Al la enhavo

Teksto por filmeto pri la irlanda lingvo, Ĉu vi povas kontroli??

de irishpolyglot, 2010-marto-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2010-marto-16 12:31:39

Saluton!!
Morgaŭ estos la tago de Sankta Patriko en Irlando, do mi redaktos filmeton por dividi nian lingvon kaj kulturon kun la mondo ridulo.gif
La filmeto jam disponeblas en la angla kaj mi certe tradukos ĝin al aliaj lingvon, inkluzive esperanto ridulo.gif

Ĉu vi povas kontroli tiun tekston kaj diri al mi kion mi devus ŝanĝi?

Mi nur esperas ricevi respondon ĉiposttage ĉar mi volas redakti la filmeton antaŭ morgaŭ. Dankon pro via tempo!!!
[Kiam preta, mi sendos la filmeton url=http://www.irishpolyglot.com/eo]mia esperanta blogo[/url]]

-----------
Bonvenon al Dublino!
En Irlando vi certe renkontos nin, la irlandanojn! Ni estas famaj pro nia gastameco kaj nia kelta kulturo. Laŭ ni, fremdulo nur estas amiko kiun ni ankoraŭ ne renkontis, do ni ĝoje babilos kun vi!
Kompreneble, ĉiuj en Irlando parolas la anglan, sed ĉu vi sciis ke la oficiala lingvo de Irlando estas la irlanda (aŭ gaela) lingvo? Ankoraŭ Eŭropa lingvo, sed tre malsimila al la aliaj – se vi iomete parolas ĝin, via sperto en Irlando pliboniĝos!
Ĝi estas legebla en ŝildoj en la tuta lando, sed por aŭskulti ĝin, iru okcidenten al la bela regiono kiu nomiĝas la “Gaeltacht”!
Eĉ se vi nur paroletas la irlandan, ni estos tre kontentaj kaj helpos vin! La elparolo malsimilas al la aliaj lingvoj, sed pro tio la lingvo tre bele fluas!

Provu diri tiujn ĉi frazojn:
Conas atá tú? Kiel vi fartas?
Go maith agus tú féin? Bone kaj vi?
Sláinte! Je via sano!
Slán! Ĝis!
Eĉ se vi ne estas en Irlando vi povas lerni multe Interrete. Kiam vi jam komprenas kelkajn frazojn, kial ne skribi vian staton de facebook aŭ twitter irlande? Ekzemple, vi povus skribi... “mi estis en Dublino hodiaŭ” (Bhí mé i mBaile Átha Cliaith inniu)
Se vi lernos ion ĉi-tage vi parolos bone rapide! Do, kion vi atendas?? Ni esperas vidi vin baldaŭ! Slán agus go n-eirí leat! Ĝis kaj bonŝancon!!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-16 13:21:19

irishpolyglot:
Bonvenon al Dublino!
En Irlando vi certe renkontos nin, la irlandanojn! Ni estas famaj pro nia gastameco kaj nia kelta kulturo. Laŭ ni, fremdulo nur estas amiko kiun ni ankoraŭ ne renkontis, do ni ĝoje babilos kun vi!
Kompreneble, ĉiuj en Irlando parolas la anglan, sed ĉu vi sciis ke la oficiala lingvo de Irlando estas la irlanda (aŭ gaela) lingvo? Ankoraŭ ropa lingvo, sed tre malsimila al la aliaj – se vi iomete parolas ĝin, via sperto en Irlando pliboniĝos!
Ĝi estas legebla en ŝildoj en la tuta lando, sed por aŭskulti ĝin, iru okcidenten al la bela regiono kiu nomiĝas la “Gaeltacht”!
Eĉ se vi nur paroletas la irlandan, ni estos tre kontentaj kaj helpos vin! La prononco RIMARKO: estas pli bone uzi la vorton "elparolo" malsimilas al la aliaj lingvoj, sed pro tio la lingvo tre bele fluas! RIMARKO: Kial "pro tio"? Ĉu ne "malgraŭ tio"?

Provu diri tiujn ĉi frazojn:
Conas atá tú? Kiel vi fartas?
Go maith agus tú féin? Bone kaj vi?
Sláinte! Je via sano!
Slán! Ĝis!
Eĉ se vi ne estas en Irlando vi povas lerni multe Interrete. Kiam vi jam komprenas kelkajn frazojn, kial ne skribi vian staton de facebook aŭ twitter irlande? Ekzemple, vi povus skribi... “mi estis en Dublino hodiaŭ” (Bhí mé i mBaile Átha Cliaith inniu)
Se vi lernos ion ĉi-tage vi parolos bone rapide! Do, kion vi atendas?? Ni esperas vidi vin baldaŭ! Slán agus go n-eirí leat! Ĝis kaj bonŝancon!!
Mi korektis kaj komentis vian tekston.

irishpolyglot (Montri la profilon) 2010-marto-16 13:46:39

Dankon!! ridulo.gif Mi ĝisdatigis la origalan tekston kun viaj proponoj okulumo.gif

Mi diris "pro tio" kaj ne "malgraŭ tio" ĉar la lingvo bele fluas *pro* la malsimileco eĉ se estas pli malfacile lerni pro tio okulumo.gif Ekzemple "mia" = "mo" kaj "hundo" = "madra" sed kune "mia hundo" estas "mo mhadra". Oni elparolas "mh" kvazaŭ "ŭ" kaj laŭ mi tiu pli belas lango.gif Tio estas la fluo inter vortoj. Ne eblas klarigi tre rapide, sed mi esperas ke tiu pli-malpli estas logika ridulo.gif

Se iu ajn vidas aliajn erarojn bonvolu diri al mi! Mi registros la sonon post kelkaj horoj. Dankon al darkweasel pro via helpo!!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2010-marto-17 11:36:12

La filmeto nun disponeblas en esperanto kaj en 6 aliaj lingvoj ridulo.gif

Reen al la supro