Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 00:40:31

...
Nin interesas la fakto, ke ankaŭ en ĉi kampo kreskis komika aĵo popola samkiel en la utaa kampo. Al tiu oni donis nomon "senrjuo", ĉar la reprezentanto de ĝiaj verkintoj estas Senryuu, kiu havis genion por satire trafi la homan koron per volgara materialo.

C. Noveloj
Komence de la epoko noveloj estis instruaj kaj klerigajn por la popolo, sed la tendenco skribi figuron de la socio aperis ĉe Asai Ryooi, kies ĉefverko tamen estas OTOGIBOOKO(1666), aro da fantomrakontoj adaptitaj el ĉinaj, kaj ĉe Ihara Saikaku(1642-1693), hajkisto, faris grandan salton.

Saikaku kondensigis en siaj unuaj verkoj ian vivon de novaj burĝoj. Kian? -Firma feŭdismo ankoraŭ brutigis ilin per severa politiko, sed ekonomia potenco jam sin trovis en ilia mano. Por kio monon elspezis ili malkleraj?
...
我们感兴趣的这个事实,在短歌的土壤上,同时也产生了幽默滑稽的东西...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 22:20:48

...
Ja nur por karna deziro! -Seksafero, kiu nobele vualita en Heian-literaturo kaj religie premita en Kamakura- kaj Muromati-literaturo, ĉi tie ekis superflui kiel torento.

KOOSYOKU-ITIDAIOTOKO, "Unua Amaĵisto" (1682), estas ĉeno da spertoj de seksa vivo kun virinoj kaj viroj (pederastio) de Yonosuke (Mondulo). Li dum 54 jaroj ekde sesj araĝa fariĝis intima kun 3017 virinoj al Virina Insulo kune kun 7 amikoj-amaĵistoj en ŝipo Amaĵo.

KOOSYOKU-ITIDAIONNA, "Unua Amaĵistino" (1686 )-Diversaj seksaferoj seninterrompe sin sekvis dum la heroino spertis preskaŭ ĉiujn flankojn de ina vivo tiama, nome dezina, kudristina, korteganina, vulgarmuzikistina, publikulina ktp.
...
果然,仅仅为了肉欲的要求...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 22:19:01

...
Yonosuke ĉiam senlaca kuris al reala plezuro aktive, sed ŝi, ŝajnas, vole-nevole falis en kotan abismon por vivi kaj fine fariĝis bonzino vidinte en templo, ke tieaj 500 araĥanoj havas vizaĝojn kvazaŭ de ŝiaj viroj. Ĉi tie ekvidiĝis sinesploro al amaĵista vivo kaj eĉ eta patoso.

KOOSYOKU-GONIN'ONNA, "Kvin Amaĵistinoj" (1686), de multaj ŝatata konsistas el kvin memstaraj noveloetoj. Ne same al aliaj du ĉi tiu temo estas amo iomete platona de juna paro.

Post la jaro 1686-a kiam la registaro malpermesis eldoni amaĵan novelon, Saikaku ŝanĝis materialon -unue al urbana vivo monavida ("Kalkulado en Koro", "Japana Ĉiama Trezortenejo" k.a.), due al samuraja, sed ĉi tie la akra plumo videbla en la amaĵaj noveloj fariĝis plene obtuza krom en samseks-ama sceno, ĉar samuraja vivo ja estis fremda por li mem.
...
Yonosuke 总是不知疲倦地跑向活跃的现实乐趣中,但是她认为...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 21:53:11

...
Ezima Kiseki(1667-1736) al ni montras tipajn karakterojn de tiamaj gejunuloj per la verkoj "FILA KARAKTERO" kaj "FILINA KARAKTETO".
Realisma(ne en severa senco) sintenado kiun havis Saikaku, Kiseki k.a. estis nevigle transdonita en"malĉastej-novelo".

Kompreneble malĉastejo ne forgesis okupi sidejon en multegaj verkoj ĉiepokaj, sed tie ĉi oni esprimis ĉefe malĉastejan vivon per geviraj interparoloj kaj laŭdis ŝikan dandon aŭ mokridis stultan kampulon. Fama estas Santoo-Kyooden(1751-1815), kiu elmontris sian talenton ankaŭ en historia novelo.

