Al la enhavo

esperanta civito

de Matilda 69, 2007-aprilo-11

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 15:05:58

La Esperanta Civito estas komunumo kreita ĉe La Chaŭ-de-Fonds, en svislando.
Ĝi similas al Maltkavaliera Ordo kaj fundiĝis en "ius sermonis".
Ĝi estas kiel ŝtato sen teritorio.
Estas pli kompletaj informoj pri vikipedio
Kion vi pripensas pri tio?

*Martin* (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 17:46:56

Se oni volas krei ŝtaton kaj por tiu ŝtato oni elektas esperanton, mi ne vidas problemon. Sed senteritoria ŝtato al mi estas fremda afero.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-11 18:29:52

jen pli da informoj pri esperanta civito

fraforo (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 03:00:38

La ideo ŝajnas kompleksa. Mi povas imagi iun ajn utilecon. La celo unue estas firmigi la rilatojn inter esperantistoj KIUJ sentas sin apartenantaj al senŝtata "diaspora lingva grupo". Pli for, tio estas difinita en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Ne tute estas klara por mi. Sed mi povas iomete spekulativi pri la temo. Ni vidu.

Unue, ni povas akcepti ke multaj el ni, certe sentas ke io ne funkcias kiel ni deziras. Poste pli ol 100 jaroj, la esperanta movado ankoraŭ estas malrapida movado. Mi legas ĉiutage ke la nombro esperantaj parolantoj estas ĉirkaŭ du milionoj. Tiu nombro ne kreskas. Tiu nombro restas konstante. Aŭ la kalkulo estas tute malbona, aŭ multaj esperantaj parolantoj mortas ĉiutage.

La mapo je Lernu! paĝaro montras intereson el tuta la mondo. Vidi la mapon estas kiel mensa manĝado por mi. Sed la nombro (ĉirkaŭ 35,000 membroj) ne farigas min tro feliĉa.

Oni vere povas lerni esperanton rapide kaj facile. Mi ankaŭ perceptis certan teniĝon el homoj kiuj delonge konas kaj skribas kaj parolas esperante. Ili sentas sin, iufoje tute potencaj. Ekzemple, mi legis en Lernu! la uzadon de "ino" kaj "malino". Mi tuje akceptis la koncepton aŭ ideon, kaj uzis la vortojn en redakto.

Sed sperta instruisto ankaŭ tuje korektis tiel uzon. Li diris al mi ke "viro" kaj "virino" estas malnovaj kaj tute akceptitaj vortoj, kaj ke se mi vere volas lerni bonan esperanton, mi devas uzi ĝin laŭ kutima maniero.

Mi ankaŭ uzis vorton "nune" ("Mi nune devas forte verki ĉar ...") Li nek akceptis la koncepton "verki" nek "nune". Li skribis ke mi devis uzi "labori" kaj "nuntempe".

Du problemoj:

1.- Verko ne estas sama kiel laboro. Kaj mi vere volis diri "verko". Mi ne volis diri "laboro". Mi ne laboras, kaj tio, kion mi faras ne havas certan rezulton. Eble mi gajnos monon pro ĝi, eble ne. Kiam oni laboras, oni faras ion, kio certe alportos monon kiel rezulto. Eble ne multe, sed laŭ kontrakto, almenaŭ. Kontraŭe, kiam oni verkas eble oni nenion gajnos aŭ eble oni tre multe gajnos. La verko ne estas farata laŭ neniu kontrakto. Ĝis ĝi estas tute farita, oni povas oferi ĝin, sed ne ekzistas neniu certeco pri akcepto. Oni devas ne nur verki imagante, sed poste, oni devas apliki vendajn artojn.

2.- Nune. Kial "nune" ne kaj "nuntempe" jes? Laŭ la esperantaj reguloj, la koncepto esprimita kun "nune" signifas ekzakte samon kiel "nuntempe". Ĉu ne? Bonvolu diri al mi!

Mi pensas ke la natura kaj ĉiama teniĝo devas esti konstanta malfermeco, sed ĉiam regula respektante. Mi trovis artikolon tre interesa.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 06:29:37

Mi kredas ke, se la vortoj estas kompreneblaj, kaj ili estas laŭ la reguloj, tiam vi povas uzi ilin.

"Malino" estas tre nekutima, sed estas ankoraŭ ĝusta (kvankam mi ne uzus ĝin krom se mi volus emfazi iun tre partikularan vidpunkton - por ordinara parolado/skribado, estas plibone uzi la plikutimajn vortojn, simple por ke la aŭdantoj/legantoj povas plifacile kompreni ilin).

