Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-14 01:29:08

ESPERANTO KAJ DEMOKRATIO

Verda Majo

Kion vidis en Cara Rusio la juna sentema Zamenhof? Avantaĝon de l' judoj, -kaj eble ankaŭ perfektan senrajtecon de l' popoloj inkluzive la grandrusan. Ĉu ĉi ĉio iel diferencas de l' agoj de l' germanaj kaj japanaj invadistoj?

En la koro de Zamenhof flamis furio kontraŭ la despotoj, buĉistoj, aspiro al la paci[go, familiiĝo de tuta homaro. Li kreis Esperanton dezirante ke ĝi utilu por la egaleco kaj sendependeco de ĉiuj nacioj grandaj aŭ malgrandaj, fortaj aŭ malfortaj.

Do, denaske kaj nature Esperanto estas demokrata, antifaŝista, kvankam tiutempe oni ankoraŭ ne uzis tian esprimon. Sed, supozu: kiel kurba ĝi fariĝus, se dum la kreskado ĝi ne laŭirus la vojon demokratan?
...
世界语与民主政治
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-15 00:08:16

...
Feliĉe, la saĝa kaj amoplena Zamenthof tre frue deklaris, ke li nur estas ĝia kreinto, li havas nenian rajton nek privilegion por ĝi, ĝi apartenas al la popolo ĝin uzanta, kaj ĝi evoluu inter ili.

Jes, Esperanto ne estas propraĵo de Zamenhof, sed de l' publiko. Oni ne bezonas nek devas blinde obei kaj alteniĝi al la vortaro kaj stilo. Esperanto ne estas rusa nek angla nek eŭropa, ĝi estas internacia.

Tial ankaŭ ni orientaj esperantistoj havas rajton kaj devon aktive antaŭenpuŝi la vovadon. Kaj efektive ni tion faris kaj estas faranta.
...
幸好,聪明而充满爱心的柴门霍夫,很早就宣布...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-16 03:22:58

...
Ne malmultaj homoj mokasla homaranismon de esperantistoj kiel utopian. Kompreneble, se sur la tero mankus la bazo kaj oni penus konstrui ĝin, ĝi estus simpla fatamorgano. Sed kiu nel la homecaj homoj kontraŭus la realiĝon de l, homaranismo? Nun vidu, la situacio tagon post tago fariĝas malprofite al la faŝistoj.

Ĉu vi povas forgesi la grandioazajn vartojn ĉe la konferenco de l' reprezentantoj brita , usona kaj sovatia: "Poste la molndo estos kiel unu familio demokrata"? Tiel ja diris la vivantaj, la plej superaj plitikistoj de l' hodiaŭo! La homaranismo estas demokratio ne en unu regno, sed en la tuta mondo, inter la nacioj.

Esperanto estas tutece demokrata. Do la Hiltleranoj konsekvence malamikas al ĝi. Post ilia pereo, nome post finiĝo de tiu
ĉi milito la demokrata Esperanto en la demokrara mondo trovos sian bonan grundon kaj kreskos pli rapide kaj riĉe. Por tio tamen necesas nia konstanta pli pena laboro, ĉar neniu venko mem venas al ni.

(El lernilo de Esperanto n-ro 11-12; nov., dec. 1943)
...
不少人嘲笑世界语者的好人类一员主义象乌托邦一样...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-18 02:32:31

MALFELIĈO DE L' DEMOKRATA MONDO

Verda Majo

-Mi kaptiĝis de neeldirebla stranga sento, kiam mi aŭdis la japanan lingvon tute nature elfluantan el la buŝeto de miaj infanoj -Diris s-ro S, fama verkisto, kiu en la lasta jaro venigis sian familion el Ŝanhajo.

Similan ankaŭ mi speritis. Antaŭ nelonge mi konatiĝis kun kelkaj junuloj el "Manĉurio". Min mirigis tio, ke ili parolas en la japana lingvo kvazaŭ denaska japano.

Efektive ĝi estas nenio mirinda, ĉar jam pasis 13 jaroj de post la Manĉuria afero, kaj de elementa lernejo ĝis universitato ili ricevis sisteman edukadon de japanaj regantoj. Alveninte ĉi tien la junuloj kun bedaŭro konsciiĝis ke ilia nacia lingvo estas sub ĝenerala nivelo.
...
民主政治世界的悲哀...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-19 01:22:39

...
Tiu ĉi problemo estas pli ĝisfunda en Koreio kaj Formoso, ĉar almenaŭ sur la kapoj de "Manĉurio" kaj Nankina registaro troviĝas ĉapo de "sendependa regno". La plejmulto de l' novaj generacioj koreaj kaj formosaj eĉ ne povoscias sian patran lingon.

Kvankam mi ne scias pri tiu ĉi flanko en la landoj okupitaj de Hitleraj armenoj, la afero eble staras same. La faŝistoj ne kontentiĝas ĝis ili plenumos perfektan superregon ne nur militan, politikan kaj ekonomian, sed ankaŭ kulturan kaj idean. Sekve la lingva politiko prenas neignoreblan lokon en ilia tagordo post armita okupo.

