Al la enhavo

Bla Sol

de Senegaùlo, 2010-majo-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-majo-06 14:42:37

Temas pri nova lingvo por internacia komunikado.

Bla = paroli/parolo/lingua
Sol = ni

"Bla Sol" signifas "nia lingvo"; ĝi estas lingvo kreota kolektive de ĉiuj ni...

Do (mi)
Re (ci)
Mi (li)
Fa (ŝi)
Sol (ni)
La (vi)
Si (ili)

Nun, vi daŭrigu!...

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-06 14:58:06

ĉu estas ŝerco?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-majo-06 16:53:06

Ĝi estu tio, kion oni volas ke estu...

Notu ce ĝis nun la enmetito estas jena:

Unua sustantivo/verbo: bla ;

Pronomoj personaj: Do, re, mi, fa, sol, la, si ;

Unua regulo: determinantoj determinatojn sekvas...

Dua (propono): Vortordo > Subjekto/determinanto/verbo/adverbo/komplemento/determinanto/adverbo

- Do bla blasol. = Mi parolas blasolon/e)
- Be bla neo do. = (Ĝi) estas mia nova lingvo.

Novaĵoj:
"Be" = esti/as
"neo" = nova

Mi konstatis ke temante pri konstruota lingvo, oni ĉiam hezitas pri la personaj pronomoj, do mi decidis komencis per ili uzante la muziknotojn, kaj konstatis ke ili estas perfektaj kaj ĉefe ne ŝanĝeblaj...

Verdire mi tamen hezitis ĉu komenci per Mi:
Mi(mi), sol(li), la (ŝi), si(ni), do(vi), re(ili)... Sed finfine elektis la unua solvo... Kion vi opinias?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-06 17:39:41

Kiom da lingvoj vi ankoraŭ planas elpensi?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-06 17:51:28

Ĉu vi povas diri kiel ĝi estus malpli kretena ol la lingvoj kiujn vi konsideras kiel kretenaĵoj?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-majo-06 17:52:00

[Kiom da lingvoj vi ankoraŭ planas elpensi?]

Mi ankoraŭ limon ne definis...

Mi rezignis Esperanton, kvazaŭ laŭokaze ĝin ankoraŭ uzadas, partoprenas Elefenon kaj Elpensis InterRomanon... Blasolo estas propono al la gelernu-uloj por kuna kreado... Mi ankaŭ elpensis projekton de simpligita franca lingvo: Fransem, lang fransez semplifie... La ceteran tempon mi pasigas pri lingvoj franca, portugala, hispana, rusa kaj bretona...

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-majo-06 17:55:38

[Ĉu vi povas diri kiel ĝi estus malpli kretena ol la lingvoj kiujn vi konsideras kiel kretenaĵoj?]

Mi ne povas aŭguri pri projekto por ĉies kontribuado... (Mi supozas ke tio dependos de ĉies kreteneco... Tamen, mia propono seriozas, sinceras kaj honestas!)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-majo-06 19:58:35

Anekdote
Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.

Blag
Bi xaser bla medi si:
- Ier do xasat tigeru.
- I re tet sort?
- O da! Do vet nul tiger.

Blag = ŝerco
Bi = du
Xasa [ŝasa] = ĉasi/ĉasas
Xaser = ĉasisto
Medi - inter
I = kaj
Ier = hieraŭ
Xasat = ĉasis
Tiger - tigro
Tigeru - tigroj
Te = havi/as
Tet = havis
Sort = ŝanco(n)
Da = jes
Ve = vidi/as
Vet = vidis
Nul = neniu(n)

Ĉu vi konsentas pri la enmetito?

Reen al la supro