Al la enhavo

PROVOKADO

de Terurĉjo, 2007-aprilo-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

abelardo (Montri la profilon) 2007-aprilo-12 08:52:14

Estas tre interesa la diskuto ĉi tie, tamen kelkaj korektoj ne malbonvenas rido.gif
Do, fakte, la rusa kaj la hungara estas rigardataj de lingvistoj, kiel du el la plej homogenaj lingvoj, sen karakterizaj dialektoj. La diferencoj de la hungara, kiujn s-ro Toni mencias, fakte estas sub la nivelo de dialekta diferenco, ĉefe estas iom diversaj intonacio-variantoj. Tamen du korektoj tre nepras. La provinco Panonio ne estis romana (do, apartenanta al la hodiaŭa urbo Romo), sed romia (fondita de la Romia Imperio). Tamen pli gravas la eraro pri la ĉangoo-hungaroj. Estas vero, ke ilia parolmaniero plej malsimilas de la standarda hungara, sed ili ne elmigris el la Karpata bazeno antaŭ 200-300 jaroj, dum la habsburga regno, tiuj estis la sikulo-hungaroj de Bukovino, kiuj elmigris en 1764, post la "Siculicidium" kiam la aŭstra armeo masakris plurcent sikulo-hungarojn. Fakte ili unue elmigris al Moldvio (la rumana regiono, kaj ne provinco - ne miksinda kun Moldavio, la sendependa respubliko, oriente de Moldvio), kaj poste al Bukovino. La ĉangoo-hungaroj komencis elmigri al Moldvio en la 12a-13-a jarcento, do antaŭ 800-900 jaroj, kaj novaj hungaraj elmigrantoj sekvis ilin dum la historio. Ilia lingvo ne estis influita de la standardigita hungara, ĉar Moldvio ekde la mezepoko ne apartenis al la hungara ŝtato, sekve oficiala hungarlingva edukado ankaŭ ne okazis ĉe ili, do ilia lingvaĵo, la ununura vera dialekto de la hungara, konservis praajn strukturojn, vortojn, intonacion. Tamen la modernajn vortojn ili ĉefe uzas en la rumana. Fakte temas pri endanĝerigita lingva malplimulto, kies hungaran lingvouzon la katolika eklezio kaj la rumana ŝtato sukcese persekutas, la plejmulto de ili jam perdis sian lingvon.

Amike,

abelardo

toni692:
mccambjd:
Terurĉjo:En Rusio nun la diversaj dialektoj preskaŭ ne ekzistas.
Tio surprizas min! Mi pensis ke plej landoj havas kiajn dialektojn. En Usona kaj Britio, ankaŭ tio estas radiofonio kaj telvido: la regionaj dialektoj estigis antaŭ ol amasaj komunikadoj.

Vladivostokanoj kaj Moskvanoj (kaj Kaliningradanoj okulumo.gif) simile aŭ same ruse elparolas ĉiujn vortojn? Tio ne pravas en Usona aŭ Britio: la elparolo de denaskaj Novjorkanoj kaj Atlantanoj estas tre diferenca; ankaŭ denaska Londonanoj kaj Glasgoanoj.
En Austrio - ĉ. simile malgranda lando kiel Hungario - mi audis grandajn malsimilecojn en la parolo. Ekz. mi tute ne komprenis loĝantojn el la provinco Vorarlberg /la plej okcidenta parto de AT/ kaj la speciala viena dialekto precipe plaĉas al mi, kiel melodia.
Mi kredis, ke ni en Hungario havas nur etajn malsimilecojn en la dialektoj. Al miaj oreloj sonas plej malbone la ĉefurba elparolo - simila al la TV kaj radio malgajo.gif - kun multaj tutsimilaj, totalmalfermaj "e"-sonoj ĝis en la Transdanubio (en la iama romana provinco Panonio) oni parolas pli melodie kaj speciale en Norda Hungario - eĉ kiel la hungare parolantoj en Slovakio - kaj en Transilvanio /RO/. La plej belan, arkajkan hungaran lingvon oni povas audi ankorau en Moldova (la rumana provinco oriente de la Karpatoj) inter la tielnomataj "ĉango"-j, kiuj formigris el Transilvanio antau ĉ. 2-300 jaroj pro la Habsburga registaro en Hungario. Ili uzas ankorau multajn malnovegajn vortojn kiujn oni jam forgesis en Hungario. Tiu ne signifas, ke ilia lingvo estas pli riĉa, ĉar ili verŝajne ne konas novajn vortojn au eble li traprenis vortojn - por ni nekonatajn - el la plunombraj rumanaj najbaroj.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-12 14:29:40

Pli interesa demando eble estas kial dialektoj okazas? Mi frue diris ke kanado ne havis fortajn dialektojn. (Bonvolu korekti min, se mi eraras, mia kanada amikoj!) Sed pluraj sudaj kilometroj en usono, tiuj ekzistas. Kiel estas la kialoj? Ĉu estas grandeco, en/elmigrado, ktp?

