Al la enhavo

Tradukas kanton

de walkingonthesun, 2010-februaro-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

walkingonthesun (Montri la profilon) 2010-februaro-26 16:44:29

Saluton. Mi estas komencanto de Esperanto, kaj mi miris ĉu tradukis kanton korekta. Helpu?

Ĝimi Hendriks
Purpura Ĉikano

Purpura ĉikano ĉiom en mi cerbo
Lastatempe aĵoj ne ŝajnas la sama
Mi agas amuza, escepte mi ne scias
Ekskuzu min, dum mi kisas la ĉielo

Purpura ĉikano ĉiom ĉirkaŭ
Ne scias ĉu mi venas supren aŭ suben
Estas mi feliĉa, aŭ en mizero
Kio ajn ĝi estas, tio virino metas ensorĉo pri min

Purpura ĉikano ĉiom en miaj okuloj
Ne scias ĉu estas tago aŭ nokto
Vi estas batas, batas mian menson
Estas morgaŭo, aŭ sole la fino da tempo

Helpu min, helpu min
Mi ne scias
Ne daŭrigas kiel tio ĉi

Batas mian menson

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:05:22

Saluton!

walkingonthesun:Purpura ĉikano ĉiom en mi cerbo
Mi ne komprenas, kion signifas tio. Kio estas ĉikano? Mi ne trovis ĝin en ReVo.

walkingonthesun:Lastatempe aĵoj ne ŝajnas samaj
Memoru, ke ankaŭ al adjektivoj oni aldonu J-finaĵon, se temas pri pluraj aferoj. Krome, en la angla the same la vorto the ne estas logika. En Esperanto do estu neniu artikolo.

walkingonthesun:Mi agas amuze, escepte mi ne scias
La duan parton de tiu ĉi linio mi ne komprenas.

walkingonthesun:Ekskuzu min, dum mi kisas la ĉielon
Ne forgesu la akuzativon.

walkingonthesun:Purpura ĉikano ĉiom ĉirkaŭ
Tiun ĉi frazon mi ne povas kompreni.

walkingonthesun:Ne scias ĉu mi venas supren aŭ suben
Al la ĉeffrazo ne scias mankas subjekto. Krome, jen helpilo pri traduko de la angla if: Se vi povus, en la angla, anstataŭigi ĝin per whether, tiam uzu ĉu kaj ne se.

walkingonthesun:Estas mi feliĉa, aŭ en mizero
Ĉu tio estas demando? Se jes, necesas aldoni ĉu.

walkingonthesun:Kio ajn ĝi estas, tiu virino ensorĉas min
Ĉu uzi tiutio povas esti malfacila demando, sed antaŭ substantivo, al kiu rilatas la vorto, vi ĉiam uzu tiu.

walkingonthesun:Purpura ĉikano ĉiom en miaj okuloj
Mirigas min via ĉiama uzo de la vorto ĉiom (en la praktiko, tiu vorto malofte okazas), kiun mi ne klare komprenas.

walkingonthesun:Ne scias ĉu estas tago aŭ nokto
Vidu ĉi-antaŭe pri ĉu/se kaj pri la manko de subjekto en la ĉeffrazo.

walkingonthesun:Vi estas batas, batas mian menson
La anglan "present progressive" oni plej ofte tradukas per simpla AS-verbo, sen esti. Se oni ja volas uzi esti, la anglan sufikson -ing oni traduku per -anta.

walkingonthesun:Estas morgaŭo, aŭ sole la fino de la tempo
Oni uzas da nur post vortoj, kiuj montras nombron de io.

walkingonthesun:Helpu min, helplu min
Mi supozas, ke tio estis nura tajperaro.

walkingonthesun:Mi ne scias
Ne daŭrigos kiel tio ĉi
Ŝajnas al mi, ke vi volas montri ion en la estonteco. Krome: Oni daŭrigas ion, por ke tio daŭru.

walkingonthesun:Batas mian menson
Kiu aŭ kio batas vian menson?

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:34:40

darkweasel:Kio estas ĉikano? Mi ne trovis ĝin en ReVo.
Saluton darkweasel,

uzu ankaŭ "lernu!"-Vortaron rido.gif .

Ĉikano > ĉikani > 1. fari al iu malpravajn kontraŭaĵojn, malhelpojn, malagrablaĵojn; 2. tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi.

Amike
Klaus-Peter

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:36:34

Espi:
darkweasel:Kio estas ĉikano? Mi ne trovis ĝin en ReVo.
Saluton darkweasel,

uzu ankaŭ "lernu!"-Vortaro rido.gif .

Ĉikano > ĉikani > 1. fari al iu malpravajn kontraŭaĵojn, malhelpojn, malagrablaĵojn; 2. tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi.

Amike
Klaus-Peter
Dankegon. Nun mi trovas, ke ĝi estas ankaŭ en ReVo sub la kapvorto ĉikan/i.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:40:38

Mi pensas ke la bona traduko de "Haze" estas "Nebuleto"

walkingonthesun (Montri la profilon) 2010-februaro-26 18:12:22

Mi bezonas lerni pli antaŭ klopodanta traduki. Dankon pro la korektadoj, tamen. rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 18:20:42

walkingonthesun:Mi bezonas lerni pli antaŭ klopodanta traduki. Dankon pro la korektadoj, tamen. rido.gif
Nedankinde! Nur ne timu, el eraroj oni lernas! ridulo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-26 19:52:09

walkingonthesun:Mi bezonas lerni pli antaŭ klopodanta traduki. Dankon pro la korektadoj, tamen. rido.gif
Konsentite kun Darkweasel^^. Mi tamen scivolemas, kial vi uzis "ĉikano", kie vi trovis tiun tradukon de "haze"?

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-26 19:58:03

jan aleksan:Mi tamen scivolemas, kial vi uzis "ĉikano", kie vi trovis tiun tradukon de "haze"?
Li trovis ĝin en "lernu!"-Vortaro (en-eo), sed mi ĵus korektis la eraron.

Amike

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-26 20:08:31

Mi devas korekti min: to haze nomas ĉikani! (laŭ "LEO", "dictionaries.travlang.com" kaj "woerterbuch.info")
La substantivo haze nomas nebuleto.

Amike sal.gif

Reen al la supro