Al la enhavo

supersigno ŭ

de crescence, 2010-februaro-22

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-22 21:26:56

tiu signo nomas brevo kaj estas diakrita signo.
En miaj vortaroj mi ne trovas “brevo’n” kun tia signifo.

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-22 22:14:00

Belmiro:En miaj vortaroj mi ne trovas “brevo’n” kun tia signifo.
Saluton Belmiro,

en la portugala ĝi nomas braquia kaj bonvolu vidi ĉi tie.

Brevo ja estas faklingve kaj devenas de la franca.

Amike
Klaus-Peter

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-22 23:16:40

Saluton!

Belmiro:Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo".
Fakte – certe pro influo de mia nacilingvo – mi malfacile vidas la objekton.
Ĉu vi konfirmas ke temas pri objekton aŭ pri alia kialo? (pri objektoN?)
Mi ne estas darkweasel, sed jes, temas pri objekto. (Oni neniam uzas -n post pri.)

Eble la afero pli klaras, se vi ŝanĝas la vortordon en la ke-frazo:

Mi kredas, ke oni nomas tiun supersignon "hoketo".

subjekto -- verbo -- (rekta) objekto: oni -- nomas -- tiun supersignon

(vd. ankaŭ uzado de la transitiva verbo nomi)

Kolonjano

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-23 00:48:00

Saluton denove,

mi devas kompletigi mian mesaĝon pri brevo.

Sub la kapvorto hoko (#4) mi trovis en la ReVo:

>Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: „ŭ“.<

Kaj:

>... anstataŭ ronda hoko la vortaro angla-esperanta (benson 1995) proponas la neologismon brevo.<

Do, brevo estas neologismo kaj oni povas elekti, kiun terminon vi deziras uzi.

Amike
Klaus-Peter

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-23 10:40:26

crescence:Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
Ĝuste estas diri "ĉi ĉiuj" aŭ "ĉiuj ĉi".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-23 13:27:17

Rogir:
crescence:Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?
Ĝuste estas diri "ĉi ĉiuj" aŭ "ĉiuj ĉi".
demando.gifdemando.gifdemando.gif
La senco de viaj alternativoj estas alia, ĉar ĉiuj tiuj ne montras proksimecon. Ja eblas diri ĉiuj ĉi tiujĉiuj tiuj ĉi, kaj tion eblas mallongigi al ĉiuj ĉi (mi ne scias, ĉu ankaŭ ĉi ĉiuj). Vidu la jenan Lingvan Respondon de Zamenhof:
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-23 14:16:46

Mi tre dankas al Espi – Klaus-Peter kaj al Kolonjano

Amike
Belmiro

Reen al la supro