Al la enhavo

kiel oni diras ´dude, tio´ en Esperanto

de vajsxnavisto, 2010-junio-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2010-junio-15 20:48:28

Nuntempe mi provas kun 'fraĉjo' kaj 'iĉjo' sed kial oni diras ĝin konversacie? Mi volus koni la propran vorton por ĉi tio!

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-junio-15 21:12:27

Post serĉanta per Google mi trovis pli multajn batojn por fratĉjo ol iĉjo.

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2010-junio-15 21:31:40

Hmm... Plie da trafoj kun fraĉjo, eh? Ĉu povus oni diri,

"Ho Manjo, mi ĵus eliras bieri kun la iĉjoj ĉi-nokte..."

"Amanjo, injo, mi tre tre tre ŝategas vian robon! Kiel belinda!"

"Ho franjo, mi tristiĝas pro mia disrompado koramikeca kun Jozefo!"

"He fraĉjo, ĉu vi vidis la matĉon piedpilkan hieraŭ nokte?"

super-griek (Montri la profilon) 2010-junio-16 09:14:47

Vi precipe atentu al kiu vi diras tiujn ĉi frazojn, ne ĉiu aprezas esti alparolata tiele okulumo.gif
Krome, la vorto "iĉjo" estas por tre multaj esperantistoj nepermesebla (kaj por multaj ankaŭ nekomprenebla).

Rimarkoj pli detalemaj:
-eliras => eliris
-belinda => bel(eg)a
-tristiĝas => tristas/estas trista
-disrompado => disrompiĝo

vajŝnavisto:Hmm... Plie da trafoj kun fraĉjo, eh? Ĉu povus oni diri,

"Ho Manjo, mi ĵus eliras bieri kun la iĉjoj ĉi-nokte..."

"Amanjo, injo, mi tre tre tre ŝategas vian robon! Kiel belinda!"

"Ho franjo, mi tristiĝas pro mia disrompado koramikeca kun Jozefo!"

"He fraĉjo, ĉu vi vidis la matĉon piedpilkan hieraŭ nokte?"

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2010-junio-16 22:38:12

super-griek:Vi precipe atentu al kiu vi diras tiujn ĉi frazojn, ne ĉiu aprezas esti alparolata tiele okulumo.gif
Krome, la vorto "iĉjo" estas por tre multaj esperantistoj nepermesebla (kaj por multaj ankaŭ nekomprenebla).

Rimarkoj pli detalemaj:
-eliras => eliris
-belinda => bel(eg)a
-tristiĝas => tristas/estas trista
-disrompado => disrompiĝo
Dankon multe por via korektado. Mi devas memori ke mi devas lerni simplan parolmanieron malpost de paroli, hehehe. Mi supozas ke Esperantistoj preferas paroli pli formale.

Kaj ĉi tiuj eraroj substancigas mian komprenon ke Esperanto estas malfacila lingvo lerni kaj praktiki. Mi iĝas triste pro tio ĉi.

Tamen, novvortkreado tre interesas al mi. Dankon multe denove!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-junio-17 05:57:22

vajŝnavisto:Kaj ĉi tiuj eraroj substancigas mian komprenon ke Esperanto estas malfacila lingvo lerni kaj praktiki.
Ne, ne.

Se vi lernus aliajn lingvojn, vi daŭre trovus novajn regulojn, ĉiutempe. Hodiaŭ, nova regulo. Morgaŭ, nova regulo. Post tri jaroj, nova regulo. Ktp.

Aliflanke, Esperanto havas multe malpli regulojn ol aliaj lingvoj, kaj vi povas lerni ilin tre rapide. Unue, vi faros erarojn, jes. Sed poste, kiel ĉiuj, vi ankoraŭ faros erarojn... sed malpli ofte. rideto.gif

super-griek (Montri la profilon) 2010-junio-17 14:51:38

vajŝnavisto:
Kaj ĉi tiuj eraroj substancigas mian komprenon ke Esperanto estas malfacila lingvo lerni kaj praktiki. Mi iĝas triste pro tio ĉi.
Ne zorgu rido.gif Vi jam povas bone komuniki en Esperanto, mi facile komprenis vin, mi gratulas vin!

Per la praktiko, vi ĉiam pli bone komprenos kio estas konsiderata kiel "normala" lingvo-uzo, kio kiel "speciala". Kaj poste, vi povos surbaze de tio pli bone decidi kia estu via propra parolmaniero rideto.gif

Reen al la supro