Dum la tempo, la posta parto de l' epoko, kiam spiris Kyooden, novelo donis maturan frukton en Edo, kie loĝis multe da eminentuloj lin enhavantaj.
Zippensya-Ikku(1766-1815)kaj Sikitei Sanba havas nomon "komiknovelisto". La ĉefverko de Ikku estas "VOJAĜO SUR KRURA ĈEVALO TRA TOOKAIDOO, en kiu du optimistoj faris komikajn malsukcesojn naivajn ĉie dum longa vojaĝo.
...
Ezima Kiseki(1667-1736)用作品‘儿子的特点’与‘女儿的特征’向我们展示了,那个时代青年人的典型特点...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-13 23:28:50

...
"POPOLA BANEJO" kaj "POPOLA BARBIREJO" de Sanba devas esti alte taksitaj ankaŭ kiel moderna novelo realisma. En banejo kaj barbirejo japana popolo teniĝas plej senceremonie. Tial la aŭtoro kaptis tieajn interparolon de multspecaj homoj kaj al ni aludas figuron de "vasta vivo".

Pli poste komik novelo intencis trompi enulon de vivo per ŝerco cerbumita kaj fariĝis malsana literaturo en la dekadenca periodo disfalonta.
Dekadencismo sin trovas ankaŭ en erotikaj noveloj. Tiam gevirojn mirinde absorbis "KAMPARA GENZI", verkita de Ryuutei Tanehiko(1783-1842), kiu, tre bele ilustrita, estas adapto de fama, klasika "Rakonto GENZI".

Tamenaga Syunsui(1789-1842), plaĉis al tiamuloj precipe per "PRINTEMPO DONAS FLORON", kie belan viron nomatan Tanziroo ĉirkaŭis multaj virinoj kaj post amaj bataloj unu el ili fariĝis lia leĝa edzino kaj aliaj -kromedzinoj. Tanehiko kaj syunsui ambaŭ estis punitaj de l' registaro pro la tro erotika priskribo kaj baldaŭ mortis.
...

Sanba 的“人民的浴池”和“人民的理发馆”是时髦的现实主义小说,应被给予很高的评价...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-14 22:13:12

...
Erotikeco estas ĉefa tendenco de tiama novelo sed ni povas trovi malan ekziston okulfrapan. Tiu nomiĝas Takizawa Bakin(1767-1848), kiu, de iuj malŝatata kiel "komizo de la registaro", tamen fariĝis tre populara dank' al moraleco, heroismon kaj precipe lerta strukturo.

Li, energia, faris multajn verkojn, kies materialojn li prenis ĉefe el historiaj rakontoj kaj ilin vestis per simpla marlkoncepto "bono kaj malbono ambaŭ havas nepran repagon". Plej supera literaturo estas TINZENIYUMIHARIZUKI, sed oni ege amis "BIORAFIO DE 8 HUNDOJ DE SATOMI",

la plej ampleksan verkon en Japanujo, en kiu superhoman rolon ludas por restarigi sian mastran familion ok herooj, kiuj naskiĝis inter hundo kaj virino kaj simbolis ok moralajn normojn.
...
那时代小说的主要倾向于爱情性质的,但我们也能发现吸引眼球的相反存在...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 22:37:44

...
Ĉi tie, en la kampo de historia romano, mi denove ripetu la nomon Kyooden kiu estis instruanto de Bakin sedd poste de li perfidita.
Jam tro malfrue por sin turni al la mezo de l' epoko, ĉu ne? Sed legantoj, mi devas, iomete, mencii Ueda Akinari(1732-?), kiu alifanke estis utaisto kaj klasikisto.

En la ĉefverko UGETU-MONOGATARI, el 9 noveletoj, li skribis timigajn kaj misterajn aferojn. Sur malluma monto interparolis homo kaj mortinto, ie obsedis viron voluptema serpento en virina aspekto, aliloke tremas skeletiĝanta bonzo sankta kiun kaptis samseksa amo...

