Al la enhavo

Diferenco insulti-ofendi

de Huaskar, 2010-aprilo-19

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Huaskar (Montri la profilon) 2010-aprilo-19 12:47:54

Ĉu la vortoj insulti kaj ofendi havas tute saman signifon aŭ ekzistas diferenco?
dankon

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aprilo-19 13:04:59

Laŭ Reta Vortaro:

Insulti
Maldece agi kontraŭ iu per ofendaj paroloj: li koleras kaj insultas [1]; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas [2] la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas laboriZ; ŝia patrino insultis ŝin, kial (demandante kial) ŝi revenis tiel malfrue [3]; ne rapidu insulti, volu aŭskulti. [4] humiligi, mallaŭdi, ofendi, riproĉi

Ofendi
1.
Kolerigi aŭ ĉagreni iun malrespektante ties dignon: vi ofendis lin per via rido; pardonu, se mi vin nevole ofendis [1]; ŝi estas ofendata per plej malgranda neprudaĵo; ofendi noblan senton; muso la katon ĉiam ofendis [2]. indignigi, skandali, ŝoki, vundi
2.
Malrespekti, malobservi sciencan regulon aŭ veron: ofendi fonetikan leĝon; tio ofendas nian lingvan sentonZ; mi ankoraŭ ofendis la geografion. kontraŭi, malobei, rompi, transpaŝi

super-griek (Montri la profilon) 2010-aprilo-19 13:15:10

Ŝajnas do ke insulti havas signifon similan al provi ofendi, dum ofendi pli-malpli egalas insulti efike.
Pacemulo kapablas esti insultita sen ofendiĝi; koleremulo ofte ofendiĝas eĉ kiam neniu insultis lin.

Dankon, Huaskar, pro la interesa demando: mi neniam pripensis tiun ĉi aferon rideto.gif

Reen al la supro