Al la enhavo

Insulo de la Rozoj

de Mendacapote, 2007-aprilo-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-03 20:33:54

Kiuj el vi ĉiuj sciis ion pri la Insulo de la Rozoj? Bonvolu rakonti kion vi scias, vere aŭ fantazie, ne gravas!

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 01:56:22

Mi nur scias kio mi legis en Vikipedio, post mi vidas vian demandon.

Ĉu tio ne estas rilata al alia fadeno?

Tamen, ne tro multaj Esperantistoj povus loĝi en 400 kvadrataj metroj!

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 03:59:19

Legante la fadeno pri Esperantujo, oni menciis iun mirindan insulon de esperantistoj kiu supoze iam ekzistis. Laŭ mi tio estis nur alia nekredebla fabelo, sed kiam Matilda69 entuziasme montris kelkajn fotojn pri iu aĉetebla Sudamerika insulo, mi konvinkiĝis ke la revantaj frenezuloj senlime strebas… kaj iufoje venkas! Do, mi iomete serĉis… kaj trovis tiun artefaritan insulon de esperantistoj!

Ĉu ne estas menciinda?

Legu la artikolon kaj poste diru kion vi pensas pri tiu freneza afero!

Reen al la supro