Al la enhavo

ranetino aŭ ranineto?

de ghibulo, 2010-februaro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

ghibulo (Montri la profilon) 2010-februaro-03 15:34:46

ranetino aŭ ranineto ... (female-little-frog)?

Kio estas ĝuste? Aŭ ambaŭ kaj mi povas elekti?
Dankon por via konsulto sal.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2010-februaro-03 15:37:50

Ambaŭ estas ĝustaj. Mi verŝajne preferus “ranineto”, sed certe temas pri persona gusto.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-03 15:54:24

Ili ambaŭ estas ĝustaj, sed iliaj signifoj estas ne ekzakte samaj. Gravas, kion oni volas elstarigi.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:20:06

Ranineto = eta ranino
Ranetino = ina raneto

Iom simila, sed iom malsimila.

ghibulo (Montri la profilon) 2010-februaro-03 21:04:40

multan dankon al ĉiuj rideto.gif

Rudolf F. (Montri la profilon) 2010-februaro-23 21:38:41

Rogir:Ili ambaŭ estas ĝustaj, sed iliaj signifoj estas ne ekzakte samaj. Gravas, kion oni volas elstarigi.
Jes, tion ankaŭ mi opinias, kaj tio, kion oni volas elstarigi, oni esprimas en la lasta sufikso.

Kia raneto? - Ina raneto => ranetino
(la sekso gravas)

Kia ranino? - Eta ranino => ranineto
(la grando gravas)

Reen al la supro