Al la enhavo

Ĉu fraŭl(in)o estus nur kiu neniam edz(in)iĝis (ĝis nun)?

de Piolas, 2010-junio-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Piolas (Montri la profilon) 2010-junio-08 18:20:30

Mi diskutis kun kara amikino pri la signifo de la vorto (koncepto) fraŭl(in)o, fraŭleco.

Ĉu fraŭl(in)o estas nur homoj kiu neniam antaŭe edz(in)iĝis, sengrave sia aĝo, aŭ ankaŭ tian statuson oni reakiras post kaj konsekvence de divorco/eksedzigo aŭ pro morto de edz(in)o?

En Meksikio, leĝe ne ekzistas leĝa statuso kiel "divorculo" aŭ "vidvulo". Socie, tradicie, oni klarigas kiam iu eksedz(in)iĝis aŭ estas vidv(in)o, sed leĝe, ne. Tiu homo kiu estis edz(in)igita, kies edzigo malaperas pro divorco aŭ pro morto, simple denove estas "fraŭl(in)o.

Ĉu en Esperanto oni povus apliki ĉi tiun kriterion -fraŭl(in)o- por esprimi statuson de homo ne edz(in)igita, ĉu pro neniam antaŭe edz(in)iĝi, ĉu pro divorco/morto?

super-griek (Montri la profilon) 2010-junio-08 20:41:03

Verŝajne ne estos konsento pri la respondo al tiu ĉi demando, ĉar temas pri malkerna kaj iom obskura punkto. Laŭ mia atendo, oni lasos sin gvidi ĉefe de la kutimoj de la gepatra lingvo/kulturo.

Mi ja volas atentigi pri tio kion diras la Reta Vortaro:

fraŭlo: ne edziĝinta viro
fraŭlino: ne edziniĝinta virino
fraŭleco: stato de needzeco


Tio sugestas ke ankaŭ eksedzon ankoraŭ ne re-edziĝintan oni povas nomi "fraŭlo" (aŭ almenaŭ ke tio eblus).

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-08 22:03:49

Ĉu via demando temas nur pri terminoj? Ĉu gravas socie se la termino "fraŭl(in)o" aplikeblas nur al tiuj, kiuj neniam geedziĝis? Ĉu gravas pro sociaj kialoj ke eblu uzi la terminon "fraŭl(in)o" por vidv(in)o aŭ
eksedz(in)o en via lando?

Reen al la supro