Al la enhavo

Mien kaj vien?

de Roberto12, 2010-marto-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-04 12:30:11

Mi freŝe vidis la vorton "vien" kiu signifis "al vi". La ideo estas ke la akuzativa sufikso implicas mocion. Mi opinias ke ĉi tio povas esti ĝusta sole-se "vie" = "ĉe vi". Ĉu "vie" = "ĉe vi" ? Mi kredas ke ne, do la vorto "vien" estu ne uzata.

Mi kredas ke la akuzativo de mocio ekzistas kun adverbo sole kiam tiu adverbo estas eje.

sergejm (Montri la profilon) 2010-marto-04 12:44:42

"Mie" signifas "laŭ mia deziro", sed ĉi tiu vorto ne estas rekomendinda. Kaj des pli "mien" ne estu uzata.

sergejm (Montri la profilon) 2010-marto-04 12:44:42

"Mie" signifas "laŭ mia deziro", sed ĉi tiu vorto ne estas rekomendinda. Kaj des pli "mien" ne estu uzata.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-04 13:30:58

Mien estas logika kaj komprenebla esprimo (kvankam mie ne montras lokon), sed ne tre bonstila. Al mi bezonas la saman nombron de silaboj, do oni uzu ĝin.

sergejm (Montri la profilon) 2010-marto-04 13:45:20

Se "mien" havu signifon, tiu estos ne "al mi", sed "al mia loko", t.e. "al mia hejmo", "hejmen al mi", tiam ĝi estos pli mallonga esprimo.

patrik (Montri la profilon) 2010-marto-04 15:02:12

sergejm:Se "mien" havu signifon, tiu estos ne "al mi", sed "al mia loko", t.e. "al mia hejmo", "hejmen al mi", tiam ĝi estos pli mallonga esprimo.
Mi ne konsentas. "mie" kaj "mialoke" estas malsamaj samkiel "al mi" kaj "al mia loko" estas tute malsamaj, do "mien" kaj "mialoken" estas ankaŭ malsamaj.

La -N ĉi-kaze estas por direkto, do "mien" sole povas signifi "al mi", aŭ pli precize, "direkte al mi".

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-04 18:33:32

Ĉiu persono havas malsaman teorion pri la signifo de "mie(n)" !

Reen al la supro