Al la enhavo

kiel uzi participoj

de Matilda 69, 2007-marto-30

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-02 10:33:22

Mielo:
mccambjd:
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Mi skribas. --- Mi skribas, ĝenerale, iam.
Mi estas skribinta. ---- Mi skribas ĵus, en tiu momento.

Kvankam, ĝi estas iom komplika por mi. Mi uzas tiun formon neniam.
"Mi estas skribinta" signifas, ke nun, en tiu ĉi momento mi jam ne skribas. Mi skribis pli frue, antaŭe, antaŭ unu minuto, horo, tago.

"Mi estas skribanta" signifas, ke mi skribas nun, en tiu ĉi momento.

"Mi estas skribonta" signifas, ke nun, en tiu ĉi momento mi ankoraŭ ne skribas, sed mi planas, intencas skribi poste, post unu minuto, horo, tago.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 03:18:12

Matilda 69:Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi pensas, ke estas sufiĉe uzi "mi skribas". Iam oni povas uzi "mi estas skribanta", por ke iuj aliaj komprenu onian skribadon. Tamen "mi skribantas" estas tro stranga, ĉar "skribantas" estas verbo. Ĉu estas, do, "skribanti" kaj "skribantanta"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 10:16:34

黄鸡蛋:Tamen "mi skribantas" estas tro stranga, ĉar "skribantas" estas verbo. Ĉu estas, do, "skribanti" kaj "skribantanta"?
Estimata 黄鸡蛋!
Mi aplaŭdas!
Kial vi tiom malofte aperas en la forumo?
sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 23:31:52

Matilda 69:Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Jen artikolo el mia lernolibro (certe, ne verkita de mi).

Mia lernolibro:Por eviti la ripeton de la verbo "esti", oni ofte anstataŭigas ĝin per la verbo, derivita de:

adjektovo: La fraŭlino belas (ĉarmas, gajas, solas); Mi
atentas (certas, kapablas fari tion, kontentas, kuraĝas peti
vin, plenas de ĝojo, pravas, pretas, rajtas, sanas); La monto
blankas (altas, malproksimas); La ĉielo klaras (bluas); Ili
egalas (samas, diversas, multas); "Mi feliĉas kun li" - ŝi
diris; La ĵurnalo plenplenas de novaĵoj;

pronomo: Li direktoras (studentas, estras, avas); Ili
amikas (najbaras, triopas); matenas; sunas; ventas;

adverboj: Necesas (eblas, indas, endas,
gravas, utilas, fruas, nepras, agrablas, facilas) okupiĝi pri
tio; Li enhejmas; La manĝilaro surtablas.

La verbaj derivaĵoj estas pli facilmovaj (tial ili ĝenerale estas parolataj kaj preskaŭ ne estas uzataj en la stilo oficiala), sed iam estas malpli certaj aŭ aldonas al la vorto iomete alian signifon:
La kampo estas verda , но La kampo verdas ;
Li aktoras en la Granda Teatro, но Al mi ne plaĉas, ke li ofte aktoras
(т.е. ведёт себя как актер; здесь лучше употребить aktorumas).

Oni povas derivi la verbon ankaŭ de la participo, anstataŭigante la malsimplan verban formon per unu vorto:
La patro manĝintas (= estas manĝinta), manĝintis, manĝintos; La filo manĝantas,
manĝantis, manĝantos; La libro legitas (legitis, legitos, legatas, legatis, legatos, legotas, legotis, legotos).

Sed la derivaĵoj estas tro komplikaj kaj oni uzas ilin treege malofte, precipe kun sufiksoj de aktivaj participoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 02:37:09

Terurĉjo:
Estimata 黄鸡蛋!
Mi aplaŭdas!
Kial vi tiom malofte aperas en la forumo?
sal.gif
Kiom malofte?
Oftege mi havas nenion por diri.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 04:39:57

黄鸡蛋:
Terurĉjo:
Estimata 黄鸡蛋!
Mi aplaŭdas!
Kial vi tiom malofte aperas en la forumo?
sal.gif
Kiom malofte?
Oftege mi havas nenion por diri.
Tiu estas malgaja. Ĝenerale mi havas ion. Verdire, mi estas virino kaj mia buŝo haltas neniam. rido.gif Ĉu eble, ankaŭ vi estas virino ? Bedaŭrinde, mi ne povas interpreti vian nomon kaj profilon ĉar mi ne konas la ĉinajn vortojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 10:20:57

黄鸡蛋:Oftege mi havas nenion por diri.
Ĉu vin nenio interesas?
Vi povas komenci novan fadenon, interesan al vi, pri viaj deziroj, interesoj, pensoj, esperoj. Ni ion enskribos tien, bonvolu ne dubi.

Amike kaj atendante,
Terurĉjo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 06:02:13

Terurĉjo:
Ni ion enskribos tien, bonvolu ne dubi.
Mi tre dubas, ĉu iu skribos ion se mi vere skribos ion pri la japanaj ludoj(komputilo-ludoj).
Mielo:Ĉu eble, ankaŭ vi estas virino ? Bedaŭrinde, mi ne povas interpreti vian nomon kaj profilon ĉar mi ne konas la ĉinajn vortojn.
Mi estas nur knabo!
Ĵus mi enskribis iun Esperantan en mian profilon. Vi povos kompreni tion.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-14 07:22:40

黄鸡蛋:
Mielo:Ĉu eble, ankaŭ vi estas virino ? Bedaŭrinde, mi ne povas interpreti vian nomon kaj profilon ĉar mi ne konas la ĉinajn vortojn.
Mi estas nur knabo!
Ĵus mi enskribis iun Esperantan en mian profilon. Vi povos kompreni tion.
Bone kara knabo 黄冠球 rido.gif Mi pensas, knabo havas interesajn pensojn kiun interesas la matematiko kaj la komputilo. Skribu kuraĝe ! rido.gif

Reen al la supro