Al la enhavo

netbook?

de maratonisto, 2010-marto-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-09 15:52:52

Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook-on mi ne trovis.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-09 17:53:54

Oni eble povus uzi porteblega komputilo. Mi ankaŭ jam vidis netbuko, sed mi ne scias, ĉu ĝin konas multaj, kaj ĉu ĝi eble estas senutila neologismo (sed ĝis kiam iu montras utilan anstataŭaĵon, mi ne konsideros ĝin tio).

novatago (Montri la profilon) 2010-marto-09 19:09:25

maratonisto:Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook-on mi ne trovis.
La vorto notbloko laŭ mi ne indas por portebla komputilo ĉar "notebook" nur estas stulta komerca vorto kiu intencas sed ne atingas ekspliki, kia komputilo estas ĝi.

Okazas same al "netbook", kies laŭvorta traduko estus retlibro sed kompreneble, tiu vorto estas neakceptebla. Multe pli bona estus retkomputileto kvankam se ne necesas ekspliki, kia komputilo ĝi estas, portebla komputilo denove taŭgus.

Kompreneble, tio ĉi nur estas opinio.
Ĝis, Novatago

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-09 20:44:46

Mi opinias ke netbook estas nur komerca slogano, oni ne bezonas tiun vorton. Tio simple estas malgranda tekokomputilo (aŭ portebla komputilo).

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-09 20:47:51

En la Komputeko mi trovis:

notebook (computer) (subst.) tekkomputilo ;
notbloka komputilo

subnotebook (subst.) tekokomputileto

Subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.

Zeme (Montri la profilon) 2010-marto-16 19:25:31

maratonisto:En la Komputeko mi trovis:

notebook (computer) (subst.) tekkomputilo ;
notbloka komputilo

subnotebook (subst.) tekokomputileto

Subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.
komputeko.net estas bona ideo ke mi tre ŝatas ridulo.gif

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 13:40:40

kial ne uzas retlibro? lango.gif

Sed se tio absurdas, "retkomputilo" bone aŭdiĝas.

R2D2! (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 16:32:53

walfino:..."retkomputilo" bone aŭdiĝas.
Hm, nun preskaŭ ĉiuj komputiloj estas enretaj (eĉ poŝtelefonoj), do mi ne kredas, ke tio funkcius.

—Ilhuıtemoc

jchthys (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 18:31:39

Mi uzas "tekkomputileto" (kaj mi opinias, ke "Tekkomputileto estas tekkomputilaĉo"!).

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 18:50:29

jchthys:Mi uzas "tekkomputileto" (kaj mi opinias, ke "Tekkomputileto estas tekkomputilaĉo"!).
Dankon, sed ni ne bezonas ripeton de tiu ĉi vorto ĉie en la forumo en ambaŭ malnovaj fadenoj, kiuj temas pri tio.

(Jen la alia fadeno pri "netbook")

Reen al la supro