Al la enhavo

Kiel Vi perfektigis vian Esperanton?

de utku, 2010-majo-16

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Steĉjo (Montri la profilon) 2010-majo-17 10:37:06

Utku, interese mi lernas la turkan lingvon kaj serĉis turkaj esperantistoj (sed ne trovis iujn ajn!)

Ĉu interesas vin helpi unu la alian?

utku (Montri la profilon) 2010-majo-17 11:25:38

Steĉjo:Utku, interese mi lernas la turkan lingvon kaj serĉis turkaj esperantistoj (sed ne trovis iujn ajn!)

Ĉu interesas vin helpi unu la alian?
Estas bona ideo, mi ĝoje provus tion. Pri lingvoj ĉio interesas min.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-majo-21 19:23:31

antoniomoya:
utku:
sed mi bezonos almenaŭ senerare paroli la lingvon.
Eble tie estas nia eraro. Oni ĉiam povas instrui tion kion oni ekzakte scias. Ni ne povas atendi mastri senerare ion por instrui ĝin, ĉar ni ĉiam povos pensi ke ni ne sufiĉe konas tion. Se ni atendas perfektecon, ni neniam faros ion.

Amike el Hispanujo.
Kara Samideano! Antoniomoya pravas. Ne timu paroli kun Viaj lernantoj esperante. Kiam ili eklernos pli-malpli la lingvon, ankaŭ Vi havos jam sufiĉan praktikon en parolado - almenaŭ kun Viaj lernantoj. Tio sufiĉas.
Kaj instruado de la lingvo estas la pli grava afero por Esperanto.
Mi bedaŭras ke mia dujara filo ne povos lerni esperanton en lernejo ĉar en nia urbo oni ne instruas esperanton.

J. WILSON (Montri la profilon) 2010-majo-22 01:53:27

Mi aspetas paroli kun homojn kun bone nivelo
por perfektigi mianEsperanton.Prefere,virinoj
ĉar mi restas pli konforta.

LVX (Montri la profilon) 2010-junio-14 21:53:10

null
Mi sugestus vin legi la libron Conversacional Esperanto (ĉiutaga esperanto) de Don Lord, en ĝi enhavas babilado ofte uzata en ĉiutaga situaciojn,legu ĝin laŭtvoĉo, ĝi helpos vin memori komunuza babilado.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-junio-15 17:39:23

LVX:
Mi sugestus vinal Vi legi la libron Conversacional Esperanto (ĉiutaga esperanto) de Don Lord, en ĝi enhavas babilado ofte uzata en ĉiutagaj situaciojn,legu ĝin laŭtvoĉo, ĝi helpos vin memori komunuzan babiladon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-16 15:46:37

antoniomoya:
Se ni atendas perfektecon, ni neniam faros ion.
Vi tute pravas!

Cetere estas malmute da tiuj kiuj parolas kaj skribas senerare. Kaj parolante pri gramatiko, ho, la, la ! Kiu scias pri la kialo de la uzado de kelkaj esprimoj kvankam korektaj? Kiu estas ĉiam certa pri la akuzativo? Ne mi! Krome, Esperanto ne estas tiel facile!

Mi lernas Esperanton depost antaŭ kvar jaroj, multe legis, multe skribis ( kopiado ) kaj multe aŭdis sed mi sentas ke mi ne sufiĉe regas la lingvon. Sed mi instruas ĉar malgraŭ miaj malfacilaĵoj mi estas la plej bona el mia urbo ( la sola! ).

Amike

qwertz (Montri la profilon) 2010-junio-18 09:37:01

utku:Mi lernantis Esperanton dum preskaŭ unu jaro. Malgraŭ komence ĝi estis facila, post kelkaj monatoj kiam mi atingis certan nivelon, mia Esperanto-lerteco ne kreskis plu. Mi estas vera problemulo ĉar; [LISTO]
Mi volas paroli Esperanton tiel bone, kiel mian denaskan lingvon (aŭ eĉ pli bone).
Mia denaska lingvo ne estas Eŭropana (do mi estas fremda al semantiko de Esperanto).
Mi lernadas multajn lingvojn, sed ne scias iun pli ol Esperanton (krom denaskan).
Mi ne ŝatas paroli aŭ skribi senkiale (en iu lingvo).
Mi ne ŝatas veturi, vojaĝi ktp.
Mi ne ŝatas konatiĝi kun homoj, kiujn mi ne konis antaŭe.
Neniu amiko de mi lernas Esperanton (eble eĉ ne ekzistas alia E-isto en mia urbo)[/list]Sed, tamen mi deziras perfektigi mian paroladon. Kiel vi sukcesis, kaj kion vi rekomendas al mi?
filmoj.net preparos filmodublado. Tion ebligos legi kaj aŭdi e-o kune. Sed ne finfaris nun.

Eble e-o karaokeoj helpas kun motivo.

Eble vi ankaŭ interesigas pro tion Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvojn: Lernado, instruado, pritaksado (pdf dosiero)

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-junio-18 11:24:13

Belmiro: Krome, Esperanto ne estas tiel facile!
Mi lernas Esperanton depost antaŭ kvar jaroj, multe legis, multe skribis ( kopiado ) kaj multe aŭdis sed mi sentas ke mi ne sufiĉe regas la lingvon. Sed mi instruas ĉar malgraŭ miaj malfacilaĵoj mi estas la plej bona el mia urbo ( la sola! ).
Vi ankaŭ tutege pravas, Belmiro.
Mi mem malkovris ke Esperanto ne estas tiel facila kiel oni intencas vendi ĝin al ni. (Sed estas ankaŭ vero ke E-o estas la plej facila el ĉiuj ekzistantaj lingvoj. Kaj krome ĝi estas bela) rideto.gif

Mi lernas E-on depost nur unu jaro kaj duono. Mi daŭre sentas malfacilaĵojn por flue esprimi min. Sed leginte vin, vi donis al mi la esperon regi pli bone la lingvon post, ni diru, la tri estontajn jarojn.

Finfine, esti la plej bona esperantisto el via urbo (la sola), estas bonega spritaĵo!
Mi gratulas vin pro via humoro (ĝi estas la lasta afero kiun ni devus perdi).

Amike el Hispanujo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-junio-18 12:34:46

Belmiro: mi estas la plej bona el mia urbo ( la sola! ).
Amike
Mi estas la tria esperantisto en mia urbo. En nia urbo loĝas tri esperantistoj. La du aliaj estas antaŭlasta kaj antaŭ-antaŭlasta. sal.gif

Reen al la supro