Al la enhavo

Iĝi = igi sin

de galvis, 2010-aprilo-10

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 23:59:31

El la frazo : mi sidiĝas sur seĝon ; oni povas fari : mi sidas min sur seĝon.

Mia demando estas :

Ĉu tia min agas kiel akuzativa vorto, aŭ temas pri simpla refleksiva pronomo ?

Mi antaŭdankas.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 02:34:10

Saluton!

galvis:El la frazo : mi sidiĝas sur seĝon ;
Mi sidiĝas (= iĝas sidi|sidanta aŭ: eksidas) sur seĝo.

Ne okazas movo al iu loko, do oni uzas la prepozicion sen -n.

galvis:oni povas fari : mi sidas min sur seĝon.
La verbo sidi estas netransitiva kaj priskribas staton de persono aŭ objekto.

Ĝi ne povas havi akuzativan objekton.

Mi sidigas min (= igas min sidi|sidanta) sur seĝon (aŭ: seĝo).

Per aldono de -ig- oni kreas transitivan verbon.

Tiu ja povas havi akuzativan objekton, nome ulon aŭ aĵon, kiu poste sidas iuloke.

Krome oni povas konsideri sidigi analoga al meti, do uzi la prepozicion kun -n, ĉar ja okazas moviĝo aliloken.

Sed se oni analizas sidigi iun kiel igi iun sidi, denove temas pri stato, rezulto de antaŭa moviĝo, kio pravigas la varianton seĝo.

galvis:Ĉu tia min agas kiel akuzativa vorto, aŭ temas pri simpla refleksiva pronomo ?
Mi esperas, ke mia supra rezonado iom pliklarigis la aferon kaj ne plikonfuzigis vin. rideto.gif

Kolonjano

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 11:53:55

KoLonJaNo pravas.
Ĉe netransitivaj verboj (kiel sidi) -iĝ- havas la signifon de ek-, do sidiĝi signifas eksidi.
Se la verbo estas transitiva, tiam -iĝ- havas refleksivan signifon, ekzemple: moviĝi signifas movi sin.

galvis (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 19:57:19

Saluton :

iĝi = igi sin
El la frazo : mi sidiĝas sur seĝon ; oni povas fari : mi sidas min sur seĝon.
Laŭ viaj respondoj mi komprenas nun ke oni ne povas ĝeneraligi la uzon de la formo iĝi = igi sin. Ĝi povas esti aplikata nur al la transitivaj verboj.

Estas necese transitivigi la verbon, ĉi-okaze, sidi/sidigi, kaj la frazo devas esti :
mi sidigas min sur seĝo, kaj ne : mi sidas min sur seĝon.
horsto skribis :
Se la verbo estas transitiva, tiam -iĝ- havas refleksivan signifon, ekzemple: moviĝi signifas movi sin.
--ĝis--

nikko (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 07:12:54

Jam delonge estas sciata, ke "sidiĝi" estas kontraŭregula kutimismo. Vera uzo estas "eksidi". Sidiĝi estas nekomprenebla, ĉu ĝi signifas "iĝi sida"?

tommjames (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 09:43:19

nikko:Jam delonge estas sciata, ke "sidiĝi" estas kontraŭregula kutimismo. Vera uzo estas "eksidi". Sidiĝi estas nekomprenebla, ĉu ĝi signifas "iĝi sida"?
Kiam netransitiva verbo havas "iĝ" la signifo estas pli malpli sama kiel "ek". Pri tio diras PMEG:

PMEG:IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la koncerna ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK.

sidi → sidiĝi = komenci sidi, eksidi
* Li sidiĝis en la sofo.
Mi ne vere vidas konfuzeblecon.

Reen al la supro