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-16 10:38:32

abelardo:Estas tre interesa la diskuto ĉi tie, tamen kelkaj korektoj ne malbonvenas rido.gif
Do, fakte, la rusa kaj la hungara estas rigardataj de lingvistoj, kiel du el la plej homogenaj lingvoj, sen karakterizaj dialektoj. La diferencoj de la hungara, kiujn s-ro Toni mencias, fakte estas sub la nivelo de dialekta diferenco, ĉefe estas iom diversaj intonacio-variantoj. Tamen du korektoj tre nepras. La provinco Panonio ne estis romana (do, apartenanta al la hodiaŭa urbo Romo), sed romia (fondita de la Romia Imperio). Tamen pli gravas la eraro pri la ĉangoo-hungaroj. Estas vero, ke ilia parolmaniero plej malsimilas de la standarda hungara, sed ili ne elmigris el la Karpata bazeno antaŭ 200-300 jaroj, dum la habsburga regno, tiuj estis la sikulo-hungaroj de Bukovino, kiuj elmigris en 1764, post la "Siculicidium" kiam la aŭstra armeo masakris plurcent sikulo-hungarojn. Fakte ili unue elmigris al Moldvio (la rumana regiono, kaj ne provinco - ne miksinda kun Moldavio, la sendependa respubliko, oriente de Moldvio), kaj poste al Bukovino. La ĉangoo-hungaroj komencis elmigri al Moldvio en la 12a-13-a jarcento, do antaŭ 800-900 jaroj, kaj novaj hungaraj elmigrantoj sekvis ilin dum la historio. Ilia lingvo ne estis influita de la standardigita hungara, ĉar Moldvio ekde la mezepoko ne apartenis al la hungara ŝtato, sekve oficiala hungarlingva edukado ankaŭ ne okazis ĉe ili, do ilia lingvaĵo, la ununura vera dialekto de la hungara, konservis praajn strukturojn, vortojn, intonacion. Tamen la modernajn vortojn ili ĉefe uzas en la rumana. Fakte temas pri endanĝerigita lingva malplimulto, kies hungaran lingvouzon la katolika eklezio kaj la rumana ŝtato sukcese persekutas, la plejmulto de ili jam perdis sian lingvon.

Amike,

abelardo

Dankon por la korektoj kaj kompletigaj, pliampleksigaj informoj.
Pardonu, ke mi uzis nur la Hu-Eo vortaron de A.Pechan, kie: "a római birodalom" = roma imperio, kaj por "római" ĝi donas 3 variantojn: roma, romano, romiano.
La informojn pri la ĉangooj mi ricevis el konatuloj en Klezhe/Moldvio/?Moldovo/, do oriente de la Karpatoj, sed okcidente de Moldavio/ kaj el sekulaj amikoj ne el profesia literaturo, do surface al scienca konferenco.
Kvankam mi ne konas sciencan difinon de la dialekto, sed mi ne trovis pli grandan malsimilecon de la parolo de skotoj ekz. en Edinburgh kaj de Londonanoj/en Bromley/ ol de sekulaj amikoj en Csikszereda /Miercurea Ciuc/. En Újfalu de Gyergyo /Suseni/ kelkfoje mi malfacile komprenis eĉ sentencojn, ne nur vortojn, nekredinte, ke mi audas la saman, "homogenan" hungaran lingvon.

toni692:
mccambjd:
Terurĉjo:En Rusio nun la diversaj dialektoj preskaŭ ne ekzistas.
Tio surprizas min! Mi pensis ke plej landoj havas kiajn dialektojn. En Usona kaj Britio, ankaŭ tio estas radiofonio kaj telvido: la regionaj dialektoj estigis antaŭ ol amasaj komunikadoj.

Vladivostokanoj kaj Moskvanoj (kaj Kaliningradanoj okulumo.gif) simile aŭ same ruse elparolas ĉiujn vortojn? Tio ne pravas en Usona aŭ Britio: la elparolo de denaskaj Novjorkanoj kaj Atlantanoj estas tre diferenca; ankaŭ denaska Londonanoj kaj Glasgoanoj.
En Austrio - ĉ. simile malgranda lando kiel Hungario - mi audis grandajn malsimilecojn en la parolo. Ekz. mi tute ne komprenis loĝantojn el la provinco Vorarlberg /la plej okcidenta parto de AT/ kaj la speciala viena dialekto precipe plaĉas al mi, kiel melodia.
Mi kredis, ke ni en Hungario havas nur etajn malsimilecojn en la dialektoj. Al miaj oreloj sonas plej malbone la ĉefurba elparolo - simila al la TV kaj radio malgajo.gif - kun multaj tutsimilaj, totalmalfermaj "e"-sonoj ĝis en la Transdanubio (en la iama romana provinco Panonio) oni parolas pli melodie kaj speciale en Norda Hungario - eĉ kiel la hungare parolantoj en Slovakio - kaj en Transilvanio /RO/. La plej belan, arkajkan hungaran lingvon oni povas audi ankorau en Moldova (la rumana provinco oriente de la Karpatoj) inter la tielnomataj "ĉango"-j, kiuj formigris el Transilvanio antau ĉ. 2-300 jaroj pro la Habsburga registaro en Hungario. Ili uzas ankorau multajn malnovegajn vortojn kiujn oni jam forgesis en Hungario. Tiu ne signifas, ke ilia lingvo estas pli riĉa, ĉar ili verŝajne ne konas novajn vortojn au eble li traprenis vortojn - por ni nekonatajn - el la plunombraj rumanaj najbaroj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 00:04:20

Latvia valuto nomiĝas "LAT".
Litovia valuto nomiĝas "LIT".
Ĉu Estonia valuto nomiĝas "EST"?

Parenteze, la nomo de Rusia valuto "RUBLO" devenas de la vorto "рубить" - "haki".
Unu forhakita kapo - unu rublo.

Reen al la supro