Al la enhavo

princujo de rivero hutt

de Matilda 69, 2007-aprilo-05

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-05 12:46:18

mi sciis ke ekzistas lando kie esperanto estas oficiala lingvo: estas princujo de rivero hutt.
vikipedio donas grandan esplikon en multaj lingvoj sed ne en esperanto.
Tamen mi komprenis ke oni povas demandi civitanecon.
kion vi pensas pri tio?

3anclas (Montri la profilon) 2007-aprilo-05 18:59:30

Salunto, Matilda.
Mi ne sciis ke tiu lando ekzistas. Ĉu vi estas certa? Estas la unua fojo ke mi aŭdas pri tio. Ĉu Vikipedio donas hispane aŭ angle eksplikon? Kie estas Princujo de Rivero Hutt?
Danke

Thehouse (Montri la profilon) 2007-aprilo-05 20:27:23

Angla Vikipedio havas artikolon pri princujo de rivero hutt. Ĝi estas mikronacio. Laŭ plej personoj, Ĝi estas moka nacio. Ĝi ekis al protesti tritiko-impostojn. Ĝi estis farmo en Australio. Ne realaj nacioj pensas ke princujo de rivero hutt esti nacion. Tamen princujo de rivero hutt vendas stampojn, monerojn, kaj titolojn. Ĝi havas pli nobluloj ol personoj loĝi en la princujo. Ĝi pretendas al havi ĉirkaŭmondo 13,000 civitanojn.

bonvolu pardoni mia malbona Esperanto.

3anclas (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 00:45:48

Saluton, Thehouse,
Mi ĵus legis la artikolon de Vilkipedio pri Princujo de Rivero Hutt. Mi legis anglan version. La artikolo diras ke la oficiala lingvo estas la Angla. Mi opinas ke tiu artikolo ne estas klara. Vilkipedio mem dubas pri la vereco de la artikolo. Mi havas aŭstralianan amikon. Li jam ne loĝas en Aŭstralio, loĝas nun en Hispanio, sed li eble scius ion. Mi demandos al li pri ĝi. Mi dankus vin sed vi povos komuniki al mi pli informon. La afero ŝajnas al mi tre interesa.

Alekso (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 01:37:33

Oficiala retejo de tiu ĉi Princujo...
http://www.hutt-river.org/
Tio estas tre kurioza afero rido.gif

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 02:03:06

Saluton!

La oficiala retejo nenio parolas pri Esperanto esti la oficiala lingvo. Mi ankau kredas ke tio estas nur turismaĵo, ne pli.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 02:50:04

remy_boligee:La oficiala retejo nenio parolas pri Esperanto esti la oficiala lingvo. Mi ankau kredas ke tio estas nur turismaĵo, ne pli.
Stranga, jes, sed vidu ĉi tie. La oficialaj lingvoj estas la angla, la francia, kaj Esperanto! Tamen, mi ne povas trovi iom da Esperanto en la tuta retpaĝaro. Kaj la angla estas malbona, preskaŭ sensencaĵa.

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 03:28:25

La oficialaj lingvoj estas la angla, la francia, kaj Esperanto!
Ho! Vi tute pravas. Mi bedauras ke mi ne legis la tutan retejon. Sed ankorau estas strange la paĝo ne havi Esperantan enhavon. demando.gif

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 05:18:29

Mi legis en blogo pri princujo hutt: eni en ĝi necesas pasporto kaj loĝantoj ne pagas impostojn.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 05:23:16

3anclas:Salunto, Matilda.
Mi ne sciis ke tiu lando ekzistas. Ĉu vi estas certa? Estas la unua fojo ke mi aŭdas pri tio. Ĉu Vikipedio donas hispane aŭ angle eksplikon? Kie estas Princujo de Rivero Hutt?
Danke
Princujo Hutt estas apud urbo Perth, Autralio.
Mi memoras ke en vikipedio estas catalana traduko kaj kompreneble ankaŭ angla traduko.

Reen al la supro