Al la enhavo

PROVOKADO

de Terurĉjo, 2007-aprilo-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 11:40:01

lango.gif Ho, kiom malica mi estas! lango.gif

okulumo.gif Ĉu la portugala ekzistas? rideto.gif

galvis (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 14:52:59

Estas strange ke kvankam Brazilo havas 2610, kaj Portugalujo 230 uzantojn de Esperanto ĉe Lernu, tamen la uzantoj de tiu ĉi grava lingvo ne havas propran lokon en la forumo.
Mi babilis iam kun iuj geamikoj brazilanoj pri tiu ĉi afero, kaj ili promesis meti lokon ĉe la forumo. La gesamideanoj italaj jam povas diri al ni pri siaj novaĵoj ; ni esperas ke
baldaŭ havos novan portugalan lokon.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 15:29:51

Laŭ la hispana verkisto Miguel de Unamuno: “La portugala estas la hispana sen ostoj”. La interkompreniĝo inter ambaŭ lingvoj (skribite) superas la 90%... do imagu… eble povus ekzisti.. sed nur 10%... aŭ eĉ malpli! shoko.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-04 22:24:09

Jen aperas timigita Terurĉjo kaj tre ĝentile interesiĝas: "Kial portugaloj aŭ brazilianoj ne ĉeestas tie ĉi? Mi denove vidas venezuelanojn, kiuj parolas hispane."

Se vi rigardus al la mapo, vi vidus tri slavajn landojn apude: Rusion, Belorusion (Blankan Rusion) kaj Ukrainion.
Rusoj diras: Kio estas la belorusa lingvo? Tio estas, kiam ukraino tro multe drinkis vodkon kaj penas paroli ruse.

Mi pardonpetas. Mi mem estas ukraino kvarone.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 11:52:31

Denove aperas malpli timigita Terurĉjo kaj interesiĝas: Kiel diferencas la angla kaj la usona?

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 12:59:40

Terurĉjo:Kiel diferencas la angla kaj la usona?
Skribite, estas nur malgrandaj diferencoj inter la angla kaj la usona. Ekzemple: la vorto koloro estas "color" en la usona, "colour" en la angla (aŭ la kanada, ktp). Kelkaj vortoj estas pli malsama: malliberejo en la angla estas "gaol", en la usona "jail". (Tiuj ambaŭ havas la saman elparolon.) Tamen, la skibita lingvo estas tute interkomprenebla.

Dirite, estas pli fortaj diferencoj. En la anglaparolanta mondo estas multaj regionaj dialektoj. En Usono estas relative malpli dialektoj ol en Britio. (Mi ne pensas, ke tio estas fortaj regiona dialektoj en Kanado, Aŭstralio, ktp., sed eble iuj kiuj loĝas tie povas klarigi.) Tiuj dialektoj estas kutime interkomprenebla, se la parolantoj penas tion.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 13:33:43

Dankon!
Tio min ĉiam interesis kaj iom mirigis.
En Rusio nun la diversaj dialektoj preskaŭ ne ekzistas. Tutrusie regas la sola rusa lingvo. LMMO, tio okazis pro ĝenerala militservado de rusaj viroj, ĉar en la armeo oni parolis en la regula lingvo. Post sia reveno hejmen la rusaj viroj daŭrigis uzi bonan kaj regulan lingvon. Krome, radiofonio kaj televido multe partoprenis en tio.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 14:50:25

Terurĉjo:En Rusio nun la diversaj dialektoj preskaŭ ne ekzistas.
Tio surprizas min! Mi pensis ke plej landoj havas kiajn dialektojn. En Usona kaj Britio, ankaŭ tio estas radiofonio kaj telvido: la regionaj dialektoj estigis antaŭ ol amasaj komunikadoj.

Vladivostokanoj kaj Moskvanoj (kaj Kaliningradanoj okulumo.gif) simile aŭ same ruse elparolas ĉiujn vortojn? Tio ne pravas en Usona aŭ Britio: la elparolo de denaskaj Novjorkanoj kaj Atlantanoj estas tre diferenca; ankaŭ denaska Londonanoj kaj Glasgoanoj.

