Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-06 08:29:10

Historieto de Japana Literaturo

1. Yamato-Epoko (661 a.K. -709 P.K.)

Kiam homoj ekestis sur parto de nia terglobo, jam devis ekĝermi primitiva praliteraturo neskribita. Mitoj, legendoj kaj historiaj rakontoj ĉiuj estas primitivaj formoj de l' literaturo. Kaj ili estis nur buŝe transdonataj de maljuna generacio al la juna, ĝis homoj elpensis literojn.

Tiam ekestis literaturo skribita sur pergameno, papiruso, tegolo aŭ bambuaj splitoj. Poste homoj faris paperon kaj la literaturo estis konservata en libroj.
Kompreneble la japana gento havis neskribitan primitivas literaturon jam ekde sia ekesto, ĉar ĝi ne posedis literojn.

Koreanoj la unuan fojon transplantis la ĉinajn literojn en Japanujon en la jaro 285 p.K. kaj post tiam japanoj uzis ilin.
Sed bedaŭrinde ofte okazis konflikto inter potencaj korteganoj kaj multaj valoraj skribitaj kronikoj aŭ dokumentoj de l' registaro kaj aliaj forbrulis en civilaj militoj.
...
日本文学的历史
1. Yamato-时期 (公元前661年-公元后709年)
在我们地球的一部分开始有人类的时候...
shoko.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-06 22:58:45

...
Ĝis nun japanoj posedas KOZIKI kiel la plej malnovan libron de la gento, kiun kompilis Oono Yasumaro laŭ la rakonto de Hiedano Are ordonite de Imperiestrino Gemmjoo kaj kies ellaborita manuskripto estis prezentita al la trono en 712 p.K.

De 285 ĝis 712 eble troviĝis sufiĉe abunda kvanto da literaturaĵoj skribitaj, sed ni ne posedas plu. Kompreneble ni havas unu nur kelkajn fragmentajn restaĵojn faritajn en tiu tempo, sed ili ne estas menciindaj en tia historieto.

KOZIKI, ĉine "skribo de malnovaĵoj", enhavas priskribon pri historiaj okazaĵoj dum pli ol mil jaroj en tri volumoj kiel la titolo montras. La unua volumo havas abundon da mitoj, rakontoj pri herooj kaj interpopolaj legendoj kaj odoras artan aromon.
...
直到现在,日本人拥有《KOZIKI》, 这个民族最古老的一本书...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-08 08:34:01

...
La unuan fojon la kompilinto donis fiksitan skribitan formon al la rakontoj transdonitaj de buŝo al buŝo dum multaj generacioj. Ĉar la libro estas skribita per ĉinaj literoj, la priskribo devas esti iomete tordita por esprimi rakontojn de japanoj (inter la ĉina lingvo kaj la japana troviĝas granda diferenco), sed tamen poezioj preskaŭ perfekte konservis sian originalan figuron.

La enhavitaj ĉ.110 poemoj diversspecaj, inter kiuj oni trovas formon de utao, estas naivaj, sinceraj kaj amindaj. Jen kelkaj ekzemploj:

Yamato-
Centro de l' lando.
Yamato-bela
De montoj verdaj
Centoble ĉirkaŭita.
Imperiestro Zinmu

En la mezo de l' fojro
Kiu sur la ebenaĵo
Sanesasi- Sagam brulis,
Ho l' kara pensis min.
princino Ototatiban

(En Sagami malamikoj volis fajre mortigi ŝian militirantan edzon-rim. de l' trad.)
...
第一次,编辑者,向在世代口头相传故事给了固定的写作形式...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-09 08:04:43

...
KOZIKI, rakontas al ni diversajn flankojn de senbrida vivo de antikvaj japanoj. Tie oni vidas primitivas animismon, bravajn tamen sovaĝajn batalojn, kruelajn venĝon, fragmentojn de politika stato, belajn amaferojn kaj eĉ senmetaforan seksaĵon ktp. Sed la tutan volumon kovras hela koloro - simpla gajeco de la tiamuloj.

