Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-23 22:03:52

...
Maro estas grandioza. Maro! Bone, bone, kiam oni naĝas, ŝipiras, rigardas - ĉiam. Cetere estas tute alia afero pri marbanejo homabunda... Ĉion forgesi mi povas. Tie homo estas bagatela ekzisto. Viroj, inoj, ĉiuj for, for! Surnaĝi sur ondoj - tio estas tre bona, ĉu ne?

Sed iufoje tedo kaptas onin. Sammaniere ondas, ondiĝas, ondresaltas; ondoj, ondoj... Nur ripeto. Vi diras, homoj ankaŭ tiaj? En neula senventa tago ĝi donas malĝojon neesprimeblan. Supozu; kiam ege blovas, mi sola staras sur marbordo sablokovrita.

Mi inklinas laŭte krii kontraŭ la furioza ondaro. Printempa maro iom stranga, ĉu? Tamen ĝin vidi mi soife deziris. Ha, mi ja ĉirkaŭ duonjaro estadis for de la maro.
...
海洋是壮丽宽广的,啊,大海! 当人们常常在游泳、航行、眺望的时候,好的,太好了...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-25 07:55:58

...
Mi pasigis la lastan libertempon sur Monto Kooya. Ĝi jam sufiĉe vulgariĝis. Monto ĝi ne estas, jes, urbeto. Budaismon mi ne ŝatas, nek komprenas, sed templa atmosfero iomete al mi plaĉis.
Mi adiaŭis ĝin la sepan de aprilo; fino de la libertempo. Kelkaj tagoj malrapide fluis. Tiam mi tre deziris hejmeniri. kial, mi ne scias. La sento estis forta, fortega. Mi neniel povis ĝin venki.

"La patro min vokis telegrame."
Mi trompis la mastrinon de l' loĝejo. Al la lerejo neniun anoncon. Ĉe la stacio mi hazarde kaptis vagonaron al Nagoya. Dio aŭ diablo min favoris; en Nagoya kaj en Tokio mi ne bezonis multe atendi. Malfrue en tiu vespero mi atingis mian domon. La maro de la patrovilaĝo altiris min, aŭ la "hejmo"? Aŭ Nara elpelis min? Mi ne scias...
...
我在Kooya的山上,度过了最后的假期...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-26 20:20:27

...
Mi vigle eniris la domon. En ĝi regis silento. La patro kuŝante legis gazeton. La patrino kudris ion. Granda surprizo! Al mi ŝajnis. Tempeton ili nenion diris. Post minuto la patrino ekdemandis kun hezito.
"Ĉ...ĉu vi malsukcesis en la ekzameno?"
Ba! kia sensencaĵo!

"Tute ne."
Mi respondis mallonge.
"Pro ia malsano?
Iom da trankvilo al ŝi survizaĝiĝis.
"Nenia."
Tiu ĉi respondo, mi supozas, sonis indiferente-malvarme.

Ŝi rigardis min kun mieno demanda kaj malkvieta. La patro tute senĝene legadis. Sed kio estis en lia koro?
Nur diablo ĝin scius.
Glacian silenton mi rompis per la sekvaj vortoj unutonaj:
"Mi revenis, ĉar mi deziris."
...
我顺利地进入房间,里面很安静。爸爸在躺着看杂志,妈妈在缝着什么...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-27 21:16:11

...
Ho, tiama esprimo de la patrino...
"Ĉu ĝi la vero? Vi povas ĵuri, ke alia kialo absolute ne estas?"
Mia respondo estis sen vorto.
"Vi-kaprica, arbitra... Kian pretekston vi prezentis antaŭ instruistoj? Ĉu vi ne hontas kiel...kiel studentino? Ne pensas pri la patro, vi sendankulo?"

Eksciinte ke neniu grava kaŭzo ekzistas, ŝi komencis riproĉi-prediki per virina multparoleco.
Mi penis nenion aŭdi. Tamen la oreloj malbenitaj.
Fine ŝi konfesis.
"La najbaroj diros ion kaj alian tuj kiam ili vidos vin."