Nenio estas malĝusta kun "verki" aŭ "nune", tamen.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 12:42:45

Matilda 69:La Esperanta Civito estas komunumo kreita ĉe La Chaŭ-de-Fonds, en svislando.
Ĝi similas al Maltkavaliera Ordo kaj fundiĝis en "ius sermonis".
Ĝi estas kiel ŝtato sen teritorio.
Estas pli kompletaj informoj pri vikipedio
Kion vi pripensas pri tio?
Saluton kara,
Por komenci, mi dankas vin pro fakto, ke viaj temoj estas ege interesaj (por mi kaj espereble por aliaj esperantistoj).
Mi pensas, ke la internacia lingvo estas kaj restas nur artefaritan lingvon, kaj ĉiam bezonos de artefaritaj medioj por evolui vere (en nombro da uzantoj, valoroj ktp...) pro la problemo de la distancoj inter homoj sur la tut'tero.
Pri evoluo de la lingvo mem, mi nur volas diri, ke lingvo kiu ne evoluas, estas morta lingvo : do, mi estas por la "nune" anstataŭ nuntempe, ĉar estas pruvo, ke uzantoj preferas diri "nune" (jam estas pli kurta vorto!). Sama vidpunkto pri "malino". De kiam oni respektas la regulojn, la vortoj taŭgas kaj ĉiuj komprenas la sencon. Bone. Ankaŭ, esperantistoj estas ege enuaj homoj, kiuj ĉiam parolas pri lingvoj, gramaro, reguloj : ili ĉiam parolas pri tio, eĉ kiam aperas bonan temon.
Sufiĉas !! Esperanto estas medio, ilo, lingvo ponto ! Ni uzu ĝin por la amuzo, por plialtiĝi propran kulturon, kaj ne por la enuo pro kelkaj maljunaj esperantistoj rigidaj.
Kion ni faras ĉi tie, escepte uzi ĝin korekte, tiel, ke ni povas esperi ne tro malbonan interkomunikadon de niaj ideoj, malgraŭ ke ni ne havas la samajn naciajn lingvojn ? Oni ja efike uzas la lingvon, kiam oni volas.
Sed, mi estas tute malamiko de tiuj, kiuj elspezas monon de pli ol 100 jaroj en kongresoj.
Tia agado estas tro vana, kaj tro malefika, kaj tro malmoderna. Certe agrabla por kelkaj ? Sed kiu, en la reala vivo, povas fari la vojaĝojn al la kongresoj ? Ĉu Afrikanoj ? Certe ne. Nur la pli riĉaj esperantistoj kompreneble...
Laŭ mi, la internacia movado estas ege koruptita.
Kaj tio ne estas bona mesaĝo por ebla esperantista "kulturo".
Tial mi tute malamas la aktualan movadon esperantistan. Estas nur mia propra vidpunkto.
Tion dirite, por la futuro, mi pensas, ke oni kreos la landon Esperantujo.
Jes !
Amikoj, ĉiuj el vi revas pri tio !
Ĝi ekzistos lokon, kie ĉiuj homoj povos renkonti, paroli, evolui.
Sed... ne en la realeco : tra la intereto !
Ne bezonos aĉeti insulon !
Kaj mi pensas, ke la pli bona rimedo estas de uzi la programon "half life".
Esperanto ne povas krei landon realan, ĉar mono ne devas esti valoro en esperantujo, kaj estus domaĝe elspezi monon en landon, kie nur kelkaj povus vivi reale (certe ankoraŭ la pli riĉaj).
Jen, se oni uzus la monon de la aktuala movado por aĉeti komputilojn, uzante la intereton, tio permesus laŭ mi al multnombraj logantoj de malriĉaj landoj ekkoni pri esperanto, kaj tio estus bonega efika medio certe por ili.
Sed, mi certe ne facile eksprimis mian penson, tamen ankoraŭ mi kredas, ke oni jam povas pripensi pri valoroj, kiuj konkrete devus esti respektitaj en nia mondo : internacia paco, homaj rajtoj, infanaj rajtoj, egaleco inter viroj kal inoj, respekto inter generacioj, edukado, respekto de la Tero, rajtoj de la futuraj generacioj, ruĝa kruĉo, komerco ĝusta.
Tio povas esti komenco...okulumo.gif
Kaj jen nure krei la artefaritan landon en la programo "half life", kie artefarite vivus la diasporo esperantista.
Ĉu bona ideo laŭ vi ?

