Al la enhavo

Diferenco inter kiu/kio

de le_chaz, 2010-junio-07

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2010-junio-07 09:53:07

Saluton al ĉiuj,

dum longa tempo, mi ne dubis pri la ĝusta maniero uzi la tabelvortojn "kio" kaj "kiu". Skize, oni uzu "kio" por demandi pri ĝeneralaĵo, kaj "kiu" por demandi pri individueco. Sed kvankam la diferenco ŝajnas al mi teorie klara, evidentiĝis al mi, ke la afero ne tiel klaras en praktiko.

Mi pliklarigos al vi la kialon de miaj duboj. Tamen, mi volas unue legi kelkajn viajn opiniojn: kiujn el tiuj frazoj vi prefere uzadas? Kompreneble ĉiuj formoj estas ĝustaj, simple indiku viajn preferojn.

Antaŭdankon pro via partopreno!

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-07 10:35:04

Ankaŭ mi konsentas ke kaj "kio" kaj "kiu" estas ĝustaj siamaniere, sed mi preferas "kiu" ĉar laŭ mi ĝi havas iom pli da senco.

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-08 19:12:10

Laŭ PMEG, "kiu" demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj. Miaopinie, kiam ni demandas la nomon aŭ la profesion de iu, ni ne havas liston de elekteblaĵoj en la menso. Krome, la demando "kio" temas pri substantivo, ekzemple nomo aŭ profesio, ne individuo.
Tial mi elektus "kio". Tamen, mi scias ke kelkaj homoj preferas "kiel vi nomiĝas?", kaj mi ne emas kvereli kun ili.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-junio-10 21:24:47

Miland: Miaopinie, kiam ni demandas la nomon aŭ la profesion de iu, ni ne havas liston de elekteblaĵoj en la menso.
Ĝuste, ankaŭ mi tiel rezonas! Mi ĉiam uzadis "kio estas..." ĉar mi havas la senton, ke "kiu estas..." estas demando fermita, kiu rilatas al elekto inter difinitaj eblecoj. Se iu demandos al mi "kiu estas via profesio", mi tuj ekpensos "pri kiu listo de profesio li parolas?" Tiel mi rezonis, sed mi antau nelonge renkontis dubojn.

Unue mi ekvidis, ke miaj lernantoj havas multe da problemoj por kompreni kial oni uzu "kio" anstatau "kiu". Se la diferenco estas tiel klara, kial ili malfacile kaptas ĝin? Eble mi prezentas la aferojn ne tre trafe...

Due, mi trovis tiujn ekzemplojn sur la 2a paĝo de "Poŝamiko", la libreto eldonita de edukado.net :
"Kiu estas via nomo"
[...]
"Kio estas via profesio"

Kaj tie ĉi mi konfuziĝis. Se en tiuj ekzemploj oni diras "kiu..." en la unua frazo, kial oni uzas "kio..." en la dua? Kie estas la logiko?

La rezulto de tiu ĉi enketo ŝajne montras, ke ne nur por mi la afero estas malneta. 7 personoj elektis "Kiu estas via nomo" kaj 7 aliaj elektis "Kio...". Tamen, la divido ne estas tiel egala kiam ili demandas pri la profesio anstatau pri la nomo! Tiu malsimetrio estas strangeta, ĉu ne?

Mi fine ekpensis, ke eble "kiu..." estas en tiuj kazoj pli logika. Ĉar, esence, oni demandas pri io unika: nomo de individuo, kaj ties profesio (ne pri profesio ĝenerale)...

Vidu:
"kiu estas via nomo?" - "Karlo"
"kio estas via nomo?" - "la vorto per kiu oni nomas min"
"kiu estas via profesio?" - "ŝuvendisto"
"kio estas via profesio?" - "la plej teda afero en la mondo"

okulumo.gif

tommjames (Montri la profilon) 2010-junio-10 21:54:28

le_chaz:"kiu estas via nomo?" - "Karlo"
"kio estas via nomo?" - "la vorto per kiu oni nomas min"
"kiu estas via profesio?" - "ŝuvendisto"
"kio estas via profesio?" - "la plej teda afero en la mondo"
Ĝuste tiel mi mem pensas, kaj tial mi preferas "kiu" por kaj propraj nomoj kaj profesioj. Vere ne ĝenas min ke "kiu" povus implici ekziston de ia listo el kiu oni elektas nomon, ĉar oni povas facile subkompreni ekzemple kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo?kiu [el ĉiuj profesioj] estas via profesio? (ideo ja trovebla en PMEG).

Sed kompreneble la supre citita skemo tute ne estas deviga. Mi supozas ke oni povus eterne argumenti pri tio, ĉu unu aŭ la alia havas la pli bonan sencon. La respondo probable pli temas pri subjektiva interpreto ol objektiva fakto, do mi traktas la aferon pli malpli prifajfindaĵo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-junio-21 22:51:57

Ĉu mi povas diri:

Kia estas via profesio?

Do, se jes, kio tio signifas?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-junio-21 22:58:51

Eddycgn:Ĉu mi povas diri:

Kia estas via profesio?

Do, se jes, kio tio signifas?
Kia estas via profesio? Ĝi estas amuza/teda/laciga/morta...

qwertz (Montri la profilon) 2010-junio-22 13:51:37

"-u = unike | indive | nedisige

"-o = malunike, malindive, disige

Eble, ... okulumo.gif

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-22 16:42:05

le_chaz:
...dum longa tempo, mi ne dubis pri la ĝusta maniero uzi la tabelvortojn "kio" kaj "kiu".
...
Via problemo estas el tipo: ju pli mi studas, mi des pli dubas.

“Kiu” aŭ “kio” foje estas demanda pronomo kaj foje estas relativa pronomo . Se temas pri relativa pronomo kaj ĝi rilatas al substantivo (o-vorto) vi ne povas uzi “kio”, sed nepre uzu “kiu”. (Du o-vortoj ne povas iri kune)

Ekz.
Mi decidis labori kiel instruisto, kiu estas tre interesa (“kiu” rilatas al instruisto. Do tio profesio estas tre interesa;

Mi decidis labori kiel instruisto kio estas tre interesa ( “kio” ne povas rilati al instruisto. Do “kio” rilatas al la ideo ke mi decidis ...

Mi esperas ke mi diris tion klare kaj korekte. Iu korektu min se necesas. Dankon!

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-junio-23 09:21:47

Memoru ankaŭ, uloj, ke la vorto "kio" ne havas pluralon.

Reen al la supro