Al la enhavo

jen / jen estas

de crescence, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-februaro-13 12:53:53

darkweasel:
Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-13 18:32:40

crescence:Saluton,

Kiu estas la malsameco inter la frazoj :

- Jen kvar floroj.

kaj

- Jen estas kvar floroj.

Dankon
Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-13 18:40:55

Eddycgn:
Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)
En la franca, "voici" "voilà" rolas kiel la verbo. Ne utilas poste uzi la verbon "esti".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-13 20:36:59

Miland:
darkweasel:
Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.
Bone, pri tio mi povas konsenti.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-15 15:41:55

Mi komprenis la tradukan malsamecon inter :

- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo

En la franca, oni tradukas tiamaniere :

- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo

Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-15 17:42:07

crescence:Mi komprenis la tradukan malsamecon inter :

- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo

En la franca, oni tradukas tiamaniere :

- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo

Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?
Jes, ankaŭ sola:
Ecco! = Jen! (Voici, voilá!)

Ecco il gatto! Jen la kato! (Voici le chat!)

Ecco che viene! Jen (ke) li alvenas! (Voici qu'il arrive!)

PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-15 17:48:02

Eddycgn:
PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
sal.gif
Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-15 19:24:10

darkweasel:
Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.
Vi pravas. La autoro, kiu skribis la libron, kiun mi legas, ne uzas la vorton "ke". Li skribis : "Jen estas kvar floroj."

Reen al la supro