amike

Manu sal.gif

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 15:57:02

manu_fr:
Sed, mi certe ne facile eksprimis mian penson, tamen ankoraŭ mi kredas, ke oni jam povas pripensi pri valoroj, kiuj konkrete devus esti respektitaj en nia mondo : internacia paco, homaj rajtoj, infanaj rajtoj, egaleco inter viroj kal inoj, respekto inter generacioj, edukado, respekto de la Tero, rajtoj de la futuraj generacioj, ruĝa kruĉo, komerco ĝusta.
Tio povas esti komenco...okulumo.gif
Kaj jen nure krei la artefaritan landon en la programo "half life", kie artefarite vivus la diasporo esperantista.
Ĉu bona ideo laŭ vi ?

amike

Manu sal.gif
Mi ne konas la programon, sed mi aŭdis pri virtuala realo. Jes, mi konsentas viajn ideojn (ankaŭ la necitataj) kaj pensas ke teknologio ege helpos esperanton. Mi aŭdis (aŭ legis, mi ne bone memoras) ke esperanto estas la dekkvina lingvo en interreto laŭ uzado. Estas granda rezulto por lingvo kiu ne estas oficiala nenie!
Sed mi grande dezirus loĝi en reala esperantujo: kion oni povas fari pro tio? Mi estas obstina rideto.gif
Mi volus edukigi miajn geinfanojn esperante (tio estas ĉe esperanta lernejo), mi volus promeni kaj rankonti laŭ strato geamikojn kaj saluti ilin esperante, k.t.p.
Do, mi tre dezirus vivi la tutan vivon kiel kiam mi estas ĉe kongresejo, kiel kiam mi havas feriojn. Eble mi povos fari tion kiam mi estos emerita, sed antaŭe oni devas krei esperantujon.
Unu nuran aferon mi ne konsentas: kongresoj, laŭ mi, estas tre gravaj: se ni ne havus interreton, kiel esperantistoj ne havis pasintece, kiel oni povus vivigi nian lingvon? Nur dum kongresoj oni povas reale uzi lingvon. Memoru ke oni havas multajn kongresojn, kaj el multaj specoj kaj kostoj: ne necesas esti riĉuloj por partopreni al nacia kongreso, ekzemple.
Mi volus plimultenombrigi kongresojn: ne estas suficiaj tipoj de kongresoj laŭ mi.
Nun mi informiĝas pri half life, poste mi diros al vi kion mi pripensas.
Sed vi, ne diris ankoraŭ, kion vi pripensas pri esperanta civito. Mi, eble, domandos civitanecon...

Elena

Philipp (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 21:32:30

Kara manu_fr,
Vi diras ke la lingvo estas morta. Mi kredas ke estas morta via kono de la lingvo ĉar vi ne faras iom da peno por uzi ĝin korekte, kaj vi uzas akuzativon kiam devas esti nominativo, kaj skribas strangajn vortojn kiel "gramaro". Okazas ke esperantistoj estas tro toleremaj. En mia lando, kiam ulo parolas tiel malkorekte, ĉiuj primokas lin kaj dubas pri lia mensa sano. Mi ĝojas, ke en la Civito oni dekretis, ke civitano devas havi altan lingvonivelon.

Rilate al la fakto, ke la internacia lingvo estas artefarita, por mi tio ne estas malbono. Homo estas artefarema animalo kaj estas parto de la homa naturo submeti la mondon kaj regi ĝin per arto. Mi kredas ke artefariteco apartigas nin for de la bestoj.
Sed, mi estas tute malamiko de tiuj, kiuj elspezas monon de pli ol 100 jaroj en kongresoj.
Ĉiu rajtas elspezi sian monon laŭ siaj kapricoj. Se oni foruzas la salajron eĉ en la plej fia malvirto, tio estas problemo inter li kaj Dio.

Mi kredas ke la Civito estas civilizita kaj inteligenta maniero organizi la esperantan popolon. Kaj la leĝoj de la Civito estas nur por la civitanoj, kaj se oni ne volas submetiĝi tiu estas libera sin teni ekster la Civito.
Kore,
Filipo

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 22:17:41

Philipp:Kara manu_fr,
Vi diras ke la lingvo estas morta.
Minuto !
Ĉu vere mi diris tion ?
Ne, ĉar mi pensas ĝuste ke ne estas la kazo, kiam mi vidas novajn vortojn kiel "nune" kaj "malino".
Bonvolu legi korekte, mi petas.
Por la resto, bla bla bla...mi ne aŭdas la fielon

Philipp:Rilate al la fakto, ke la internacia lingvo estas artefarita, por mi tio ne estas malbono.
Jen, ne estas problemo nek por vi, nek por mi.
Ĉar mi ne proponus (aŭ konsilus) artefaritan mondon interete, se ne...
rideto.gif
Denove, bonvolu legi korekte mian mesaĝon, mi petas, antaŭ juĝi min tiele.

