Al la enhavo

kiel uzi participoj

de Matilda 69, 2007-marto-30

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-30 19:07:54

Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas

Alekso (Montri la profilon) 2007-marto-31 20:23:34

Matilda 69:Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Al mi ŝajnas, ke tio estas eble nur en Edo...

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-31 21:04:43

Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-31 21:53:30

mccambjd:
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Rusaj denaskuloj kaj malmultaj spertuloj jam uzas tiujn formojn por esprimi nuancojn de ia situacio: mi skribontis = mi estis skribonta, mi intencis ion skribi. Tio ne estas "mi skribos", ĉu ne?
Laŭ mia vidpunkto, por ne spertuloj skribi kaj paroli tiamaniere estas superflue.
Ni skribu kaj parolu kutime, mi petas.

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-31 21:55:33

mccambjd:
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Dum "Mi skribantas" ne estas prava Esperanto, mi kredas, ke oni povas kompreni vin. Mi kredas, ke ĝi estas bona ideo. Ido havas multajn bonajn ideojn. Eble, en deca tempo, homoj enhavigos la participon en oficiala Esperanto....

Frankouche (Montri la profilon) 2007-marto-31 22:09:04

Saluton okulumo.gif

Mi ne ŝatas la verbo "esti"

Esti tie, esti ĉi tie...

Mi ŝatus:

Mi estas skribante
Mi skribantas

...Mas skribante

-->Skribantemas

Sed mi ne sciias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-31 22:34:02

Frankouche:Saluton okulumo.gif
Mi ne ŝatas la verbo "esti"
Esti tie, esti ĉi tie...
Mi ŝatus:
Mi estas skribante
Mi skribantas
...Mas skribante
-->Skribantemas
Sed mi ne scias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...
Nu, Nu!
Mi estis = mis, sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
Ĉu vin maltrankviliĝas la meritoj de lingvokreantoj?
Krome, skribi "Mi estas skribante" estas erare.
Vi povas skribi: "Skribante, mi elpensis novajn regulojn de Esperanto". Aŭ "Mi estas, skribante la mesaĝon, kreanto de nova lingvo". Nomu ĝin ekzemple Frankido.
Malica mi estas.
Unue, ni mem devas evoluigi niajn lingvouzadojn, nur poste ion krei.
Alifoje, vin atendas idistoj.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-marto-31 22:52:45

sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
"Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".

La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-31 23:10:17

Frankouche:
sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
"Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".

La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn
Vi min certigis. Afiksoj ne estas vortoj, sed estas vortopartoj.
Vi ankaŭ povas skribi kiel vi ŝatas.
Bonvolu instrui min pri via lingvo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-31 23:22:30

Kara Frankouche!
Via lingvo multe similas al la rusa! Kial?
Ni, rusoj, povas paroli sen pronomoj. Niaj verboj havas ecojn de pronomo. Ankaŭ poloj preskaŭ ne uzas pronomojn.

Vi kreis malnovan manieron de konjugacio.

Mi proponas al vi ankaŭ pripensi uzadon de "-in" en viaj verboj. La rusa lingvo jam uzas tiun.

Reen al la supro