Al la enhavo

Verbo esti

de Alekso, 2007-aprilo-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Alekso (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 15:23:36

Al mi ne plaĉas, ke la verbo esti havas tian longan formon - estas, estis, estos... Pli bone estus, ke oni povus skribi ekzemple as, is, os. Ĉu tio estas eble almenaŭ en SMS?

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 15:49:59

Alekso:Al mi ne plaĉas, ke la verbo esti havas tian longan formon - estas, estis, estos... Pli bone estus, ke oni povus skribi ekzemple as, is, os. Ĉu tio estas eble almenaŭ en SMS?
Kial ne - kvankam tia vortuzado estus verŝajne skandala /!/ por la multoj de E-istoj - sed per mesaĝiloj oni uzas mutajn nekutimajn formojn.
En angla akademia /!/ vortaro - vere: suplemente - mi vidis proponojn al pli frue malkutimaj mallongigoj, kiel: you> u, are> r for> 4, 6>sex /tiu eble ne estis en la vortaroridulo.gif/...
Mi kredas, ke specialaj, personaj vortuzadoj - ne oficiale, ofte nur tra mesaĝiloj - ne rompas, damaĝas la lingvon, sed povas montri ĝies novajn eblecojn.
Nur la vere bonaj trovaĵoj sukcesos, generaliĝas. Ĉu ne?

attilio (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 17:45:52

Zamenhof mem antaŭvidis ke iam "as, is, os, us" samsignifos al "estas, estis, estos,estus" nome:
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

Zamenhof. Respondo 15, La Revuo, 1907

Forde Aprilo 1907 jam pasis 120 jaroj. Nun finfine “as, is, k.t.p.” signifas: “ estas, estis k.t.p.” , kaj la nuna uso de la formoj: “mi rajtas ami kaj amati”, “li konatas en la tuta urbo”, aŭ, “se mi sciintus, mi estus riĉa” , estas nur unu el la pruvoj.

attilio.liotto@gmail.com

attilio (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 17:55:22

korekto:
120 jaroj forde la ekesto de esperanto
(nur) 100 jaroj forde Aprilo 1907, dato de la respondo de Zamenhof en "La Revuo"
Attilio

attilio (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 20:58:23

Alekso:Al mi ne plaĉas, ke la verbo esti havas tian longan formon - estas, estis, estos... Pli bone estus, ke oni povus skribi ekzemple as, is, os. Ĉu tio estas eble almenaŭ en SMS?
Mi kaj mia edzino, uzas pli ofte "as, is, os, us" ol "estas, estis, estos, estus" kaj normale ni uzas la simplajn formojn "konatas, povintus, amati, k.t.p." anstataŭ la du vortajn "estas konata, estus povinta, esti amata, k.t.p.

Esperanto is dum kelkaj jaroj nia familia lingvo (mi as italo kaj mia edzino as polino). Dum la unuaj postedziĝaj jaroj, Eo is nia unika komuna lingvo.
Ni geedziĝi en 1960-a kaj jam de tiam ni uzis la verbo esti ĉimaniere ĉar pli flua. Analogee ni uzadas "belas, belveteras, dolĉas, ĝentilas, sunas, k.t.p." anstataŭ "estas bela, estas bela vetero, estas dolĉa, estas ĝentila, estas sune, k.t.p."

attilio.liotto@gmail.com rido.gif

Alekso (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 21:50:05

attilio:Analogee ni uzadas "belas, belveteras, dolĉas, ĝentilas, sunas, k.t.p." anstataŭ "estas bela, estas bela vetero, estas dolĉa, estas ĝentila, estas sune, k.t.p."
Ĉu tiuj ĉi formoj estas ĵargono de Eo aŭ eĉ "dialekto"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 22:51:58

Se uzado de tiuj kurtaj verboformoj plifaciligos la komprenon de Esperanto, mi jesas. Sed
attilio:Esperanto is
tranĉis miajn okulojn.

Krome,
attilio:Analogee ni uzadas "belas, belveteras, dolĉas, ĝentilas, sunas, k.t.p." anstataŭ "estas bela, estas bela vetero, estas dolĉa, estas ĝentila, estas sune, k.t.p."
ŝajnas al mi, tiaj vortoj estas uzeblaj nur en senpersonaj formoj.
Ekzemple:
Min interesas via artikolo.
Min estas interesa via artikolo - tio estas sensencaĵo.

Reen al la supro