Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-24 21:36:52

...
Kvankam ne favorita de profunda dormo, li longe restis surlite. Tia vivo rezultigis lian dikiĝon, malgraŭ tio ke li senĉese havis zorgojn. Frotante la barelan ventron aŭ mezurante la manartikon, li timis, ĉu ankaŭ lin atakos apopleksio, de kiu mortis lia patro, ĉe kiu mono sciis nur eliron.
Ju pli riĉa grase, des pli malriĉa mone!
-Ĉu estas ridinda ironio?

4

Estis premvarma mateno en la malfrua somero.
Nagai vekiĝis el malagrabla dormeto atingita per adalino, kiun li elpetis de l' sola bofrato, apotekisto, kaj ĉiunokte uzis. Ĵus batis la oka. Poŝtaĵo, ŝajne porpropaganda, maldiligente altiris lian manon.

Sed ekvidinte dorsan flankon de l' koverto, li mienis "!?", ĉar la sendinto kun la titolo de membro de Tokia Urba Konsilantaro nomiĝis Ogata kinzi, samkiel, se lia memoro ne eraris, lia samvilaĝano, kunludinto de lia mortinta frato.
...
他长时间逗留在床上,但沉睡地不好...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-26 08:33:38

...
El ĝi aperis protokolo pri urba budĝeto kun lia kritiko, kiu komenciĝas per "karaj elektantoj!"
Ĉu vere ili estas unu sama homo, aŭ nur samnomuloj? Sed strage, ke Nagai ĝis nun eĉ ne rimarkis la nomon, dum la elektado, kiam ĉiu kandidato freneze sin prezentis.

Releginte la koverton, li komprenis, ke s-ro Ogata loĝas en M-strato, kiu formis en la antaŭlasta oktobro, okaze kun H-strato, kie loĝas Nagai.
Tagmeze li vizitis la mastron de najbara sakevendjo, faman politikmaniulon. Tiu, kvankam forirota, klarigis al li, ke s-ro Ogata estas unu el la potencaj konsilantoj kaj ke li mem alte taksas la hodiaŭan kritikon.
...
关于城市预算的调查报告来自它那里,及他的评论开始用亲爱的选举人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-26 21:10:42

...
-Sed, amiko, kie li naskiĝis?
-Ha, tion mi eĉ scias, -la mastro gaje ridis, -sed pro kio vi tian demandon prezentas?
-Pro nenio... -ial Nagai ne respondis simple kaj grimacetis signife.

-Nu, mi havas rimedon! -la bonkora mastro frapis la genuon kaj alvokis internen.
-Hej, Omatu! alportu la Sinjoran Nomaron, kiu troviĝas en la dekstra tirkesto de la skribotablo.
Nu -li stariĝis -mi devas rapidi.
Serĉu vi mem. Bonŝancon!
...
-但是,朋友,他是在哪里出生? -哈,我甚至也不知这事...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-27 22:56:56

...
5

Juna servisto kun fortika korpo esplore rigardis al Nagai, de l' kapo ĝis la piedoj, kaj malafable diris:
-Jes, la sinjoro estas hejme, sed nur matenon, ĝis la oka, li akceptas ordinarajn vizitantojn. Krom tio, novulo sen ies prezento...

Sur lia vizaĝo oni povis legi, ke li bone scias, kiun li enkonduku kaj kiun ne.
Eĉ la vorto "samvilaĝano" havis nenian aŭtoritaton por ĉi junulo.
-Mi petas, petegas tutkore, ke vi nur anoncu min al li, kiel mi jam ripetis. Alie mi restos ĉi tie ĝis li aperos.

