esperanta civito
de Matilda 69, 2007-aprilo-11
Mesaĝoj: 26
Lingvo: Esperanto
AlfRoland (Montri la profilon) 2007-majo-29 20:52:11
Se temas pri enkonduko de novaj vortoj ni estu singardaj. Tiaj vortoj eble ne estos kompreneblaj al homoj en alia mondparto.
Precipe mi malamas la vortojn "ino" kaj "malino" anstataŭ la kutimaj viro - virino.
"Mal-" laŭ PIV havas jenan signifon:
Prefikson montranta ideon kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko!
Laŭ mi la vortoj "ina - malina" estas uzeblaj por priskribi tute alian aferon ol "viro - virino" - oni eĉ povas diri ke virino estas malina. Do preskaŭ temas pri mokvorto.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-junio-03 01:35:50
manu_fr:ideo de la mateno:Mmmm... mi malkonsentas iomete.
Por ke esperanta civito havus sencon, forgesu tian proverbon.
Mi konsentas ke iom da proverboj faras ne laŭvortan sencon. Mi konsentas ke tiujn proverbojn blokas komprenadon inter diversaj kulturoj, kaj devus esti neuzita esperante.
Sed, iom da proverboj faras sencon en ĉiuj lingvoj, ĉar ili nur koncize ilustras ordinarajn situaciojn. Tiel, kiel analogioj, ili eble helpus interkomprenon.
Mi scias ke iom da homoj ne povas pensi analogie, kaj ili ne eble komprenos tiujn proverbojn ĉiukaze. Sed, tio estas vera eĉ kun la proverboj en iliaj propraj lingvoj. Nenio povas esti farita por tiuj malfortaj pensuloj. Se ni ĉiam devus paroli konkrete, nia povo de esprimo suferos.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-03 21:07:27
RiotNrrd:mi parolis pri tiu ĉi proverbo :manu_fr:ideo de la mateno:Mmmm... mi malkonsentas iomete.
Por ke esperanta civito havus sencon, forgesu tian proverbon.
Mi konsentas ke iom da proverboj faras ne laŭvortan sencon. Mi konsentas ke tiujn proverbojn blokas komprenadon inter diversaj kulturoj, kaj devus esti neuzita esperante.
Sed, iom da proverboj faras sencon en ĉiuj lingvoj, ĉar ili nur koncize ilustras ordinarajn situaciojn. Tiel, kiel analogioj, ili eble helpus interkomprenon.
Mi scias ke iom da homoj ne povas pensi analogie, kaj ili ne eble komprenos tiujn proverbojn ĉiukaze. Sed, tio estas vera eĉ kun la proverboj en iliaj propraj lingvoj. Nenio povas esti farita por tiuj malfortaj pensuloj. Se ni ĉiam devus paroli konkrete, nia povo de esprimo suferos.
"Batu viajn, por ke aliaj timu".
Mi ne dubas pri la senco de proverboj ĝenerale.
Male, ĉiuj povas kompreni tiajn proverbojn, ĉar la senco estas klara...
Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".
Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.
Estas nur mia vidpunkto, kompreneble.
Ĉu ne estas la via ?
amike
Manu
RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-junio-04 02:24:59
manu_fr:Jes, mi konsentas. Mi kredis ke vi skribis pri proverboj ĝenerale, ne unu specifike. Mi malpravis.
mi parolis pri tiu ĉi proverbo :
"Batu viajn, por ke aliaj timu"...
Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".
Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-04 19:10:13
RiotNrrd:ne gravas, estis eta miskompreno, kiun mi nur volis klariĝi.manu_fr:Jes, mi konsentas. Mi kredis ke vi skribis pri proverboj ĝenerale, ne unu specifike. Mi malpravis.
mi parolis pri tiu ĉi proverbo :
"Batu viajn, por ke aliaj timu"...
Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".
Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.
José Carlos Valim (Montri la profilon) 2007-junio-09 17:05:52
Tia agado estas tro vana, kaj tro malefika, kaj tro malmoderna. Certe agrabla por kelkaj ? Sed kiu, en la reala vivo, povas fari la vojaĝojn al la kongresoj ? Ĉu Afrikanoj ? Certe ne. Nur la pli riĉaj esperantistoj kompreneble...
Laŭ mi, la internacia movado estas ege koruptita..." Mano.
Ĉio vidpunktoj estas gravaj kaj respektindaj.La persononj, kiuj esprimas siajn pensoj devas esti pli multe respektindas. La vidpunkto exprimita de Manu estas tre interesaj, kvankam li estas nenio modesta. Nun, en ke koncernas pri intencoj partoprenoj en kongresoj, grava rimarki ke la homoj esta liberaj por partopreni aŭ ne en ĝi. Mi, por manko da mono, neniam partoprenis, sed mi havas tre grandan volon partopreni ĝin.
Dirite tion gravas rimarki ankaŭ ke la internacia lingvo Esperanto,devas esti precipe frata lingvo. Do, ni devas zorgi por ne estos malĝentilaj unu kun aliaj. Do, mi pensas, ke nia samideano Mano ne agis bone kiam esprima malĝentilajn vortojn pri ĉiujn esperantistojn, kiujn malsame pensas pri kongresaj partoprenoj, ktp. La utilizita vorto " koruptita" estas tre provoka. Do, li devus bonvole pardonpetu.
Amike
Valim