Jes, konfeso! Aĥ, mi scias, kiaj estas tiuj scivolemaj, babilemaj, kalumniamaj. Vi, urbano, tion ne povas supozi. Ili ĉiuj konas, ke mi lernas en la kolegio. Morgaŭ diversaj demandoj bagatelaj ĝenos la gepatrojn. Se mi estus hejme neniofara, ili murmurus, ke mi estas ftiza, kaj...
...
啊,母亲那样多的表示...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-28 22:22:18

...
"Patrino, ĉu onidiro tiom vin embarasas?"
"Ne por mi, sed por vi. Mi timas, infano mia, ke ilia malbondiro vundos vin."
"Tio estas mensogo! Vi amas nur vin mem. Se vi, patrino, vere min amus, lasu min. Ĝi estas plej dankinda por mi."

"Ne parolu tiel, mia. Ankoraŭ juna vi estasss, tial tia opinio al vi venas. Mi diras, estas plej bone, ke mi lasu vin."
La hejmo malvarma. La maro jam senĉarma, la maro, kion vidi mi tiel deziris.
La patrino petis, petegis, ke mi akceptu ŝian vorton.

-Neniu najbaro rimarkis min reveni, ĉar malfruege en tiu vespero mi rikiŝo-veturis de la stacio ĝis la domo. En la vilaĝo oni kutimas frue fermi la pordon.
Mi kapjesis obeeme.

La sekvas tagon mi ne montris min el la ĉambreto plej interna. La patrino iris al la stacio Kisarazu kaj ordonis ke oni venigu rikiŝon en la venonta frumateno.
Estis stranga tago. Neniu eksterordinara sento en mi. Vesperiĝis... mateniĝis.
...
“母亲,人们的传说妨碍您那么多吗?”...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-29 22:27:47

.....
Dum la restado mi eĉ unu vorton ne interŝanĝis kun la patro.
Ĝuste je la 4-a kaj duono alvenis rikiŝo. Ekestis disputo inter mi kaj la patrino pro bagatelaĵo
Mi mute envagoniĝis.

Kun kolero
For de l' hejmo
Grinco ju pli
Medito des pli.
Sur la vagono
Fermiĝas okuloj.

La unua vagonaro, en kiu mi estis, ekveturis je la 5-a. Post du horoj alvenis Ryoogoku'n. Sekve mi devus rekte iri al Tokio-stacio, tamen ne faris. Unu horon poste mi trovis min promenanta Aoyama-tombejon. Kvieta loko ĝi estas. Mi subiris ĉerizfloran tunelon belegan. Sekvis piediro sur strato Sinzyuku.

Ho, granda homamaso. Homoj, homoj, homoj. Kial tiel multe? Kiom el ili sentas ĝojon vivi? Havas meriton vivi? Paŝante kun la okuloj sur antaŭenirantaj dorsoj, mi pensis, se mi pafus, la kuglo tra la brusto de la unua, al la dua, tria...al multaj preskaŭ samtempe. Mi ligus ilin per drato tra la truoj kaj ĵetus en maron...
...
在逗留期间,我甚至没有与父亲交流一句话...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-30 23:04:48

...
Al la Hospitalo Matuzawa -por eviti miskomprenon mi klare deklaras, ke mi iris ne kiel krompersono. Tie ankaŭ nebule floris ĉerizarboj. Freneziĝi estas tre feliĉe por si mem. Mi estas egoisto. Mi bone memoras, kiam mi imitis frenezulon antaŭ amikinoj.

Tio estis ankaŭ en printempo. Ili ege surpriziĝis, timis, ĉar ili kredis ke mi efektive ekestas freneza. Kia agrabla momento!! Mi imitis, nur imitis, tamen...
Mi staris antaŭ la hospitala pordego, poste rondiris ĉirkaŭ ĝi. La gardisto ne malhelpis.

