Al la enhavo

Diismo

de Oŝo-Jabe, 2010-junio-13

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-junio-13 05:05:04

Ial, laŭ ReVo kaj Vikipedio "diismo" signifas deismo. Laŭ mi, diismo estu samsignifa kiel teismo (Redakto: tiu ĉi retpaĝo konsentas.) Ĉu tiu signifo (diismo=deismo) estas firme enradikinta? Ĉu diismo fariĝis alia idiotismo en Esperanto?

(Rilate, mi sugestus ke pli klara kunmetita vorto por deismo estus (for)kreintismo pro tio, ke deistoj kredas je Kreinto, kiu ne plu agas en la mondo.)

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-13 17:54:58

Oŝo-Jabe:Ial, laŭ ReVo kaj Vikipedio "diismo" signifas deismo.
Ankaŭ laŭ la vortaroj de Wells kaj Butler. Laŭ PIV 2005, diismo estas "kredo en la ekzisto de unu dio, ekskluzive de ia ajn revelacio", dum teismo (kiu signifas "theism" laŭ Wells kaj Butler) estas "metafizika teorio, supozanta ian personan Dion kiel kaŭzon de la universo."
Ŝajne teismo enhavas diismon, sed ne inverse.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-junio-13 19:02:15

Mi ankaŭ trovas ĝin stranga (korekta Esperanto?) ke teismo signifas ion malsaman ol deismo, ĉar "deus" estas latine kaj "θεóς" (theos) estas helene por "dio".

La vortarego nederlanda "Van Dale" diras jene:

-----
de·'ïs·me

op de rede berustend geloof in een transcendente god die zich niet aan de mensen openbaart
kredo, bazita en prudento, je ekstersensa dio, kiu ne konigas sin al homaro

hyperoniem: (vorto pli malsuba)
monotheïsme (unudiismo (?))

-----
the·'ïs·me

levensbeschouwing die uitgaat van het bestaan van een in de wereld werkende God die als Schepper boven de mens staat
vivkoncepto kiu bazas en la ekzisto de Dio, laboranta en mondo, kiu kiel kreisto malsubas la homaro

hyperoniem:
levensbeschouwing (vivkoncepto)

super-griek (Montri la profilon) 2010-junio-15 15:03:05

La diferenco inter teismo kaj deismo estas konata al tiuj kiuj havas filozofiajn konojn: ili estas filozofiaj fakterminoj.

Tamen ŝajnas strange al mi, ke "diismo" signifus nur deismon, kaj ne teismon.
Diismo (di+ismo) havas tipan formon de neteknika kunmetaĵo, kaj mi do atendus neteknikan, memkompreneblan signifon: ismo laŭ kiu ekzistas dia estaĵo.

Ĝia malo estas sendiismo/ateismo, laŭplaĉe.

Reen al la supro