Li ekvidu min, tiam ĉio solviĝos!
La servisto sentis ĉe li nevenkeblan persiston, iris internen.
En la luksa antaŭĉambro...
S-ro Ogata, malgrasa, tamen ŝajne energia, plurfoje sulkigis la frunton, ĉar la gasto kun vizaĝo ŝvitanta tro detale-enuige paroladis.
...
一个强健的年轻服侍役,从头到脚查看着Nagai, 不客气的说道...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-28 21:30:26

...
-Vian rememoron pri l' "kara" vilaĝo mi iam aŭskultos, -fine la mastro malpacienciĝis.
-Ĉu ne pro alio vi venis hodiaŭ?
Ankoraŭ kelke da minutoj.
-Aha-ha-ha-ha! Mi komprenis: vi postulas, ke mi donu al vi laboron!
-Mi nur petas, sinjoro, sinjoro...

-Sed vi ne scias, kiom da talentaj, eĉ junaj homoj suferadas senlaborecon? Kion faru mi, maleminenta?
-Ne ŝercu, sinjoro! Precipe en la urba oficejo la konsilantoj havas ĉian rajton, oni diras. Multon mi tute ne deziras, nur povi manĝi... Krome inter vi kaj mi ekzistas speciala rilato...

-Speciala rilato? Aha-ha-ha-ha! Vi diregis! Jes, mi scias: mia mortinta patro multe kreditis al la via, kiu ne repaginte forlasis la vilaĝon, kaj eĉ ne unu fojon skribis al li.
-M-mi petas... -Nagai tute konfuziĝis.
...
-我将在某时听到你的对于“宝贵”村庄的回忆...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-30 22:10:34

...
-Ne maltrankviliĝu! -intence indulge ridis Ogata -, ĉar tio rilatas nek al vi, nek al mi. Nun ankoraŭ unu afero: en la vilaĝo mi estis via subulo. Sed ĉi tie en Tokio tia malnova hierarkio jam ne povas stari...
-Kie vi loĝas? -Subite la konsilanto ŝanĝis la temon, kvazaŭ hazarde.

-Eble mi jam aŭdis de vi, sed forgesis.
Ŝanĝo de lia tono levis la kapon de Nagai, kiu ĝis nun senhelpe luladis la karierpriskribon sur la genuoj.
-En H-strato mi loĝas, sinjoro, de Yodobasiku.
Tiumomente la okuloj de l' konsilanto strage ekbrilis, kvandam tion Nagai ne vidis.

-De kiam?
-Jam dudek jarojn, en la sama domo!
-Ĉu?
Li ekprenis lian skribaĵon, legis.
Nagai sentis la silenton premega.
-Ni estu denove amikoj! -Ogata prezentis la manon.
-Petoli mi kutimas, pardonu!
...
-请安静一些!Ogata 打算宽恕地笑道,—因为,那事关系不到你,也关系不到我...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-01 10:45:41

...
-Pro financa malfacilo, -komencis li serioze -oni en la urba oficejo absolute ne dungas. Sed se vi efektive devas labori, mi iel klopodos por vi, ĉar ja ni havas specialan rilaton.
-Dankon, sinjoro, mi petas... Mi dankas, mi dankas!

-Nagai preskaŭ stariĝis de l' seĝo.
-Sed por fariĝi normala oficisto oni devas esti pli juna ol 40-jara, kaj krom tio sukcesi en ekzameno. Ĉu vi povus, ha?
Nagai flate ridis responde.
-Do, nur kiel "provizora laboristo". Ĉu eĉ nur kun tio vi konsentas?

-Kun plezuro! Sed... -Li hezitis.
-Ĉu mi praktike laboros per muskoloj?
-Kompreneble! -Ogata majstre ridegis.
-Laŭ la aspekto vi eĉ taŭgus por ano de terorista bando kiel la servisto timis! Sed por laboro nur per mana muskolo!
-li vortŝutis lin. -Vi skribos, kaj skribos kiel antaŭe.
...
由于财力困难,他认真开始寻找,-在市内的办公地点绝对不雇人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-02 10:41:15

...
6
Pasis tagoj. Nenia sciigo de li. Ankoraŭ unu semajnon, kaj Nagai devus freneziĝi. Ĉu Ogata malsukcesis aŭ maldiligentis? Se jes, por kio en la mondo Nagai toleris tian ofendon de tiu, kiun li antaŭe ne sinjorumis?

