Al la enhavo

Mi perdis mian korektulinon, ĉu iu povas helpi min ?

de AURELIO, 2010-marto-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AURELIO (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:04:45

Mi sekvas meznivelan kurson de la 23a de februaro, "Ana rakontis".
Mia tre pacienca korektulino estis Erinja.
Sed de post hodiaù, mi ne plus trovis la nomon de mia korektulino, Erinja, en la listo !
Do mi ne plu povas daŭrigi la kurson kun ŝi !
Kion fari por denove trovi ŝin en tiu listo nur atingebla en la fenestro de tiu kurso ?
Dank al kiu povos helpi min !
Aurelio malgajo.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:12:59

Iru al la menuo - komunikado - uzantoj - serĉi
aŭ klaku ĉi tie.

AURELIO (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:20:38

horsto:Iru al la menuo - komunikado - uzantoj - serĉi
aŭ klaku ĉi tie.
Certe, Erinja estas en la generala listo, sed ŝi ne plu estas en la faka listo, videbla nur en la kurso "Ana renkontas". Do mi ne plu povas elekti ŝin por daŭrigi la korektojn kun ŝi. Ĉi-tiu estas mia problemo, ĉu pli klare ?
Eble iuj gekorektoj povas subite foriri sen antaŭaverti la lernanton ? Mi hezitas ŝanĝi, ĉar Erinja estis tre bona korektulino.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:27:49

Mi komprenas. Kial vi ne skribas privatan mesaĝon al ŝi kaj demandas ŝin, ĉu ŝi plu volas korekti?

AURELIO (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:33:37

horsto:Mi komprenas. Kial vi ne skribas privatan mesaĝon al ŝi kaj demandas ŝin, ĉu ŝi plu volas korekti?
Mi skribis privatan mesaĝon hodiaŭ frumatene, ŝi ne jam respondis. Sed, estanta "nova veninta" en "Lernu", mi timis ke mi ne bone komprenis la funkciadon de "Lernu".
Eble mi devas atendi pacience ... sed estas strange.

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-01 22:10:57

Se vi ne sukcesos atingi Erinja, vi rajtas elekti min kiel lingvohelpanton, mi preskaŭ ĉiam la saman tagon respondas, kaj kutime post kelkaj horoj.

AURELIO (Montri la profilon) 2010-marto-02 08:55:33

Rogir:Se vi ne sukcesos atingi Erinja, vi rajtas elekti min kiel lingvohelpanton, mi preskaŭ ĉiam la saman tagon respondas, kaj kutime post kelkaj horoj.
Dankon, ĉar mi ne sukcesis atingi Erinja. Do, mi akceptas vian proponon, del pli bonvenan, ke Kopenhago estas urbo fake interesa por mi!

AURELIO (Montri la profilon) 2010-marto-03 13:10:53

AURELIO:
Rogir:Se vi ne sukcesos atingi Erinja, vi rajtas elekti min kiel lingvohelpanton, mi preskaŭ ĉiam la saman tagon respondas, kaj kutime post kelkaj horoj.
Dankon, ĉar mi ne sukcesis atingi Erinja. Do, mi akceptas vian proponon, del pli bonvenan, ke Kopenhago estas urbo fake interesa por mi!
Erinja skribis al mi hodiaŭ. Ŝi estis vojaĝanta dum sia foresto. Ŝi eksplikis al mi la funkciadon de Lernu dum la gekorektulaj forestoj : ili povas halti ilian helpan proponon dum la foresto, kaj la gelernantoj povas elekti alian gekorektulon dum tia periodo (kaj poste okazeble).
La elekto estas libera, ĉiaokaze, sed mi pli bone komprenis la L-funkciadon !
Ankoraŭ mi dankas Rogir pro lia helpo.

Reen al la supro