo (Montri la profilon) 2010-februaro-02 01:11:42

formiĉjo:
darkweasel:Ne uzu ĝin.
Mi nur unufoje uzis la vorton "na". Mi parolis pri ulo, kiu havis maloftan nomon (mi nun forgesas). Eble Chang. Do mi diris "Ĉu vi konas na Ĉang?". La persono komprenis min, kaj uzis la 'na'-formon ankaŭ kun alia, kurioza nomo.
Se oni ne trouzas tiun vorton, mi kredas, ke ĝi estas en ordo.
"Ĉu vi konas Chang" ankaŭ estus laŭ mi tute ĝusta, kaj vi ne bezonis uzi tiun kuriozaĵon "na". Verdire mi opinias, ke tiu elpensaĵo komplete neniam utilas, kaj mi vere ne scias, por kio enkonduki ĝin... Kaj se iu ne konsentas, tiu montru al mi, ke mi malpravas. Certe neniu sukcesos. Hehe.

Reen al la supro