La tokianaro sin koncernis pri la ĝenerala striko de tramistoj, kiu okazis pro tio, ke la aŭtoritato decidis viktimigi ilin por moderigi financan deficiton. Sed li ŝvebis super tio. Venku la strikantoj aŭ la direktoraro!

Tio neniom tuŝos lin. Tramoj iru malrapide, elreliĝu, aŭ eĉ koliziu! Li devis esti hejme. Sed li enviis strikrompantojn, ĉar ili povis povis gajni 4 enojn tage. Ankaŭ li volonte veturigus, eĉ se oni ĉirkaŭbatus. Se li nur scipovus... Sed antaŭ kaj post ĉio lin tutan okupis la demando, ĉu li havos laboron aŭ ne?
...
几天过去了。他没有任何消息。一周过去了,Nagai 将要疯了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-03 08:36:23

7
Ekstere furiozis la tifono, sed en li nur ĝojo.
Li deziregis krii al iu ajn: "Oni ree donis okupon," kaj rakonti la unuan impreson en la Urba Oficejo, kien li hodiaŭ iris alvokite. Sed ve, eĉ la edzino jam estis ronkanta, ĉar li, kun mandato en la poŝo, vizitis konatojn, poste drinkejon, kaj tro malfrue venis hejmen.

Li do sin kuŝigis sur la lito, kiun mem aranĝi li jam kutimis ses monatojn.
En li kvazaŭ estis du homoj.
Unu, konscia, admonis lin: Dormu, dormu! Vi ne devas morgaŭ malfrui, eĉ se pluvos lancoj!
Sed la alia ebriis, kantis-dancis kaj ne volis eĉ fermi la okulojn. Antaŭ li aperis-malaperis la imponaj vizaĝoj de la konsilanto kaj la nova superulo.

2,3 enoj (taga salajro) x 30 + 20 enoj (pensio) > 70 enoj (antaŭa monatsalajro)!!
S-ro Ogata diris: Feliĉe vi estas viro. Juna belulino akiras nur 30 enojn, kvankam ŝi laboras samkiel vi kaj krome erotik-servas!
Labori de l' sepa kaj duono ĝis la deksepa estos penigi, tamen nenion fari multe pli. Tute sen libera tago! Sed post du monatoj du fojojn ĉiumonate...
台风在外面咆哮,然而他的心里就是高兴...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-05 06:04:17

...
Li ankoraŭ postgustumis la sakeon kaj postĝuis la rondajn ŝultrojn kaj korpan varmon de la kelnerino, kiun li tenis en la brakoj -tian kareson neniu el la edzinoj ricevis de li -aŭdante radioraportadon pri la tifona katastrofo en Okcidenta Japanio.
Maldormemo, terura maldormemo!

Li eklumigis kaj enrigardis la ujon de adalino per malklaraj okuloj. Ŝajnis, nur iomete estis, ĉar li, kredante, post la intervido kun la konsilanto, ke li baldaŭ liberiĝos de la "neŭrastenio", ne plu petis la bofraton.
Ptn-ptn-ptn...

La gutado, rimarkite de neniu el la familio, ankoraŭ kelkajn horojn ritme daŭris, dum la terura naturo furiozis en la senhoma ĉirkaŭaĵo. Sed ĝi malfortiĝis fine, iĝis kvieta.
Jam komencis tagiĝi. Agrabla tagiĝo post la tifono. Freŝa aŭtuna sunlumo salute penetris en la malgrandan domon, kie trankvile dormis tri spirantoj kaj unu kadavro...sub ties kapo kuŝis plata la atesto pri enoficigo.

(El Esperanta Literaturo, nov.-dec. 1935)
他还品尝过了日本米酒,享受了女服务员温暖的体温和魅力的园肩...
senkulpa.gif

Reen al la supro