Dum kelka tempoi de post la eksplodo de Lugouqiao-evento la japana registaro mone subtenis la peresperntan propagandon por "justeco" kaj "praveco" de l' invadago. Tamen ne tro rapide konkludu, ke ili aprobas Esperanton.
...
这个问题是彻底的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-20 01:04:10

...
Unuvorte, por la celo ili ne elektas rimedojn. La ideo de la internacia lingvo kaj faŝismo estas du kontraŭaj objektoj nenielo akordigeblaj. En "Manĉurio" la regantaro sloganas "harmonion de l' 'kvin nacioj'", Kaj en kelkaj universitatoj kunlernas, eĉ kunvivas japanoj, ĉinoj, koreoj, Mongoloj kaj blankrusoj.

Al kies nacio apartenas la lingvo komune uzata inter ili, oni ja ne bezonas demandi. Ĉu ili ankoraŭ kuraĝus ĉi tie citi la problemon de la internacia lingvo?

La faŝistoj kredas, ke ne la estonteco ilia lingvo fariĝos monda lingvo. Tio estus prava, se ilia ambicio superregi la tutan terglobon realiĝus. èsed la homaro ne povs toleri. Per sia ruĝa sango oni pruvas, ke tia intenco, tia ambicio nur estas fantazio de l' barbaristoj.
...

一句话,为这个目标,他们没有选择一些方法...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-21 04:42:40

...
La proksimiĝanta Sanfranciska Kongreso fiere simbolas la lastan bategon de l' demokrata tendaro al la faŝista. Inter la kunvenontaj kvardek regnoj troviĝas grandaj kaj malgrandaj, fortaj kaj malfortaj.

Pluraj povis leviĝi el sub la hufoj invadistaj dank' al helpo de l' aliancaj armeoj. Diversflanke la reciprokaj rilatoj estas sufiĉe komplikaj. Sed ĉe ili ne ekzistas venkintoj kaj venkitoj, nek mastroj kaj sklavoj.

Demokratio - ĝi estas unusola aŭtoritato kiu povas decidi kaj regi ĉion kaj ĉiujn.
kunvenos reprezentantoj el kvardek regnoj. -tio neeviteble pensigas pri lingva problemo. Anglan lingvon certe komprenas pliparto de l' ĉeestantoj.
...
近期的旧金山大会有力地象征着,民主政治倾向对于法西斯分子最近的打击...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-22 02:45:51

...
Tamen nur "pliparto", kaj neniel "ĉiu". Kaj tiun ĉi "pliparton" oni dedvas multe rabati se ni limas ĝin per tiuj kiuj povas klare publikigi sian opinion en la angla lingvo.

Supozu, ekzempli, etiopa reprezentanto parolas en sia lingvo, oni devas pin interpreti en kvardek lingvojn por perfekte komprenigi.
Kia ĝeneco kaj malŝparo de l' tempo!

Krome, en efektiveco tio ja estas neebla. En la kapoj de tiuj famaj politikistoj, militistoj, diplomatoj k.t.p. verŝajne neniam aperas la lingva problemo.
...
然而,仅仅是大部分...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-23 03:36:01

...
Ĝi certe estas nur unu el la flankaj detaloj. La epoko postulas ilin konsiliĝi pri aliaj pli gravaj kaj urĝaj aferoj.,Se la estontecon de l' hmaro decidus sole la Kongreso kaj famuloj, ni pli ne citus la problemon de la internacia lingvo.

Tamen la nova mondo estas demokreta, ĝi apartenas al la popoloj. Verdire, la Sanfranciska Kongreso estas nenio alia ol la kristalo de l' batalo kaj volo de l' popoloj, kja la ĉeestantoj nur reprezentas ilin.

La nova jarcento estas popola. Ne nur aferojn enlandajn sed ankaŭ internaciajn decidos la popoloj mem. Ili ne volas devigi sian lingvon al alia nacio, nek ŝatas esprimi sin per alies lingvo. Ĉe ili ekzistas nenia kondiĉo kontraŭi la neŭtralan kaj demokratan internacian lingvon facile lerneblan.
...
它无疑仅仅是来自侧面的一个细节...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-24 05:59:46

...
Esperanto estis, estas kaj eble estos ofte rigardata kiel utopia objekto. Ĉiu idealo suferas malbonan sorton prenate por fantazio de tiuj arogantaj "realistoj" kiuj havas miopan okulon. Ni neniam revas ke en iu tago iu ajn registaro deklarus akcepton de Esperanto. La popoloj devas batalakiri kion ili volas ĝui. Libero donata ne estas vera libero.

Kiam la tuta tero estas ŝirmita de ruĝa sango, la verda stelo ne povas brili. Ni tamen daŭrigu nian penadon. Ĉu demokratoj povus ignori la lingvan problemon, dum la faŝistoj energie plenumis sian proppran linvan politiion?

Neposedo de neŭtrala internacia lingvo estas malfeliĉo de l' demokrata mondo. Francio, Hungario, Ĉekio, k.a., en kiuj prosperis Esperanta movado antaŭ la Hitlera invado, jam reviviĝis. Do, post certagrada stabiliĝo de l' situacio tieaj kamaradoj denove partoprenos nian vicon aktive, se ili ne estis heroe sin oferintaj en la batalo kontraŭ nazioj aŭ kruele buĉitaj de tiuj barbaristoj. Ni kredas, ke dum la mallumaj doloraj tagoj ili ne nur ne perdis fidon al Esperanto, sed male pli fortigis ĝin.

10, aprilo.

(El Esperanta Revuo n-ro 1; 15, maj., 1945)

Tuta Fino
...
世界语过去是,现在是,将来也可能是...
sal.gif

Reen al la supro