La materialoj eble troviĝas en la klasikaĵoj japanaj kaj ĉinaj sed la aŭtoro ilin plene faris siaĵoj.

D. Dramliteraturo
Oni ĝuis "ĵoruron", kiu, sinteza arto, konsistas el vortoj, muziko kaj marionetoj. Komence la skribaĵo por tio estis tute simpla kaj kruda kun brava heroo kian tre amis tiamuloj senkleraj, sed la apero de Tikamatu Monzaemon(1653-1724), donis egan progreson al ĝi.
...
在这里,在历史小说的范畴里,我重新重复Kyoodend的名字...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-16 22:41:40

...
Ankaŭ li energion konsumis per verkoj samtendencaj al tiuj de l, antaŭuloj. La plej populara estis "KOKUSENYA MILITIRAS", kiu, tamen tre absurda, povis plene instigi la popolon admiri, surpriziĝi, ridegi kaj larmi. Li samtempe direktis sian plumon al urbana vivo kaj literature sukcesis.

Eĉ en tiu ĉi kampo li, varmkora idealisto, beligis realon kaj prenis "amon" kiel ĉeftemon. Geamantoj, precipe urbano kaj publikulino, plej ofte aperas sur la scenejo kaj faras "sinzyuu" (kunsinmortigo de amanta paro.) En la unua verko SONEZAKI-SINZYUU li tre simple igis geamantojn sinzyuu'i pro rabita mono.

Sed antaŭen! -En MEIDO-NO-HIKYAKU, "Kuriero el Alia Mondo", patra amo ankaŭ ludas gravan rolon, kaj en la plej fama SINZYUU-TENNOAMIZIMA, Osan larmopetas publikulinon Koharu, amatinon de ŝia edzo, ke ŝi aprtiĝu de li.
...
他也费了很大的精力,写出来与前人同样倾向的作品...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-17 22:56:38

...
La amo edzina kaj patrina de Osan kortuŝas Koharu'n, tial ŝi mensoge lin perfidas. Indignas, koleras li, eĉ malĝojas, fine larmas antaŭ la edzino. Tiu ĉi tre amas lin, devas konfesi...

Estas malseka la tero kiun por la lasta fojo tuŝas li kaj Koharu en la nokta vualo..." ONNAGOROSI-ABURAZIGOKU, "Olea Infero" havas karakteron de soci-tragedio; ĉi tie estas skribitaj: procedo ĝis hommortigo de junulo, kiu fariĝus kanajla pro hejma cirkonstanco, kaj amoj de l' duonparto kaj patrino al li.

Enami Kaion sukcesis skribi iom raciajn virinojn ekster flora malĉastejo. Pli poste Takeda Izumo, kiu mem movis marionetojn, donis dramecon al prezentado de "ĵoruro", jen pro kio liaj verkoj ankoraŭ tenas sian vivon.
...
Osan 的妻子和母亲的爱,感动了Koharu, 因此她用谎言脱离他...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-19 22:33:28

...
"Ĵoruro" komencis kadukiĝi, ĉar unuflanke ĝi mem pli kaj pli fariĝis muzika "kanto-ĵoruro", kaj aliflande leviĝis "dramo" en vera senco. La refreŝiga ĵorurverkisto nomiĝas Tikamacu Hanzi, kaj la lastan brilon ellasis Hiraga-Gennai kiu estas senbrida veniulo, novelisto kaj sciencisto.

Kabuki-teatraĵo jam de antaŭe ekzistis, kaj tikamatu Monzaemon ankaŭ skribis dramojn por tio. Meze de l' epoko en Osako kaj Edo aperis multaj dramistoj kiuj faris varmbedon por Turuya Namboku(1754-1829).

Tiu ĉi gajnis popularan favoron man' en mano kun la famaj aktoroj kiam kabuki-teatraĵo ĝuis sian floradon en Edo. Lia reprezenta verko estas YOUTUYAKAIDAN, "Aperaĵo en Yontuya". -Iemon havis malbelegan edzinon Oiwa.
...
“Ĵoruro”开始衰退,因为一方面它自己越来越作音乐的...
senkulpa.gif

Reen al la supro