Al la enhavo

Elektanta Vortaro(j)n

de Wilfred, 2010-februaro-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Wilfred (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:07:01

Mi serĉas la plej bonan vortaron.

La vortaro ĉe Lernu ne estas ideala. Mi preferas uzi la Eo-Eo-n vortaron. Ofte ĝi ne havas vortojn, kiujn oni povas trovi en la Esperanta-Anglalingva versio.

Ekzemple, la vortoj 'kutimi' kaj 'testi' estas nur en la Eo-Anglalingvo vortaro.

Mi provis la retan vortaron, sed ĝi ankaŭ ne havas iom. Ekzemplo estas 'estimata', kiuj mi povas ĉe Lernu sed ne ĉe ReVo. 'Estimata' estas interesa -- ĉe Lernu, la Eo-Anglalingva vortaro enhavas ĝin, sed la Eo-Eo vortaro nur enhavas estimi kaj -ata.

Do, kion vi uzas?

Fine, mi planas aĉeti 'morta-arban' vortaron. Ĉu la nova plena ilustrita vortaro de 2005 estas la plej bona?

Kaj kiam mi legis Vikipedion pri vortarojn, ĝi menciis 'nepivaj vortoj'. Ĝi estas la nomo de speciala vortaro, sed mi tute ne povas trovi la vorton 'piva' aŭ 'nepiva' ie!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:10:27

Nepivaj Vortoj = vortoj, kiuj ne estas en la Plena Ilustrita Vortaro (mallonge PIV).

Mi plej ofte uzas ReVo-n.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-03 20:45:44

Vortaro, kiu enhavas plej da vortoj, certe ne estas la plej bona. Ne estas utilo pri lerni vortojn, kiujn neniu alia konas. Laŭdire PIV estas bona, sed mi neniam uzis paperan esperantan vortaron, do mi ne povas juĝi.

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-04 00:36:52

Wilfred:Mi serĉas la plej bonan vortaron..
Saluton!

La plej bona Esperanto-Esperanto vortaro estas la PIV 2005, aĉetebla (ekzemple) el EAB. Tamen ĝi ne taŭgas por komencantoj.

La plej bona Esperanto-angla-Esperanto vortaro (kiun mi rekomendas al vi) estos tio de John Wells, kiun oni povos mendi antaŭ la oficiala eldondato el Mondial. Tamen, miaopinie, ĉe-estantoj al la brita landa kongreso en Llandudno je majo eble povos aĉeti ĝin iom pli malmultekoste.

Wilfred (Montri la profilon) 2010-februaro-05 21:20:24

Nepivaj Vortoj = vortoj, kiuj ne estas en la Plena Ilustrita Vortaro (mallonge PIV).
Verŝajne mi devus diveni tion. Ĝi estas klara nun.

Mi provis ReVo-n denove, kaj mi malkovris ke ĝi enhavas frazojn ekzemplajn. Bona!

Dankon por viaj informoj.

Reen al la supro