Al la enhavo

eblus fari tion

de wealhtheow, 2010-aprilo-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

wealhtheow (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 12:04:36

I just started doing the beginner course "la puzlo esperanto" and I was asked to translate: "it would be possible to do that."

I came up with:

"estus ebla fari tion", but it suggested the correct answer was "eblus fari tion".

I thought that the ending "us" had to come at the end of verbs, not also affixes, seems I have a lot to learn.

Is "estus ebla fari tion" also correct? if not, why not?

Thanks!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 13:01:35

Saluton!

Kiel mi diris en la alia fadeno, tiu ĉi subforumo estas esperantlingva - via mesaĝo estu en la anglalingva forumo.

*Estus ebla fari tion ne estas ĝusta, sed vi povas diri estus eble fari tion. Ĉi tie, -ebl ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel memstara vorto.

El adjektivoj vi povas formi verbojn per simpla aldono de verba finaĵo. Ekzemple, anstataŭ vi estas prava eblas diri vi pravas. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 13:36:13

Hello! | Saluton!

Note: Posts to this forum should be in Esperanto. There are separate fora for discussions in other languages including English and Dutch.

Noto: Afiŝoj al tiu ĉi forumo estu en Esperanto. Ekzistas apartaj forumoj por diskutoj en aliaj lingvoj inkluzive de la angla kaj la nederlanda.

wealhtheow:I just started doing the beginner course "la puzlo esperanto" and I was asked to translate: "it would be possible to do that."

I came up with:

"estus ebla fari tion", but it suggested the correct answer was "eblus fari tion".
The suggested answer is definitely correct.

But yours is correct, too -- almost. rideto.gif

wealhtheow:I thought that the ending "us" had to come at the end of verbs, not also affixes, seems I have a lot to learn.
Yep. rideto.gif

Affixes are roots themselves and quite a few are used accordingly.

So ebli (= to be possible) is a valid verb.

Some more words derived from ebl:

ebla (possible)
eble (possibly, perhaps)
eblo (possibility, option)

wealhtheow:Is "estus ebla fari tion" also correct? if not, why not?
As I said above, it is almost correct:

estus eble fari tion

Kolonjano

wealhtheow (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 17:14:53

Dankon! Mi estas nova, sed mi volas lerni, eble mi povas skribi en esperanto, sed mi nur komencas lerni hieraŭ. Mi komprenas kion oni skribis, do tio estas bona novaĵo. Bonvolu korektu min se mi faras erarojn. Mi uzis la vortaron skribi ĉi tio. Mi estas tre malsekura pri mia teksto.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 17:31:35

wealhtheow:Dankon!
Nedankinde!
wealhtheow:Mi estas nova, sed mi volas lerni, eble mi povas skribi en esperanto, sed mi nur komencas lerni hieraŭ.
Mi tre ĝojas, ke vi komencis lerni hieraŭ. Ŝajnas al mi, ke vi jam tre bone skribas! Mi trovis nur malmultajn erarojn.
wealhtheow:Mi komprenas kion oni skribis, do tio estas bona novaĵo. Bonvolu korekti min se mi faras erarojn.
Post la verbo bonvolu oni uzas infinitivon. Se oni volas uzi U-finaĵon, oni uzu bonvole anstataŭe - sed tio ne estas tre ofta. Plej bone restu ĉe la normala bonvolu korekti.
wealhtheow:Mi uzis la vortaron por skribi ĉi tion.
La anglan to vi iafoje tradukas per por, iafoje vi simple forlasu ĝin. Se vi povus anstataŭe - en la angla - diri in order to, tiam vi ja uzu por. En tiu ĉi kazo, vi povus diri I used the dictionary in order to write this, do vi diru en Esperanto por skribi ĉi tion.
Mi estas tre malcerta pri mia teksto.
Mi ĉi-kaze ne dirus sekura, sed certa.

@KoLonJaNo: Ho - mi hodiaŭ lernis ion novan - la pluralo de la angla forum povas esti fora. Verŝajne el la uzo aŭ neuzo de tiu pluralo oni rimarkas, ĉu iu parolas Latinon. okulumo.gif

wealhtheow (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 19:27:29

malluma mustelo, vi estas (malluma) anĝelo,
mi esperas vidi pli de vi. Dume, mi kontinuas lerni la lingvon. Kaj bonvolu kontinui korekti min! Dankon miliono (kiel povu diri tion?)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 19:37:33

wealhtheow:malluma mustelo, vi estas (malluma) anĝelo,
Dankon!
wealhtheow:mi esperas vidi pli de vi. Dume, mi kontinuas lerni la lingvon.
Kontinua signifas "seninterrompa", kaj do kontinui signifas "esti seninterrompa". Diru mi daŭrigas lerni la lingvon. Ne ĉiuj vortoj, kiuj aspektas same kiel iuj anglaj vortoj (continue), havas la saman signifon. okulumo.gif
wealhtheow:Kaj bonvolu kontinui korekti min!
Vidu ĉi-antaŭe. Mi volonte daŭrigos korekti vin!

wealhtheow:Dankon miliono (kiel povu diri tion?)
Vi povas ekzemple diri dankegon, multegan dankon, aŭ ion similan. Cetere, nedankinde!

Vi ne povas diri *kiel povu diri tion?. Vi povas anstataŭe diri:

Kiel mi povas diri tion?
aŭ:
Kiel eblas diri tion?
aŭ plej simple:
Kiel diri tion?

wealhtheow (Montri la profilon) 2010-aprilo-14 20:36:17

Dankegon, ĉi tio interparolado estas tre utila por mi. kaj ekzerco faras perfekta - practice makes perfect okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 04:55:57

wealhtheow:Dankegon, ĉi tiu interparolado estas tre utila por mi. kaj ekzercado perfektigas.
Nedankinde! Antaŭ substantivo, al kiu vi rilatigas tabelvorton, vi ne uzu tio, sed tiu.

Ekzerco, laŭ Reta Vortaro, estas "io, por ekzerci sin aŭ aliajn". Se vi celas agon ekzerci, tiam vi prefere diru ekzercado.

Kvankam faras perfekta eble estas ĝusta, oni normale ne diras tiel. Por montri igon, vi simple uzu la tre simplan sufikson -ig.

wealhtheow (Montri la profilon) 2010-aprilo-15 09:29:57

malluma mustelo, kiel mi havos iam la lasta vorto, kiam vi ĉiam korektas min? okulumo.gif
ne estu fortimiga, tie esos tago kiam mi ne erarigas, kaj do ĉi tiu interparolado povas finiĝi lango.gif

Reen al la supro