Al la enhavo

Kion vi opinias pri "sal'"?

de Junpe, 2010-marto-29

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2010-marto-29 13:51:38

Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?

sinjoro (Montri la profilon) 2010-marto-29 13:54:30

Junpe:Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?
Mi uzas "sal", kvankam ĝi estas malĝusta vorto. Ne estas laŭ mi problemo se oni konscias, ke la vorto estas neregule derivata kaj slanga.

Junpe (Montri la profilon) 2010-marto-29 14:09:31

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

Junpe (Montri la profilon) 2010-marto-29 14:10:42

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

jubilo (Montri la profilon) 2010-marto-29 14:15:03

ne estas ĝusta... tamen mi iam uzas/is ĝin.. tial ke SAL- estas la radiko de salo..

kaha (Montri la profilon) 2010-marto-29 18:03:32

Junpe:Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
rilato al vortoj estas persona sento.
verŝajne en la japana lingvo, certaj vortoj "sonas" malbelaj en viaj oreloj, aliaj vortoj sonas belegaj. simple temas pri personaj gustoj.
tio samas en esperanto. ĝi estas lingvo kiel ĉiuj aliaj

Miland (Montri la profilon) 2010-marto-29 19:24:39

Mi preferas Saluton, kvankam, se amiko Sal-as min, fojfoje mi reciprokas.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-30 10:49:56

sal = saluton
sal' = salo = "salt"

Estas simila situacio kun kaj;

kaj = "and"
kaj' = kajo = "quay/wharf"

white knight (Montri la profilon) 2010-marto-30 11:05:04

Mi tute ne ŝatas "sal", ĉar mi ankaŭ ĉiam devas pensi pri "salo" (salt, Salz). rideto.gif

Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la mallongigon "k", ĉar oni ne scias ĉu estas "kaj" aŭ "kun".

Junpe (Montri la profilon) 2010-marto-30 12:12:53

Roberto12:sal = saluton
sal' = salo = "salt"
Ĉu vere? Mi kutimis skribi " sal' ".

Reen al la supro