Al la enhavo

Ĉu estas por vi malfacila prononci "sci(i/as/is...)"

de Huaskar, 2010-aprilo-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 11:01:59

Ĉar mi ofte eraras prononci "sci*" ĝuste, prononcanta tion "s'cias, sias ,aŭ mi's cias–
kaj eĉ pensas ke mi aŭdis similajn prononcojn en "Pasporto al la tuta mondo"–
mi volas damandu kiom esperantistoj ankaŭ havas problemo prononci tion.

Aŭ ĉu mi eraras kaj tion(sc) estas ĝuste prononcata /s'ts/ anstataŭ /sts/?
Dankon sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 11:21:50

Mi ne certas pri la prononcsistemo uzata de vi (/s'ts/ anstataŭ /sts/).
Laŭ miaj scioj oni unue elparolas la s kaj poste, sen interrompo, la c. Post kelka ekzercado la prononco ne plu estu malfacila.

crescence (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 11:49:11

Mi dirus :
Ĉu estas por vi malfacile prononci "sci" ?
Ĉu prononci "sci" estas problemo por vi ?


anstataŭ :
Ĉu estas por vi malfacila prononci "sci"
Ĉu vi havas problemo prononci "sci" ?


---------

Prononci "sci" ne estas problemo por mi. Mi diras : [ s'tsi ].

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 13:57:17

@Huaskar
Kiel vi prononcas "sts"? Kiel "ŝ", germane "sch"?

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 14:22:52

crescence:Mi dirus :
Ĉu estas por vi malfacile prononci "sci" ?
Ĉu prononci "sci" estas problemo por vi ?


anstataŭ :
Ĉu estas por vi malfacila prononci "sci"
Ĉu vi havas problemo prononci "sci" ?


---------

Prononci "sci" ne estas problemo por mi. Mi diras : [ s'tsi ].
Pri "prononci "sci"../Ĉu vi havas..:

Ĉu estas la unua frazo malĝusta aŭ nur malpli ofte uzata?

Antaŭ skribi mi volis diru: "havas problemo" sed mi ne estis(eĉ estas)certa pri tio. "havas problemo prononci" sonas intuicie ĝuste al mi, sed ne logike:

Mi pensas ke, se oni diras "Mi havas la problemo prononci la vorto scii", tio signifus: Prononci la vorton scii estas problemo konata, kaj mi devas prononci ĝin, kaj jen mi havas problemo(La problemo prononci tion vorton)
(Mi pensas ke "la" signifas pli aŭ malpli: konata aŭ antaŭe priskribata )

Kaj jen diri"Mi havas problemo prononci la vorto scii"
signifus "Prononci la vorto scii estas problemo, sed oni ne priskribis tio antaŭe, aŭ tio ne estas konata"

Jen: mi havas problemo prononci scii signifas ke tio ĉiokaze estas problemo.

Kaj "estas problemo por mi" signifus ke "Prononci scii" ne estus problemo por ĉiu.

Tial mi uzis tio frazo.

Ĉu vi komprenas min? Ĉu mi eraras?

(dankon por viaj respondoj)

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 14:30:24

Eddycgn:@Huaskar
Kiel vi prononcas "sts"? Kiel "ŝ", germane "sch"?
Eĉ mi konas kiel prononci sts ĝuste por tio ja ne ekzistas en la germana lingvo. Mi prononcus tion kiel vi estus prononcata laŭ la esperanta litero sistemo, se mi povus.

Mi ne prononcas tion kiel germana sch. Vere mi pronancas ĝin tiel:
germana Re"s"te,
paŭso mallonga
"Z"itrone

Kaj mi pensis ke tio estas malĝusta.

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 14:33:00

Pri la demando: Mi volis skribi /s'ts/ anstataŭ /s.ts/ sed iel mi ne povis..

crescence (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 15:08:08

Huaskar:Mi havas la problemo prononci la vorto scii",
Mi havas problemon : prononci la vorton "scii".

Leporino (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 17:03:17

Saluton!

Vi povas aŭdi Esperantajn vortojn ĉi tie!

sal.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 20:38:40

Al mi iom malfacilas prononci "scias", sed mi ne scias kion vi volas diri per "sts" kaj "s.ts". Tial mi ne voĉdonis.

Reen al la supro