Al la enhavo

Klingona lingvo

de MarCin83, 2010-marto-03

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2010-marto-03 20:54:05

Saluton al ĉiuj!

Hodiaŭ mi legis artikolon pri klingona lingvo en Vikipedio. Mi sciis ke klingona lingvo ekzistas kiel la lingvo de eksterteruloj en la fikcia mondo de Star Trek, sed, legante la artikolon, mi eksciis ankaŭ ke la lingvo ŝajne estas tre populara (ekzemple la pola vikipedio opinias ke klingona estas la dua plej populara planlingvo post Esperanto). La plej surpriza aĵo por mi estis ke Google havas klingonlingvan version kaj ke Deutsche Welle ("germana ondo", do la germana radioservo por eksterlando) havas interretan servon en tiu lingvo. shoko.gif
Kion vi pensas pri tio? Ĉu iu el vi jam studis iamaniere la lingvon, aŭ eĉ parolas ĝin?

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-03 21:16:57

Mi provis eklerni la alfabeton de la lingvo, sed ĉar ĝi estis farita por esti malfacila, mi ne ĝuis la lernon kaj haltis.

Mi ne kapablis prononci tlh, ekzemple. Aldone, la klingona alfabeto havas unu stultan econ: ĝi uzas devige la majusklan i kaj devige la minusklan L, (do "Il") kiuj estas tro similaj au eĉ egalaj en iuj tiparoj.

Mi konkludis ke mi ŝategas la simplecon de Esperanto, kaj mi ne lernos artefaritan lingvon, kiu estas intence malfacila.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-04 06:18:57

Mi havas hejme germana-klingonan vortaron-lernolibron, kaj unu fojon mi eklegis ĝin, sed jam la elparolo ŝajnis tro malfacila por mi. Mi neniam eĉ spektis Star Trek, do miaopinie, kial lerni ĝian lingvon?

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-marto-04 07:09:47

Ĉiu artefarita lingvo kiu estus malfacile lerni, ne taŭgas kiel internacia lingvo. Mi opinias kiel Marcuscf. Do mi ankaŭ preferas defor Esperanton.

Amike.

Dominique (Montri la profilon) 2010-marto-04 07:21:11

MarCin83:Hodiaŭ mi legis artikolon pri klingona lingvo en Vikipedio. [...] legante la artikolon, mi eksciis ankaŭ ke la lingvo ŝajne estas tre populara (ekzemple la pola vikipedio opinias ke klingona estas la dua plej populara planlingvo post Esperanto).
Nu, ne kredu ĉion, kion vi legas. Mi dubegas, ĉu la klingona estas tiom populara. Jes verŝajne multaj homoj aŭdis iomete pri la Klingona (tio, kio ĝi estas, ktp) ĉar Star Trek estas sufiĉe populara. Ĉu pli homoj aŭdis pri la klingona ol Esperanto? Mi ne scias. Sed preskaŭ neniu parolas ĝin. Eĉ la kreinto de la klingona ne parolas ĝin. Ĉu eble malpli ol 10 homoj vere parolas ĝin?

La klingona estas eble la plej parolata lingvo en nia galaksio, sed almenaŭ sur nia tero, preskaŭ neniu parolas ĝin.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-04 09:09:00

La pola vikipedio verŝajne malpravas, normale la lingvo post Esperanto estas Interlingua kaj Ido.

Tamen la Klingona estas populara, kaj povas esti ke en iu urbo (ekz en Usono) estas pli da klingon-parolantoj ol esperantistoj). Esti eĉ mito ke je la mondo estis pli da klingonparolantoj ol esperantistoj. Tio tutcerte ne eblas, konsiderante la granda diferenco da facileco.

La angla vikipedio montras ke la nombro de parolanto estas ne konata, sed tutcerta ĉifero datiĝas je 1996 kun 12 fluparolantaj homoj.

Laŭ mi, kelkdekoj, aŭ eĉ kelkcentoj da homoj estas ebla (kun bazaj konoj), sed ne pli.

ridulo.gif,

Abras (Montri la profilon) 2010-marto-04 16:01:00

Unu viro, "d'Armond Speers," provis instrui la klingonan al sia juna filo. Dum la patro parolis klingone al la filo, la patrino parolis angle. Tamen, Speers nesukcesis: li diris ke la lingvo ne havis sufiĉan vortaron -- ekzemple, li devis uzi "tio kio estas plata"-n antstaŭ "tablo"-n, kaj la filo malofte parolis klingone. Baldaŭ sia patro forlasis (eble tute vanan) projekton por reveni al nur angla.

Ĉu la lingvo estis tro malfacila? Nu, ŝajne, kiam la infano ja parolis, li uzis bonegan elparolon. Kaj li neniam intermiksis vortojn de la du lingvoj. Eble li komprenis, en sia malgranda cerbeto, ke "malvarmetaj" personoj ne parolas tian lingvon. rido.gif

Je du artikoloj el la revuo "Wired," kaj unu el "washington city paper" (ĉiuj kompreneble en la angla):
"Babble On Revisited"
"Dejpu'bogh Hov rur qablli!*"
"Klingon as a Second Language"

Ankaŭ ekzistas Klingonlingva Instituto, kvankam mi scias nenion pri tio.

Fakte, nek la lingvo aŭ "Star Trek" interesas min. Mi spektis la lastan filmon, kaj ĝuis tion. Sed mi kredas ke mi neniam spektas tutan episodon el la televido.

Redaktaĵo: Kiel oni diras esperante "geek"-n aŭ "nerd"-n?

trojo (Montri la profilon) 2010-marto-15 18:12:27

MarCin83:la pola vikipedio opinias ke klingona estas la dua plej populara planlingvo post Esperanto
Dubinde. Mi legis antaŭ ne longe, ke nur 20-30 klingonanoj scipovas tiun lingvon sufiĉe bone por konversacii normalrapide en ĝi. Nu... fakte, tiom estas 20-30 pli multaj parolantoj, ol kiom konversacie parolas la plejmulton da planlingvoj. Sed ĉu ne Ido kaj Interlingvao havas almenaŭ pli ol tridek konversacipovajn parolantojn?

Tamen, se "populara" ne temas pri nombro da parolantoj, sed pri nombro da tiuj, kiuj nur aŭdis pri la lingvo, la klingona nepre estas pli populara ol Ido kaj Interlingvao.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 12:33:11

Saluton

mi ĵus trovis tiun retpaĝon, kiu montras ke en 1999 estis pli malpli 100 parolantoj de la Klingona, el kiu 85% diris ke ili parolas iom pli bone ol "tre malbone".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 19:59:09

jan aleksan:Saluton

mi ĵus trovis [url=tiun retpaĝon]tiun retpaĝon[/url], kiu montras ke en 1999 estis pli malpli 100 parolantoj de la Klingona, el kiu 85% diris ke ili parolas iom pli bone ol "tre malbone".
La ligilo ne funkcias.

Reen al la supro