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 15:07:16

Terurĉjo:Jen aperas timigita Terurĉjo kaj tre ĝentile interesiĝas: "Kial portugaloj aŭ brazilianoj ne ĉeestas tie ĉi? Mi denove vidas venezuelanojn, kiuj parolas hispane."

Se vi rigardus al la mapo, vi vidus tri slavajn landojn apude: Rusion, Belorusion (Blankan Rusion) kaj Ukrainion.
Rusoj diras: Kio estas la belorusa lingvo? Tio estas, kiam ukraino tro multe drinkis vodkon kaj penas paroli ruse.

Mi pardonpetas. Mi mem estas ukraino kvarone.
Dankon por la ŝerco pri lingvoj delonge atendita. Ĉe ni kelkaj naskiĝis pri policistoj, ĉar ili - ĝenerale - ne parolis (jam multe de ili lernas) fremdajn lingvojn. Ekz.
Du policistoj patrolante estas demandataj per turisto:
- Do you speak English? - Nenia respondo.
- Sprechen Sie Deutsch?...Parlez vous francais?...Govorite po russki?...Ĉu vi
parolas en E-o? /mia suplemento! ridulo.gif/...
Policisto al sia kamerado: - Vidu, kion helpas, se oni lernas multajn lingvojn.

Poste ili patrolis sur ia ponto de la Danubo kaj ili audis el la rivero: - Help! Help!
La rangaĝa rekriis: - Vi devintus lerni unue
naĝi kaj poste fremdlingvon.

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 15:34:36

mccambjd:
Terurĉjo:En Rusio nun la diversaj dialektoj preskaŭ ne ekzistas.
Tio surprizas min! Mi pensis ke plej landoj havas kiajn dialektojn. En Usona kaj Britio, ankaŭ tio estas radiofonio kaj telvido: la regionaj dialektoj estigis antaŭ ol amasaj komunikadoj.

Vladivostokanoj kaj Moskvanoj (kaj Kaliningradanoj okulumo.gif) simile aŭ same ruse elparolas ĉiujn vortojn? Tio ne pravas en Usona aŭ Britio: la elparolo de denaskaj Novjorkanoj kaj Atlantanoj estas tre diferenca; ankaŭ denaska Londonanoj kaj Glasgoanoj.
En Austrio - ĉ. simile malgranda lando kiel Hungario - mi audis grandajn malsimilecojn en la parolo. Ekz. mi tute ne komprenis loĝantojn el la provinco Vorarlberg /la plej okcidenta parto de AT/ kaj la speciala viena dialekto precipe plaĉas al mi, kiel melodia.
Mi kredis, ke ni en Hungario havas nur etajn malsimilecojn en la dialektoj. Al miaj oreloj sonas plej malbone la ĉefurba elparolo - simila al la TV kaj radio malgajo.gif - kun multaj tutsimilaj, totalmalfermaj "e"-sonoj ĝis en la Transdanubio (en la iama romana provinco Panonio) oni parolas pli melodie kaj speciale en Norda Hungario - eĉ kiel la hungare parolantoj en Slovakio - kaj en Transilvanio /RO/. La plej belan, arkajkan hungaran lingvon oni povas audi ankorau en Moldova (la rumana provinco oriente de la Karpatoj) inter la tielnomataj "ĉango"-j, kiuj formigris el Transilvanio antau ĉ. 2-300 jaroj pro la Habsburga registaro en Hungario. Ili uzas ankorau multajn malnovegajn vortojn kiujn oni jam forgesis en Hungario. Tiu ne signifas, ke ilia lingvo estas pli riĉa, ĉar ili verŝajne ne konas novajn vortojn au eble li traprenis vortojn - por ni nekonatajn - el la plunombraj rumanaj najbaroj.

Reen al la supro