Al la enhavo

ĉinaj signoj kaj klavaro

de crescence, 2010-marto-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-27 16:50:46

Saluton,

Kiel faras la Ĉinoj por skribi milojn signojn per klavaro de unu cento da klavoj ?

Matthieu (Montri la profilon) 2010-marto-28 09:02:42

Mi ne estas ĉino, sed mi pensas, ke mi povas parte respondi.

Unu el la metodoj estas tajpi latinlitere, kaj programo proponas la signojn, kiuj elparoliĝas tiel. Ekzemple, se mi tajpas zhong, la programo proponas 中, 种, 重, ktp., kaj oni devas elekti en la listo. (Oni povas mallongigi la elektoliston tajpante numeron de tono, sed tio dependas de la programo.) Aldone, tiaj programoj ofte enhavas vortaron, kaj oni povas tajpi plurajn signojn samtempe: se mi tajpas zhongwen, ĝi proponas al mi 中文 (“ĉina lingvo”), kaj mi ne devas serĉi ĉiujn signojn aparte.

Certe ekzistas aliaj metodoj, sed mi ne konas ilin.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-28 10:21:02

Nun, mi komprenas... Dankon al vi !

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 11:45:50

Ankaŭ vi povas tajpi la radikojn kaj kombini, formi vorto:

e.g. 入+肉=肏

multaj metodoj faras tion ĉi, ZhengMa, WuBi ktp.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-aprilo-20 15:21:39

walfino:Ankaŭ vi povas tajpi la radikojn kaj kombini, formi vorto:

e.g. 入+肉=肏

multaj metodoj faras tion ĉi, ZhengMa, WuBi ktp.
Kial tiu ĉi ekzemplo? (ridegegegege)
Ĉu vi komprenas ĝian signifon? Petolanto~ Aĉul'~lango.gif

Jes, ekzistas precipe du tipoj de sistemoj por tajpi la ĉinan. La fonetika (kiel elparolite) kaj tiu kiel skribite. La unuaj sistemoj malsamas en kontinento ĉina kaj Tajvano pro la malsameco inter la du fonetikaj signaroj (Pinjino kaj Bopomofo);
kaj la skribajn sistemojn ankaŭ influas la diferenco inter tradicia kaj simpligita ĉinskribo.

utku (Montri la profilon) 2010-majo-01 13:04:17

Ĉu eblas krei sistemon, kiu uzas kombinaĵojn de 8-12 bazaj strekoj?

Matthieu (Montri la profilon) 2010-majo-01 14:24:59

LyzTyphone:Kial tiu ĉi ekzemplo? (ridegegegege)
Ĉu vi komprenas ĝian signifon? Petolanto~ Aĉul'~lango.gif
Haha, bona ekzemplo. Mi ne konis tiun signon. lango.gif
Mi ŝatas tion en la ĉina lingvo: tiu signo havas logikan sencon, konsiderante ĝiajn erojn.

Reen al la supro