Al la enhavo

Sekse egaliga lingvaĵo

de darkweasel, 2010-marto-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-11 13:40:22

Saluton!

Lastatempe min ĉagrenegas, en la germana lingvo, formoj kiel Schüler und Schülerinnen (= lernejanoj kaj lernejaninoj) - iafoje kontraŭ la literumaj reguloj mallongigata al *SchülerInnen. Tion faras ĉefe inistoj, kiuj opinias, ke tio estas pli egalrajtiga. Jam la unua vido komprenigas al racia homo, ke estas tute male: Tiel la bazaj formoj (kiuj germane povas esti jen neŭtraj, jen viraj) ekhavas ĉiam viran signifon, kaj do la inaj vortoj fariĝas devenantaj de la viraj! Mi nomas tian lingvaĵon Innenismus ("innenismo"). Estus pli bone uzi la bazformojn neŭtre, ĉar tiel vere ekestas egaleco!

Konsekvencaj innenistoj devus, por la vorto "urbestrokonsilisto" (la germana vorto por "urbestro", Bürgermeister, laŭvorte signifas "burĝomajstro"), uzi *BürgerInnenmeisterInnenberaterInnen. Tion oni devus laŭtlegi Bürger- und Bürgerinnenmeister- und meisterinnenberater und Bürger- und Bürgerinnenmeister- und meisterinnenberaterinnen. Mi ne ŝercas. (Certe, kaj burĝoj kaj majstroj kaj konsilistoj povas esti inaj kaj do devus esti innenismigataj! Estas alia temo, ke bonŝance neniu konsekvence parolas pri "burĝ(in)majstroj".)

Mi ne volas eterne plendi pri la aĉeco de tio en la germana. Min interesas, ĉu tiaj aferoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Priskribu iom la situacion en via lingvo, kaj diru vian opinion pri sekse egaliga lingvaĵo.

P.S.: Laŭŝajne eĉ en Esperanto ekzistas io tia. En la lernu!-a Vorto de la tago de la 6a de marto 2010, aperas la jena difino:
DUNGI

Interkonsenti kun laborist(in)o, servist(in)o aŭ oficist(in)o, por havigi al si ties servadon laŭ difinita salajro:

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-11 15:39:28

Mi tute konsentas kun vi.
En mia denaska lingvo. la itala, oni uzas la bazformojn neŭtre.

Mi ne tro ŝatas la redundancan formon ekz.
"Kollegen und Kolleginnen" aŭ
"Genossen und Genossinnen" aŭ
"Börsenspekulanten und Börsenspekulantinnen" aŭ
"Straßenbahnfahrer und Straßenbahnfahrerinnen".

sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-11 16:26:31

Eddycgn:
Mi ne tro ŝatas la redundancan formon ekz.
"Kollegen und Kolleginnen" aŭ
"Genossen und Genossinnen" aŭ
"Börsenspekulanten und Börsenspekulantinnen" aŭ
"Straßenbahnfahrer und Straßenbahnfahrerinnen".
Por mi, "ne tro ŝati" estas maltroigo. Mi absolute ne plu povas aŭdi tiajn formojn!!!

Krome necesas pripensi, ke ial ĉe negativaj terminoj ĉiuj uzas ĝuste la neŭtran formon. Parolante pri teroristoj, idiotoj kaj ŝtelistoj, nur malofte iu uzas Terroristen und Terroristinnen, Idioten und Idiotinnen, Diebe und Diebinnen. Ili konservu tiun ĉi kutimon kaj vastigu ĝin al ĉiuj tiaj vortoj!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-11 20:58:42

@darkweasel
varŝajne tio ekzistas nur en Germanio, dankon al la feministo movado.
"Feministen und Feministinnen" ! rideto.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-11 21:01:46

Ĉi tie estas artikolo pri ekzakte tiu temo en la portugala lingvo:

sexismo-na-linguagem

La aŭtoro diras ke ne eblas uzi viran kaj inan formojn kune, ĉar oni forgesus pri kio oni parolas en la mezo de la ripetado "X-o kaj X-ino".

Li ankaŭ diras ke en la portugala lingvo (same kiel Esperanto), estas la ineco, kiun oni privilegias, ĉar:

se oni diras "la brazilaninoj", oni parolas ekskluzive pri inoj, kaj se oni diras "la brazilanoj", oni parolas pri ambaŭ seksoj. Do, la inoj estas privilegiataj, dum la viroj devas kontentigi sin per la ĝenerala (neŭtra) vorto!

Do mi, viro, sentas min malbone ĉar la inoj havas propran finaĵon kaj la viroj havas neniun? Mi kredas ke ne. Tamen, mi ja ŝatus havi manieron diri "la brazilaniĉoj", kiam mi intencas paroli nur pri viroj. Mi ne volas iĉigi la tutan lingvon, sed kelkfoje tiu sufikso estas oportuna.

Mi (sam)opinias ke ni ne devas lasi ke Esperanto sekvu la tendencon diri "X-o kaj X-ino", ĉar tio estas teda esprimo kaj igas la radikojn pli virecaj. La plej bona tendenco estas uzi la plejmulton da vortoj neŭtre, kiel rekomendas PMEG.

R2D2! (Montri la profilon) 2010-marto-12 01:59:01

marcuscf:... ni ne devas lasi ke Esperanto sekvu la tendencon diri "X-o kaj X-ino"...
En Esperanto tio eble ne okazos, danke al la vorteto “ge-”

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-12 17:19:08

marcuscf:Tamen, mi ja ŝatus havi manieron diri "la brazilaniĉoj".
Ĉu "la brazila viroj" aŭ "la viraj brazilanoj" ne sufiĉas?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-12 17:45:53

horsto:Ĉu "la brazilaj viroj" aŭ "la viraj brazilanoj" ne sufiĉas?
Mi ankaŭ konsentas.
Bonvolu ne tro kompliki nian simplan lingvon!

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-12 19:10:54

Mi pensas ke ne, ĉar viroj eble ne inkludas infanojn, sed estas bone ke por vi sufiĉas.

Aldone, tio ne estas komplikigo, tio estas simpligo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-12 19:21:47

Mi iam ja ŝatis *-iĉ en mia komencanteco, sed hodiaŭ mi opinias, ke la adjektivo vira sufiĉas.

Brazilano estas neŭtra vorto. Se oni volas montri la sekson de la brazilano (kion oni en la plimulto de okazoj ne volas!), oni uzu por inoj brazilaninoina brazilano aŭ ion similan, kaj por viroj kaj knaboj - vira brazilano. (Iuj uzas virbrazilano tiaokaze, kaj tio estas korekta, sed mi ial ne tre ŝatas tian kunmetaĵon.)

R2D2!: La afikso ge- estas tute superflua (kvankam ne malĝusta) ĉe neŭtraj radikoj. Mi ne povas kompreni, kial iuj diras Saluton, geamikoj, kvankam amiko jam estas neŭtra vorto. (Laŭdire eĉ jam okazis esprimo kiel amikoj, amikinoj, geamikoj kaj geamikinoj, kio tre ridigas min.)

Reen al la supro