Krom KOZIKI ni ricevis de niaj prapatroj ankaŭ kelkajn heredaĵojn, kiujn mi ĉi tie al vi prezentos.
NIHONSYOKI, ĉine "skribaĵo pri Japanujo", finverkita en 720 de kleruloj kun Princo Toneri kiel ĉefo laŭ la ordono de Imperiestro Temmu, estas oficiala historio skribita tute ĉine, dum KOZIKI japane kaj ĉine per ĉinaj literoj.

La scenoj de l' du libroj estas preskaŭ samaj, kaj oni kutimas mencii ilin kune. Sed entute NIHONSYOKI multe superas KOZIKI kiel dokumento de kultura historio sed tute malpli valora kiel pura literaturo.
HUDOKI, ĉine "skribo pri la naturaj trajtoj" -nun restas nur parteto, kvankam apartenanta al historia geografo, enhavas literaturajn mitojn kaj tradiciojn.
...
KOZIKI, 向我们讲述了古代日本人无拘束生活多种多样性的侧面...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-10 20:41:30

...
HORITO, japane "preĝaj vortoj", kiujn malnovaj japanoj legis antaŭ dioj, ĉefe prapatroj kaj naturoj, ĉe diversaj festoj, spegulas tiamajn ideojn de l' nacio kaj utilas por studo de "ŝintoismo", sed artvidpunkte oni ne povas alte taksi, ĉar ĝi, kiel rita literaturo, estas superreala, formala kaj kategoria, kvankam havanta aspekton belan, lertan kaj grandiozan.

Jen reĝe brilas MANYOOSYUU, ĉine "kolekto de miriado da vortoj", estas ne nur esenco de japana antikva poezio, sed ankaŭ unu el la elstaraj literaturaj produkktoj de japanoj. Tiu ĉi ampleksa utaaro, kvankam oni ne estas certa, kiu aŭ kiuj, kiamaniere, kiam ĝin elfaris, enhavas 4173 utaojn, 262 longutaojn kaj 61 sedokaojn, dum ĉ. la 5-8a jarcentoj.

La verkintoj konsistas el 560 viroj kaj 70 virinoj, inter kiuj troviĝas provincaj neeminentaj geviroj, kvankam la ĉefaj personoj apartenas al la kortego. Utao evoluinta el suprediritaj poemetoj ĉi tie atingis sian supron kiel liriko. En pli malnova periodo de MANYOOSYUU utao ankoraŭ havis spontanean karakteron, sed en pli nova oni jam estis plene memkonscia pri la utaarto. La plej famaj utaistoj:
...
HORITO, 是一句日语祈祷时的用语,在古时日本人常在祖先和大自然的神灵面前,诵读使用...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-11 21:14:09

...
Kakinomoto-no-Hitomaro(en la fino de la 7a jarceto) -kortega utaisto, supozeble la unua literaturisto en Japanujo. Lerta en precie lirika longutao, li per bela kaj grandioza esprimo iufoje priploris la ruinon de l' antaŭa ĉefurbo, alifoje admiris bravan figuron de sia ĉasanta mastro-princvo, kaj jen vojaĝante alvokis flame al la edzino postlasita.

Yamabe-no-Akahito -ankaŭ kortega utaisto, kiun kaj Hitomaro'n oni nomas "duo". Kun delidata koro li kantis kvietan flankon de l' naturo.
Yamanoe-no-Okura -karakteriza utaisto de homa vivo, kiu, tamen klera, suferadis malsanon kaj malriĉon.

En "dialogo de malriĉulo" li plendis kontraŭ maljusteco de l' naturo kaj socio, kaj per realisma plumo priskribis mizeran staton de l' homa vivo kaj senkoran agon de provinca registara reprezentanto, dum aliaj, precipe korteganoj, ĉiuokaze admiris sian tempon.
...
Kakinomoto-no-Hitomaro(公元7世纪末)—宫廷短诗作家,可能猜测为,日本国内的第一位文学家...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-12 21:22:16

...
Tiel nomataj "manyoo-utaoj" fine maturiĝis kaj montris eĉ simptoman de kaduko. Sekve la vojo pli malsupren? Se ne, alidirekten... Ni vidas tion tuj poste.
De iu epoko ĝis la komenco de Heian-epoko oni havis kelkajn antologiojn de ĉinlingvaj poemoj kaj prozoj verkitaj de tiamaj inteligentuloj, nome imperiestroj, princoj kaj korteganoj..