Philipp:
Ĉiu rajtas elspezi sian monon laŭ siaj kapricoj. Se oni foruzas la salajron eĉ en la plej fia malvirto, tio estas problemo inter li kaj Dio.
Kion mi respondu ? Nenion !okulumo.gif
Nure ke vi havas monon, kaj ke tio ne estas la kazo por 80% de nia mondo (la reala) !
Kion vi faru de tia parto de la mondo en via "Civito".
Nenion, mi bedaŭras.

Mi trovas vin tro kolerema, mia amiko, kaj ne komprenas la kialon verdire.
Ĉu eble mi parolu al vi angle, la sekvonta fojo ?
sal.gif
restu trankvila, mi vivas for de ĉe vi

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 00:29:10

fraforo:Oni vere povas lerni esperanton rapide kaj facile. Mi ankaŭ perceptis certan teniĝon el homoj kiuj delonge konas kaj skribas kaj parolas esperante. Ili sentas sin, iufoje tute potencaj. Ekzemple, mi legis en Lernu! la uzadon de "ino" kaj "malino". Mi tuje akceptis la koncepton aŭ ideon, kaj uzis la vortojn en redakto.

Sed sperta instruisto ankaŭ tuje korektis tiel uzon. Li diris al mi ke "viro" kaj "virino" estas malnovaj kaj tute akceptitaj vortoj, kaj ke se mi vere volas lerni bonan esperanton, mi devas uzi ĝin laŭ kutima maniero.

Mi ankaŭ uzis vorton "nune" ("Mi nune devas forte verki ĉar ...") Li nek akceptis la koncepton "verki" nek "nune". Li skribis ke mi devis uzi "labori" kaj "nuntempe".

Du problemoj:

1.- Verko ne estas sama kiel laboro. Kaj mi vere volis diri "verko". Mi ne volis diri "laboro". Mi ne laboras, kaj tio, kion mi faras ne havas certan rezulton. Eble mi gajnos monon pro ĝi, eble ne. Kiam oni laboras, oni faras ion, kio certe alportos monon kiel rezulto. Eble ne multe, sed laŭ kontrakto, almenaŭ. Kontraŭe, kiam oni verkas eble oni nenion gajnos aŭ eble oni tre multe gajnos. La verko ne estas farata laŭ neniu kontrakto. Ĝis ĝi estas tute farita, oni povas oferi ĝin, sed ne ekzistas neniu certeco pri akcepto. Oni devas ne nur verki imagante, sed poste, oni devas apliki vendajn artojn.

2.- Nune. Kial "nune" ne kaj "nuntempe" jes? Laŭ la esperantaj reguloj, la koncepto esprimita kun "nune" signifas ekzakte samon kiel "nuntempe". Ĉu ne? Bonvolu diri al mi!
LMMO, uzado de vortoj, similaj al "ino" kiel virino, "malino" kiel viro, "ulo" kiel persono ŝajnas al mi malĝentila kaj malestima rilate al ni, homoj, malgraŭ ilia kvazaŭ noveco.
Mi preferas uzi kutimajn, kompreneblajn vortojn: homo, persono, sinjoro, sinjorino, junulo, fraŭlino, fin-fine, kamarado. Jen kia multnombro da diversaj estimaj vortoj, kaj ĉiu povas gaŭrigi tiun ĉi liston.

Pri nune kaj nuntempe. Estimata Fraforo. Vi skribis viajn demandojn antaŭ kvin tagoj, mi nur nun ekvidis ilin. Pardonu min.
Laŭ mi, vi pravas. "Nune" signifas "en tiu ĉi momento", almenaŭ signifas mallongan eron da tempo. Nune, kiam mi skribas mian mesaĝon, estas noktomezo.

Dirante "nuntempe", ni, denove laŭ mia opinio, subkomprenas pli longan tempan intervalon. Nuntempe multaj esperantistoj luktas kaj revas pri Esperantujo.

Pri "verki". Laŭ mi, ve denove pravas. Mi eĉ opinias, ke "verki" multe similas al "krei", similas al diema afero. Kiam mi lavas malpuran teleron, mi laboras, sed mi nenion verkas.

Reen al la supro