Mia mieno estis ordinara, mi supozas. Antaŭ homo, kiu ne elperdas racion, eĉ pordo de frenezul-hospitalo ne malfermiĝas. Kiam krepuska vualo sin etendis, mi kotori-kotori-suriris ŝtonŝtuparon de Templo Kentyoozi. Sur teron apud sonorilturo mi glue sidiĝis. Morte laca mi estas.
...
去往Matuzawa医院-为了避免误会,我清楚地表示,我去那里不是局外人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-31 21:18:24

...
Kvankam soifa, mi ne kuraĝis iri kuirejon por peti akvon. Mi gape sidis kvazaŭ idioto. Ho bone, aperis bonzo. Estis bela junulo kun balailo.
"Ĉu vi ne bonvolus doni tason da akvo al mi?" La bonzo metis la balailon ĉe la turon kaj iris returnen.

Baldaŭ li reaperis kun arĝenta pleton sur kiu estis glaso plena de kristala akvo. Ha, kiel glacie malvarmega, bongusta! Ĉu floroj ne falis en la glason, vi diras? Unu belan bildon tamen banalan vi povas prezenti antaŭ vi, se vi malatentas mian tiaman animsenton. Fantazio de frenezulino? Ne, tute ne.

Tiun nokton mi balance veturis laŭ Tookaidoo-linio. Malsaton mi sentis, ĉar mi vagadis la tutan tagon senmanĝe. Mi havis sufiĉe da mono, sed volis nek iri manĝovagonon nek montri la vizaĝon el fenestro por voki vendiston.
...
虽然口渴,我没敢去厨房求水喝...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-01 21:10:39

...
Post tempeto mi rememoris, ke la patrino donis al mi ion verŝajne manĝeblan. Rapide mi ĝin malfermis; estis "yookan" en granda peco. Tuj mi ekmanĝis kaj manĝis preskaŭ senkonscia. Kiam la duono malaperis, subite forta malagrablo min atakis. Neesprimebla ĝi estis.

Abomeninda dolĉego en la buŝo, stranga maso en la stomako, -bone, se nur tiel estus! Rezulto pro kaŭzo tute foriĝis, nur restis malpura fluidaĵo en mi. Nihilismo? Ne, pli ol. Io, io plenkaptis min. Nek stari, nek sidi mi ja povis. Kiel mi dezirus movegi min sovaĝe! Aĥ, mi volus distranĉi min mem.

Pasis minutoj. Mi rigardis eksteren kun la mentono sur la fenestra sojlo. Ĉie regis nokto. Mallumo. Absoluta. Neniu lampeto homdoma. La vagonaro certe kuris sur kamparo. Ĉu vi scias ke fumo elĵetata el la lokomotivo estas fajro?
Mi ekstaris por iri necesejon, tiam mi vidis timigan lunon-el kiu kvazaŭ gutis sangeroj.
En la paketo mi havis tri skatolojn da kaltimono.
...
一小段时间后,我回想起,母亲给了我一点可能吃的东西...
rideto.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-02 22:31:16

...
La vagonaro haltis, "Hamamatu, hamamatu," mi aŭdis laŭtan voĉon de stacioficisto. Abrupte stariĝis maljunulo, kiu ĝis nun dormadis antaŭ mi. Li aĉetis lunĉon, tuj komencis manĝi. Ha, en tia noktomezo!
Kun terura bruo la vagonaro trapasis la ferponton sur Lago Hamana.

Al mi reviviĝis la akvo malklara nigre-blua, apud kiu ni iam vagis.
Preskaŭ ĉiuj el la pasaĝeroj estis en dormo. Naŭzaj, harozaj kruroj maldece eligitaj, malstreĉa vizaĝo-haŭto lavata sub lampolumo, duone malfermitaj buŝoj lacigitaj.
Se en mia vidkampo sin trovus infano, kiu dormas kun naiva vizaĝeto, la afero supozeble irus alidirekten.

La homoj, pri kio mi supre menciis, forte spronis mian senton. Mi jam eniris lokon seneliran.
Kiel virinoj faras por endormi, mi sidiĝis kun la kapo inter fenestro kaj seĝapogilo...
Aĥ, amikino, vi rekte rigardas min? Mia parolo iom sentimentaliĝis. Transen mi kuru.
...
列车停下来,“Hamamatu, Hamamatu," 我听见车站工作人员大声喊道...
senkulpa.gif

Reen al la supro