-Tio estas rekta enkorpiĝo de ĉinmanio. Tamen aŭ pozitiva aŭ negativa influo de la ĉina literaturo daŭris ĝis Meizi-epoko, kiam oni la unuan fojon importis eŭropan literaturon en japanan.

2. HEIAN-EPOKO (709-1192)

Nobelfamilio Huziwara ĝuis absolutan prosperon en la ĉefurbo Heian. La provincojn oni lasis senkulturaj. -Kian literaturon produktis tia epoko?
...
如此,被称为“manyoo-短诗”最终成熟起来,甚至表现出将消失的症候...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-13 21:45:20

...
Unuvorte "nobelan", sen dubo! Cetere ĉi tendenco jam regis en Yamato-epoko kiam firmiĝis politika centralizismo. Nobelaro en Yamato-epoko, tamen, estis vigla reprezentantaro de l' popolo, dume tiu en Heian-epoko -matura kaj dekadenca klaso por si mem.

Plie 1) komunikado kun Ĉinujo. pere de kiu japanoj enprenis kontinentas kulturon, malvigliĝis en tiu epoko kaj jen kial internaciecon de japanoj pli kaj pli anstataŭis nacieco-insulaneco.
2) meze de l' epoko politiko de Huziwara-anoj kolektis klerajn virinojn en la kortegon.

3) nove elpensiĝis japanaj literoj flekseblaj. -Nu nova formo de l' literaturo? Kiel mi diris, oni jam trapasis prosperan stadion de momenta liriko. Do devis ĝermi kaj flori proza literaturo kun elemento iom pripensa kaj objektiva.
...
一句话,“高贵的”,不怀疑!...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-15 03:45:39

...
Sed ĉi tie antaŭ ol eniri prozan kampon, ni unue vidu la kampon de utaoj.

A. Utaoj
En la jaro 905 vidis mondon utahistorie epokfara KOKIN-SYUU, ĉine "malnova kaj nova kolekto de utaoj", kiun kompilis kvar homoj "ordonite de l' imperiestro".

Plej okulfrapa karakterizaĵo de ĉi antologio estas "intelektismo". Vi devus ofte demandi, ĉu ili utais per cerbo anstataŭ per koro?

Eĉ okazis, ke nur sprito formas utaon.
En tiama utaista rondo tondradis la nomo Ki-no-Turayuki, kiu estas unu el la kompilintoj de l' utaaro kaj fama verkisto.
...
但是,在这里进入散文范围之前,我们首先将看到短诗的世界...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-15 22:22:41

...
Utao fariĝis eleganta ludilo por korteganoj, sed tiamuloj absolute adoris KOKIN-SYUU'n kaj sekve aperis multaj ĝin imitintaj antologioj. Krom kelkaj briletantaj geutaistoj, nur ĉe la fino de la epoko vivis freŝa utaisto nomata Saigyoo, vaganta bonzo, kiu tre amis la naturon.

B. Rakontoj (Monogatarioj)
ISE-MONOGATARI, "Ise-rakontoj" kaj YAMATO-MONOGATARI, "Yamato-rakontoj", verkitaj ambaŭ komence de l' epoko, havas nomon "uta-rakontoj", ĉar ili estas aroj da rakontetoj kun utaoj kiel centro.

ISE-MONOGATARI, aminda verketo formita per fragmentoj el la vivo de unu viro pasia, estas aŭtobiografio, oni supozas, de Ariwara-Narihira, arda nobelo-lirikutaisto. YAMATO-MONOGATARI konsistas el multaj tradicioj.
...
短诗成为了宫中大臣们的雅致玩物...
*【俳句】日本的一种短诗,以17个音为一首,首句5个音,中句7个音,末句5个音。
senkulpa.gif

Reen al la supro