Al la enhavo

glisigli (sailing terminology)

de rikardoabbot, 2010-februaro-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

rikardoabbot (Montri la profilon) 2010-februaro-09 16:04:26

Povu iu helpi traduki tiujn vortojn: mainsail, jib, spinnaker, keel, rigging, rudder, port, starboard, fore, aft, tack, reefing, dousing....etc.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-09 20:48:00

Vi provu trovi la anglajn vortojn en la angla vikipedio. Tiam vi vidos ĉu ankaŭ ekzistas la respektivaj Esperantaj artikoloj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-09 21:51:38

rikardoabbot:Povu iu helpi traduki tiujn vortojn: mainsail, jib, spinnaker, keel, rigging, rudder, port, starboard, fore, aft, tack, reefing, dousing....etc.
Helpe de sveda esperanto vortaro mi povas helpi pri kelkaj terminoj:

Mainsail = Ĉefvelo
Starboard = Tribordo (verda flanko)
Spinnaker = Spinako
Keel = Kilo
Rigging = Rigo
Port = Haveno
Rudder = Direktilo (Rudro)

rikardoabbot (Montri la profilon) 2010-februaro-09 23:10:22

Dankon pro via helpo!

Lunombrulino (Montri la profilon) 2010-februaro-10 00:31:49

AlfRoland:

Helpe de sveda esperanto vortaro mi povas helpi pri kelkaj terminoj:

Mainsail = Ĉefvelo
Starboard = Tribordo (verda flanko)
Spinnaker = Spinako
Keel = Kilo
Rigging = Rigo
Port = Haveno
Rudder = Direktilo (Rudro)
Port -- ĉu vi intencis demandi pri la maldekstra flanko (babordo), aŭ loko kie oni parkumas ŝipojn? (Haveno).

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-10 08:35:53

Mi ne sciis ke la "angla port" ankaŭ signifas babordo (ruĝa flanko).

Do Port = aŭ "babordo" aŭ "haveno"

Lunombrulino (Montri la profilon) 2010-februaro-10 22:33:19

Ho! Laŭ la Reta Vortaro:

ĵibo -- Triangula velo, kiu troviĝas sur la antaŭa parto de ŝipo kaj fiksiĝas inter la pruo kaj la antaŭmasto. VD:antaŭvelo

tommjames (Montri la profilon) 2010-februaro-10 22:37:09

Lunombrulino:The best I can think of for Jib is "antaŭŝnurega Velo" However, I'm sure there's a fakvorto for this.
CEED has ĵibo, and so does the Vikipedio article.

Chainy (Montri la profilon) 2010-marto-09 19:57:26

rikardoabbot:Povu iu helpi traduki tiujn vortojn: mainsail, jib, spinnaker, keel, rigging, rudder, port, starboard, fore, aft, tack, reefing, dousing....etc.
Ĉi tie vi certe trovos ĉiujn Esperantajn vortojn pri ŝipoj: Marista Terminaro

La tabelo de la enhavo troviĝas ĉe la fino de la retlibro.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-09 20:30:56

Chainy:
Ĉi tie vi certe trovos ĉiujn Esperantajn vortojn pri ŝipoj: Marista Terminaro
La tabelo de la enhavo troviĝas ĉe la fino de la retlibro.
Nekredeble! Ĉu la verko vere estas el la jaro 1908?

Reen al la supro